Ministraro (Belgio)
La Ministraro de Belgio aŭ pli oficiale Konsilantaro de Ministroj (france: Conseil des ministres, flandre: Ministerraad) estas la plej alta plenuma organo de la Federacia Registaro de la Reĝlando Belgio. Temas pri kabineto komponita de la Ĉefministro, kiu estras ĝin, kaj dekkvar ministroj.[1] Federaciaj sekretarioj de ŝtato estas membroj de la registaro, sed ne parto de la Konsilantaro.[2] Laŭ la Belga konstitucio, la Reĝo de Belgio teorie prezidas la Konsilantaron, sed tio ne okazis fakte el 1957.
Notoj |
↑ Artikolo 99a de la Belga konstitucio
↑ Artikolo 104a de la Belga konstitucio