Dikbekuloj




Dikbekuloj estas taksono kiu enhavas kelkajn speciojn de semomanĝantaj paserinaj birdoj kun grandaj ĉefe dikaj bekoj. Kvankam ĉiuj apartenas al la superfamilio de Passeroidea, ili ne formas naturan grupon sed pli bone polifiletikan aron de malproksime rilataj kantobirdoj.


Sekve estas listo de specioj de dikbekuloj, aranĝita laŭ grupoj de tre proksime rilataj genroj. Notu, ke tiuj genroj estas pli proksime rilataj al malgrandbekaj birdoj ol al aliaj dikbekuloj. La ununura escepto estas la tri genroj de "tipaj dikbekaj fringoj", kiuj ja formas grupon de proksime vivantaj parencoj kaj povus tiele esti konsiderataj kiel la "veraj" dikbekuloj.



Dikbekaj fringoj |




Ino de Vespera kokotraŭsto (Coccothraustes vespertinus) vintre





Pinikolo, Pinicola enucleator





Dikbekulo, nekonata


La fringa familio de Fringedoj enhavas 13 vivantajn speciojn nomatajn "dikbekuloj":


Tipaj dikbekaj fringoj



  • La du novarktaj kaj unu de Palearkto specio en la genro Coccothraustes:


    • Vespera kokotraŭsto, C. vespertinus


    • Centramerika kokotraŭsto, C. abeillei


    • Kernorompulo, C. coccothraustes



  • La du specioj de la orientazia genro Eophona:


    • Japana dikbekulo, E. personata


    • Ĉina dikbekulo aŭ Flavbeka dikbekulo, E. migratoria



  • La kvar specioj de la sudazia genro Mycerobas:


    • Nigraflava dikbekulo, M. icterioides


    • Koluma dikbekulo, M. affinis


    • Flavanigra dikbekulo, M. melanozanthos


    • Blankaflugila dikbekulo, M. carnipes




Dikbekaj piroloj


  • La Pinikolo, Pinicola enucleator, tutholarkta pinarbara specio

Dikbekaj kardeloj


  • La tri orflugilaj dikbekuloj de la genro Rhynchostruthus, troviĝantaj en norda Somalio, montoj de sudokcidenta Arabio kaj en la insulo de Sokotro kaj ofte konsiderataj kiel unusola specio:


    • Somalia dikbekulo, R. louisae


    • Arabia dikbekulo, R. percivali



      Bonina dikbekulo (Chaunoproctus ferreorostris)




    • Sokotra dikbekulo, R. socotranus



Aliĝoj nekonataj


  • La Santomea dikbekulo, Neospiza concolor, draste endanĝerita endemio de limigita teritorio troviĝanta nur en arbaroj de la insulo de Santomeo ĉe la marbordo de Okcidenta Afriko, supozata formortinta ĝis remalkovro en 1996.

Du specioj de la genro Serinus estas nomataj "Dikbekaj kanarioj": nome la Abisena dikbekulo (Serinus donaldsoni) kaj la Kenja dikbekulo (Serinus buchanani). La genro Serinus estas iel proksime rilata al la orflugilaj dikbekuloj.


Krome estas du formortintaj membroj de Fringedoj "dikbekuloj": la Bonina dikbekulo (Chaunoproctus ferreorostris), troviĝanta nur en insuloj Ogasaŭaroj, kiu estis lastafoje konstatita en 1832, kaj la Kona dikbekulo (Chloridops kona), membro de la Havajaj nektaruloj, lastafoje konstatita en 1896.



Kardinalaj dikbekuloj |


La kardinala familio de Kardinaledoj de Ameriko enhavas la jenajn 17 "dikbekulojn":





Nigrakapa dikbekulo (Pheucticus melanocephalus)


Tipaj kardinalaj dikbekuloj


  • La ses specioj de la genro Pheucticus

Maskokardinalaj dikbekuloj


Blukardinalaj dikbekuloj



Eksteraj ligiloj |



  • The Burgess Bird Book for Children[1]

  • RoseBreasted Grosbeak [2]

  • All About Birds [3]

  • Birds -Everything About Grosbeaks [4]







Portala ikono Portalo pri Birdoj








Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo