Monodio






Caccini, Le Nuove musiche, 1601, titolpaĝo


Monodio estas speco de muziko konsistanta
el sola melodia linio kaj akompano.
Kvankam tia muziko troviĝas
en diversaj kulturoj tra historio,
la termino ĝenerale aplikiĝas
al italaj kantoj
de la frua 17-a jarcento.
Ĝi kontrastas kun polifonio,
en kiu ĉiu parto estas egale grava,
kaj homofonio,
en kiu la akompano ne estas ritme memstara.
La termino estas uzata kaj por la stilo
kaj por individuaj kantoj
(tial oni povas paroli
kaj pri monodio kiel tutaĵo
kaj pri apartaj monodioj).
La termino propre estas
lastatempa elpensaĵo de scienculoj:
neniu komponisto el la 17-a jarcento
iam nomis pecon monodio.
Komponaĵojn en monodia formo oni
povis nomi madrigaloj,
motetoj, aŭ eĉ konĉertoj
(en la pli frua senco de konĉerta stilo,
kiam ĝi signifis "kun instrumentoj").


En monodio — kiu devenis de klopodo
de la Florenca Camerata
restarigi la idealojn de Antikva Grekio
pri melodio kaj deklamado
(verŝajne kun malmulte da historia akurateco)
— unu sola voĉo kantas melodian parton,
kutime kun multe da ornamado,
super ritme memstara baslinio.
Akompanantaj instrumentoj povis esti
liuto, kitarono, teorbo,
klaviceno, orgeno, kaj eĉ foje gitaro.
Kvankam kelkaj monodioj estis aranĝaĵoj
por pli malgrandaj grupoj
de la muziko por grandaj grupoj —
kio ofte okazis fine de la 16-a jarcento,
aparte en la venecia skolo —
tamen plej multaj monodioj estis komponitaj sendepende.
La disvolviĝo de monodio estis unu el la difinaj punktoj
de frua baroka praktiko,
kontraste kun malfrua renesanca stilo,
en kiu grupoj de voĉoj kantis sendepende
kaj kun pli granda egaleco inter partoj.


Aliaj muzikaj fluoj kiuj kunvenis en la monodio
estis la madrigalo kaj la moteto, kiuj ambaŭ disvolviĝis
en solistajn formojn post 1600 kaj prunteprenis ideojn
de la monodio.


Kontrastantaj sekcioj en monodio
povis esti pli melodiaj aŭ pli deklamaj:
tiuj ĉi du stiloj de prezentado enfine
disvolviĝis en la arion kaj la recitativon,
kaj la tuta formo kuniĝis kun la ĉambra kantato
antaŭ ĉirkaŭ 1635.


La paralela disvolviĝo de solista kantado
kun akompano en Francio nomiĝis kortega ario:
la termino monodio ne kutime aplikiĝas
al tiuj ĉi pli konservemaj kantoj,
kiuj konservis multajn muzikajn trajtojn
de la renesanca franca kanto.


Gravan fruan traktaton pri monodio enhavas
la kantkolektaĵo Le nuove musiche de Giulio Caccini
(Florenco, 1601).



Ĉefaj komponistoj de monodio |




  • Vincenzo Galilei (1520–1591)


  • Giulio Caccini (ĉ. 1545 – 1618)


  • Emilio de' Cavalieri (ĉ. 1550 – 1602)


  • Bartolomeo Barbarino (? – ĉirkaŭ 1617)


  • Jacopo Peri (1561–1633)


  • Claudio Monteverdi (1567–1643)


  • Alessandro Grandi (ĉ. 1575–1630)


  • Giovanni Pietro Berti (m. 1638)


  • Sigismondo d'India (ĉ. 1582 – 1629)


  • Claudio Saracini (1586 – ĉirkaŭ 1649)



Vidu ankaŭ |



  • Muziko

  • Solfeĝo




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg