Keplero

Johannes Kepler

Portreto de Kepler el 1610 de nekonata artisto

Portreto de Kepler el 1610 de nekonata artisto
Naskiĝo

27-a de decembro 1571
en Weil der Stadt (apud Stuttgart), Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto

15-a de novembro 1630
en Regensburg, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)
Loko de agado

Graz • Linz • Ulm
Civitaneco

Germanio
Etneco

Germanoj
Kampo

optiko • astronomio • matematiko • mekaniko
Labor-institucioj

Universitato de Linz

Alma mater

Universitato de Tubingeno
Doktoreca konsilisto
Michael Maestlin
Influoj

Nikolao Koperniko
Religio

Luterano
Subskribo

Unterschrift Kepler.svg

v  d  r

Information icon.svg

Johano KEPLERO (naskiĝis la 27-an de decembro 1571, mortis la 15-an de novembro 1630) (latine: Joannes Keplerus; germane Johannes Kepler) estis germana matematikisto, astrologo kaj astronomo de la 17-a jarcento kiu disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo. Keplero laboris kune kun Tycho Brahe, la dana astronomo kiu tre detale kaj zorgeme observis la moviĝon de la planedoj. Keplero ankaŭ konis Galileon, kaj, kiel li, estis fervora partiano de la kopernika sistemo. Sed pro la laboro de Tycho Brahe, Keplero bone scias, ke Koperniko ne precize priskribas la moviĝon de la planedoj kaj sukcese korektis lian teorion. Li estis ŝlosila figuro en la 17a-jarcenta scienca revolucio, li estis plej bone konata pro siaj leĝoj de planeda movo, bazitaj sur liaj verkoj Astronomia nova, Harmonices Mundi, kaj Epitome Astronomiae Copernicanae. Tiuj verkoj ankaŭ havigis unu el la fondoj por la teorio de Isaac Newton pri universala gravito.

La ĉefa eltrovo de Keplero estis, ke planedo moviĝas ne laŭ cirkloj aŭ kombinaĵoj de cirkloj, sed laŭ elipsoj. Ambaŭ kaj Ptolemeo kaj Koperniko utilis cirklojn kaj epiciklojn (cirkloj ene de cirkloj) por matematike priskribi la moviĝon de la planedoj, sed Keplero povis priskribi la moviĝon per unu simpla kurbo. La sistemo de Keplero estis ne nur multe pli simpla, sed ankaŭ multe pli preciza.

Dum sia kariero, Keplero estis matematika instruisto ĉe seminaria lernejo en Graz, Aŭstrio, kie li iĝis asociita de Princo Hans Ulrich von Eggenberg. Poste li iĝis helpanto por astronomo Tycho Brahe, kaj eventuale al imperia matematikisto Rudolfo la 2-a kaj al liaj du sukcedantoj Matiaso kaj Ferdinando la 2-a. Li estis ankaŭ matematika instruisto en Linz, Aŭstrio, kaj konsilisto de la Generalo Wallenstein. Aldone, li faris fundamentan laboron en la kampo de optiko, inventis plibonigitan version de la refrakta teleskopo (nome Keplera teleskopo), kaj menciis la teleskopajn malkovrojn de sia samtempulo Galileo Galilei.

Keplero vivis en epoko kiam ne estis klara distingo inter astronomio kaj astrologio, sed estis forta divido inter astronomio (kiel branĉo de matematiko ene de la liberaj artoj) kaj fiziko (kiel branĉo de naturfilozofio). Keplero aldonis religiajn argumentojn kaj raciadon en sian libron, motivita de la religiaj konvinko kaj kredo ke Dio estis kreinta la mondon laŭ komprenebla plano kiu estas alirebla pere de la natura lumo de la racio.[1] Keplero priskribis sian novan astronomion kiel "ĉiela fiziko",[2] kiel "ekskurso al Metafiziko" de Aristotelo,[3] kaj kiel "suplemento al la Pri Ĉieloj de Aristotelo",[4] transformante la antikvan tradicion de fizika kosmologio per traktado de astronomio kiel parto de universala matematika fiziko.[5]

Enhavo

• 1 Vivo

• 2 La tri Leĝoj de Kepler pri planeda movado

• 3 Keplero kaj la Eklezio

• 4 Verkoj

• 5 Omaĝoj

• 6 Notoj

• 7 Vidu ankaŭ

Vivo |

Keplero naskiĝis en Weil der Stadt, apud Stutgarto en la Sankta Romia Imperio (en la nuna Germanio). Keplero estis forta luterano kaj iris al la Universitato de Tubingeno por studi teologion por fariĝi pastro. Sed ĉe la universitato li sciiĝis pri Koperniko. En 1596, kiam li instruis matematikon ĉe Graz, li eldonis sian unuan libron, Mysterium Cosmographicum, la unua forta defendo de la kopernika sistemo, 37 jaroj antaŭ tiu de Galileo.

Pro la Kontraŭreformacio, Keplero, kiel luterano, devis forlasi Graz-on kaj iris al Prago por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis en 1601, Keplero heredis la postenon de Tycho kiel Imperia Matematikisto kaj, multe pli grave, la dokumentojn el 20 jaroj da observado de Tycho pri la moviĝoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la mondo, ĝi ankoraŭ estis difekta. Sed Keplero, kiel bona sciencisto, sciis trakti tiajn difektojn. En 1609, Keplero eldonis Astronomia nova kaj la unuajn du el liaj tri leĝoj.

En 1612 la luteranoj estis forpuŝitaj for de Prago kaj Keplero iris al Linz. Poste li iris al Württemberg kie li sukcese defendis sian patrinon kontraŭ la akuzo pri sorĉado. Lia unua edzino, du filoj kaj du filinoj mortis.

En 1621 Keplero eldonis sian libron de sep volumoj, Epitome Astronomiae, en kiu li sisteme traktis pri heliocentrismo. Tiam li laboris por fini la Rudolfajn Tabelojn de Tycho por imperiestro Rudolfo la 2-a.
Per la tabeloj, oni povas kalkuli precize la lokon de iu ajn planedo je iu ajn dato.

Aldone al astronomio, Keplero ankaŭ esploris pri optiko kaj klarigis la funkcion de la teleskopo.

Li mortis en 1630. Liaj korpaj restaĵoj estis perditaj en la Tridekjara Milito.

La tri Leĝoj de Kepler pri planeda movado |

Bonvolu vidi plenan artikolon ĉe: Leĝoj de Kepler

La sistemo de Keplero estas resumita per liaj Tri Leĝoj, la unuaj leĝoj de naturo (en la moderna senco):

1. Planedoj movas cirkaŭ la Suno laŭ elipsoj, kun la Suno ĉe unu el la du fokusoj.

2. La linio inter la planedo kaj Suno kovras egalajn areojn dum egalaj tempoj. Tial la planedo movas pli rapide kiam ĝi estas pli proksime al la Suno.

3. (T1/T2)2 = (R1/R2)3 kie T1 kaj T2 estas la tempo de unu planeda jaro (unu revolucio ĉirkaŭ la Suno) por du planedoj, kaj R1 kaj R2 iliaj grandaj duonaksoj. La granda duonakso estas duono de la sumo de la plej granda longo inter la planedo kaj la suno plus la plej malgranda longo inter la suno kaj planedo. Tio estas iel meza distanco inter la planedo kaj la suno.

Keplero eldonis la unuajn du leĝojn en 1609 en Nova Astronomia, kaj la trian en 1619 en Harmonici Mundi.

La sistemon, kiun Koperniko proponis, Galileo pruvis esti fizike reala per la teleskopo kaj Keplero disvolvigis kiel matura, preciza sistemo. Sed fizika klarigo ankoraŭ mankis al la sistemo – la fiziko de Aristotelo ne sufiĉis, ne eĉ la fiziko de Galileo. Tion provizos Neŭtono poste en la 17-a jarcento.

Keplero kaj la Eklezio |

Keplero ne estis katoliko sed luterano. Kiel katolikismo, ankaŭ luteranismo staris kontraŭ heliocentrismo, kaj pro tio Keplero ne povis fariĝi profesoro ĉe la Universitato de Tubingeno, tamen li poste fariĝis profesoro ĉe Graz. Kiel kredanto de luteranismo kaj heliocentrismo, li partoprenis en la du grandaj intelektaj revolucioj de sia tempo, sed ĝuste pro tio, lia vivo estis malfacila, ofte perdinte sian hejmon kaj postenon.

Verkoj |

Astronomiae pars optica

• Mysterium Cosmographicum (La religia misterio de la Kosmos) (1596)

• De Fundamentis Astrologiae Certioribus (On Firmer Fundaments of Astrology; 1601)

• Astronomiae Pars Optica (La optika parto de astronomio) (1604)

• De Stella nova in pede Serpentarii (Pri la nova stelo ĉe la piedo de Ofiuĥo) (1606)

• Astronomia nova (Nova Astronomio) (1609)

• Tertius Interveniens (Triaparta Interveno) (1610)

• Dissertatio cum Nuncio Sidereo (Konversacio kun la Stela Mesaĝisto) (1610)

• Dioptrice (1611)

• De nive sexangula (Pri la neĝa sesangulo) (1611)

• De vero Anno, quo aeternus Dei Filius humanam naturam in Utero benedictae Virginis Mariae assumpsit (1614)[6]

• Eclogae Chronicae (1615, publikigita kun Dissertatio cum Nuncio Sidereo)

• Nova stereometria doliorum vinariorum (Nova stereometrio de vinbareloj) (1615)

• Epitome astronomiae Copernicanae (Epitomo de Kopernika Astronomio) (publikigita en tri partoj el 1618 al 1621)

Epitome astronomiae copernicanae, 1618

• Harmonices Mundi (Harmonio de la Mondoj) (1619)

• Mysterium cosmographicum (La religia misterio de Kosmos), 2a eldono (1621)

• Tabulae Rudolphinae (Rudolfaj Tabeloj) (1627)

• Somnium (La revo) (1634)

Kritika eldono de la kolektitaj verkoj de Keplero (Johannes Kepler Gesammelte Werke, KGW) en 22 volumoj estas eldonita de Kepler-Kommission (fondita en 1935) je la konto de Bayerische Akademie der Wissenschaften.

Vol. 1: Mysterium Cosmographicum. De Stella Nova. Eld. M. Caspar. 1938, 2nd ed. 1993. Paperback ISBN 3-406-01639-1.

Vol. 2: Astronomiae pars optica. Eld. F. Hammer. 1939, Paperback ISBN 3-406-01641-3.

Vol. 3: Astronomia Nova. Ed. M. Caspar. 1937. IV, 487 p. 2a. eld. 1990. Paperback ISBN 3-406-01643-X. Semi-parchment ISBN 3-406-01642-1.

Vol. 4: Kleinere Schriften 1602–1611. Dioptrice. Eld. M. Caspar, F. Hammer. 1941. ISBN 3-406-01644-8.

Vol. 5: Chronologische Schriften. Eld. F. Hammer. 1953.

Vol. 6: Harmonice Mundi. Eld. M. Caspar. 1940, 2nd ed. 1981, ISBN 3-406-01648-0.

Vol. 7: Epitome Astronomiae Copernicanae. Eld. M. Caspar. 1953, 2a eld. 1991. ISBN 3-406-01650-2, Paperback ISBN 3-406-01651-0.

Vol. 8: Mysterium Cosmographicum. Editio altera cum notis. De Cometis. Hyperaspistes. Komentario F. Hammer. 1955. Paperback ISBN 3-406-01653-7.

Vol 9: Mathematische Schriften. Eld. F. Hammer. 1955, 2nd ed. 1999.

Vol. 10: Tabulae Rudolphinae. Eld. F. Hammer. 1969. ISBN 3-406-01656-1.

Vol. 11,1: Ephemerides novae motuum coelestium. Komentario V. Bialas. 1983. ISBN 3-406-01658-8, Paperback ISBN 3-406-01659-6.

Vol. 11,2: Calendaria et Prognostica. Astronomica minora. Somnium. Komentario V. Bialas, H. Grössing. 1993. ISBN 3-406-37510-3, Paperback ISBN 3-406-37511-1.

Vol. 12: Theologica. Hexenprozeß. Tacitus-Übersetzung. Gedichte. Komentario J. Hübner, H. Grössing, F. Boockmann, F. Seck. Directed by V. Bialas. 1990. ISBN 3-406-01660-X, Paperback ISBN 3-406-01661-8.

• Vols. 13–18: Letters:

Vol. 13: Briefe 1590–1599. Eld. M. Caspar. 1945. 432 p. ISBN 3-406-01663-4.

Vol. 14: Briefe 1599–1603. Eld. M. Caspar. 1949. Out-of-print. 2a eld. Preparata.

Vol 15: Briefe 1604–1607. Eld. M. Caspar. 1951. 2nd ed. 1995. ISBN 3-406-01667-7.

Vol. 16: Briefe 1607–1611. Eld. M. Caspar. 1954. ISBN 3-406-01668-5.

Vol. 17: Briefe 1612–1620. Eld. M. Caspar. 1955. ISBN 3-406-01671-5.

Vol. 18: Briefe 1620–1630. Eld. M. Caspar. 1959. ISBN 3-406-01672-3.

Vol. 19: Dokumente zu Leben und Werk. Komentario M. List. 1975. ISBN 978-3-406-01674-5.

Vols. 20–21: manuskriptoj

Vol. 20,1: Manuscripta astronomica (I). Apologia, De motu Terrae, Hipparchus etc. Komentario V. Bialas. 1988. ISBN 3-406-31501-1. Paperback ISBN 3-406-31502-X.

Vol. 20,2: Manuscripta astronomica (II). Commentaria in Theoriam Martis. Komentario V. Bialas. 1998. Paperback ISBN 3-406-40593-2.

Vol. 21,1: Manuscripta astronomica (III) et mathematica. De Calendario Gregoriano. Preparata.

Vol. 21,2: Manuscripta varia. Preparata.

Vol. 22: Ĝenerala enhavo, Preparata.

La Kepler-Kommission publikigas ankaŭ Bibliographia Kepleriana (2a eld. List, 1968), kompleta bibliografio de eldonoj de la verkoj de Keplero, kun suplementa volumo al la dua eldono (eld. Hamel 1998).

Omaĝoj |

• "Keplera kratero" estas alfrapkratero de la Luno sur ties flanko videbla de la Tero kaj ankaŭ alia kratero de la planedo Marso.

• 1134 Keplero estas asteroido tiel nomita honore de li.

• La supernovao SN 1604 nomiĝis "Supernovao de Kepler" aŭ "Stelo de Kepler", ĉar ĝi estis videbla je unu jaro post sia eksplodo en 1604; Keplero redaktis la plej precizan priskribon.

• La NASA donis lian nomon al la teleskopo de la Misio Kepler (lanĉita en 2009).

• Paul Hindemith kreis operon pri la vivo de Keplero: Die Harmonie der Welt.

• Philip Glass ankaŭ verkis operon pri li: Kepler.

• La Aŭtomatigita Translokiga Veturilo ATV-002 nomiĝas Johannes Kepler (lanĉita en 2011).

• Robert Slimbach kreis tiparan familion kun la nomo de Kepler, por la informadika entrepreno Adobe Systems.

• La serio 600 de vidkartoj ellaborita de la firmao Nvidia inaŭguriĝis en marto 2012 kun la kodnomo Kepler.

• La versio 4.3 de la projekto Eclipse, disvolvita de la fondaĵo Eclipse en 2013 por evoluigi produktadon de helpilaro por liberaj programaroj, nomiĝas ankaŭ Kepler.

Notoj |

[[#cite_ref-1|u2191]] Barker kaj Goldstein. "Theological Foundations of Kepler's Astronomy", pp.  112–13.

[[#cite_ref-2|u2191]] Kepler. ''New Astronomy'', titolpaĝo, tr. Donohue, pp.  26–7

[[#cite_ref-3|u2191]] Kepler. ''New Astronomy'', p. 48

[[#cite_ref-4|u2191]] ''Epitome of Copernican Astronomy'' en ''Great Books of the Western World'', Vol 15, p. 845

[[#cite_ref-5|u2191]] Stephenson. ''Kepler's Physical Astronomy,'' pp.  1–2; Dear, ''Revolutionizing the Sciences'', pp.  74–78

[[#cite_ref-6|u2191]] "... en 1614, Johannes Kepler publikigis sian libron "De vero anno quo aeternus dei filius humanum naturam in utero benedictae Virginis Mariae assumpsit", pri la kronologio rilata al la Stelo de Betlehemo.", [http://www.rug.nl/research/kapteyn/bethlehem2014 La Stelo de Betlehemo], Kapteyn Astronomical Institute

Vidu ankaŭ |

• Leĝoj de Kepler

• Misio Kepler (kosma teleskopo de NASA)

• Keplero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

• Kategorio Keplero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

• Keplero en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)

Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg