Kragujevac























































Kragujevac

La Résidence Amidža à Kragujevac.jpg


Flago



Blazono


Flago
Blazono
Administrado

Poŝtkodo
34000 [+]

Retpaĝaro

www.kragujevac.rs [+]
Demografio

Loĝantaro

150 835  (2011) [+]

Loĝdenso

174 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

44° 1′ N, 20° 56′ O44.01416666666720.939444444444Koordinatoj: 44° 1′ N, 20° 56′ O [+]

Alto

180 m [+]

Areo
865 km² (86 500 ha) [+]

Horzono

UTC+01:00 [+]





Kragujevac (Serbio)

DEC
Kragujevac

Situo de Kragujevac



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Kragujevac [+]







v  d  r


Information icon.svg





Kragujevac troviĝas en mezo de Serbio




Impona konstruaĵo de Kragujevac




Piedira zono de Kragujevac


Kragujevac, en esperanto Kragujevaco[1], serbe Крагујевац estas industria kaj universitata urbo en Serbio.


En la centro de Serbio, je 100 km sudesudoriente de ĝia ĉefurbo Beogrado, troviĝas Kragujevac, urbo de laboristoj kaj studentoj, la unua ĉefurbo de Serbio post ĝia liberiĝo el sub la turkoj komence de la 19-a jarcento. Ĝi estas ekonomia, industria, administra, kultura kaj universitata centro de Ŝumadio, la centra regiono de Serbio loganta turistojn per siaj idiliaj pejzaĝoj, kultur-historia heredaĵo, pitoreska folkloro kaj serba gastronomio kun spuroj de okcident-aziaj kaj mezeŭropaj gustoj.




Enhavo






  • 1 Datumoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Famuloj


  • 5 Ĝemelurboj


    • 5.1 Amikaj urboj




  • 6 Kragujevac kaj Esperanto


  • 7 Referencoj





Datumoj |




  • Areo: 835 km²


  • Loĝantaro: 180 000

  • Alto super marnivelo: m


  • Aŭtokodo: KG...


  • Poŝtkodo: 34 000


  • Telefonprefikso: 34



Situo |


La urbo situas en valo de rivereto, laŭ ĉefvojoj al Beogrado, Svetozarevo kaj Kraljevo, laŭ fervojo Beogrado-Kraljevo.



Historio |


La urbo fondiĝis en 1476.


Laŭ turka censo el 1476, Kragujevac havis 38 domojn. Ekde tiam ĝi evoluis kaj disvastiĝis. Ĝia evoluo kulminis en la periodo 1818-1841, kiam Duko Miloŝ Obrenoviĉ proklamis ĝin ĉefurbo de Serbio, la unua urbo post liberiĝo el sub otomana imperio. Tiam ĝi nombris 193 domojn.


En Kragujevac estis produktita la unua kanono kaj lumigita la unua elektra lampo en Serbio. Grava estis ankaŭ produktado de feraj
plugiloj, kiuj iom-post-iom anstataŭis la lignajn en serbia agrikulturo. En la industria urbo evoluis ankaŭ la laborista klaso kaj socialista movado sub la nomo Memmastrumado kaj kun sia gazeto Liberigo. Post venko en loka balotado en la jaro 1875 kaj nesukcesa provo de balota trompo fare de la monarka reĝimo, okazis surstrata festado sub ruĝa standardo, pro kiu la evento ricevis la nomon "Ruĝa flago". Intervenis reĝima armeo kaj sufokis la manifestacion; dume kelkaj partoprenantoj estis mortigitaj.


Domo de la Malnova Parlamento estis konstruita en la jaro 1859/60, dum la dua regmandato de Duko Mihailo Obrenović. En ĝia aŭlo estis aprobataj tre gravaj ŝtataj decidoj en la 19-a jarcento. La 18-an de julio 1878 tie ankaŭ estis tralegitaj la decidoj de Berlina Kongreso, per kiuj Serbio gajnis definitivan sendependecon.


La Duka Serba Teatro estis fondita jam en 1835, sub aŭspicio de Duko Miloš. La teatro, simile kiel la gimnazio, preskaŭ 100 jarojn agadis en diversaj domoj kaj konstruaĵoj en la urbo. Sian konstruaĵon, ordigitan en la franca stilo, ĝi ekhavis nur en 1928. La unua gimnazio (Liceo) en moderna Serbio, fondita en 1833, ekhavis sian domon nur en 1887 –unu el la plej monumentaj lernejaj konstruaĵoj en la tuta Serbio, kiu prezentas ankaŭ komencon de konstruado laŭ la modernaj eŭropaj principoj de tiu tempo. Ĝi estas protektata ekde 1970, kaj ekde 1979 ĝi apartenas al kultura heredaĵo de granda signifo. Hodiaŭ la lernejo havas 1500 lernantojn en du edukfakoj. En ĝi troviĝas memor-klasĉambro omaĝe al la lernantoj kaj instruistoj mortpafitaj en nazia masakro la 21an de oktobro 1941 dum la Dua Mondmilito. Silueto de la monumento "Kvina 3" (V3 - numero de unu el mortpafitaj gimnaziaj klasoj), kiel siaspeca simbolo de
Kragujevac kaj ĝiaj streboj al libero kaj paco, estas enkonstruita kiel memoraĵo. Desanka Maksimović, la plej fama serba poetino, verkis kortuŝan poemon "Sanga fabelo" dediĉitan al la mortpafitaj lernejanoj.



Famuloj |


  • Radoje Domanoviĉ


Ĝemelurboj |




  • Francio Suresnes, Francio (1967)


  • Rumanio Piteşti, Rumanio (1971)


  • Nord-Makedonio Ohrid, Makedonio (2001)


  • Pollando Bydgoszcz, Pollando (1971)


  • Pollando Bielsko-Biała, Pollando (2002)


  • Usono Springfield, Usono (2002)


  • Italio Reggio Emilia, Italio (2004)


  • Kroatio Karlovac, Kroatio


  • Belorusio Mogilev, Belarusio (2006)



Amikaj urboj |




  • Slovakio Trenčín, Slovakio


  • Italio Carrara, Italio


  • Israelo Bat Jam, Israelo (1992)


  • Grekio Dramo, Grekio, en samnoma provinco Dramo


  • Germanio Hanovro, Germanio


  • Germanio Ingolstadt, Germanio (2003)


  • Bosnio kaj Hercegovino Mostar, Bosnio


  • Bosnio kaj Hercegovino Foča, Bosnio


  • Pollando Opole, Pollando


  • Nord-Koreio Sinĉon, Nord-Koreio



Kragujevac kaj Esperanto |


En Kragujevac okazis la 91-a SAT-Kongreso el la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2018​.



Referencoj |




  1. http://www.esperanto.fi/ghemelurboj/Informilo39.pdf




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg