Hipnoto






Dosiero:Photographic Studies in Hypnosis, Abnormal Psychology (1938).ogvPlay media


Photographic Studies in Hypnosis, Abnormal Psychology (1938)


Hipnotohipnotado estas stato de konscio, kiu igas homojn aŭskulti sugestiojn kun malpli da kritika pensado ol en kutima stato. Sugestio estas ideo prezentita al hipnotigato fare de hipnotiganto, por ke la ideo transformiĝu en sintenon, agon aŭ konvinkon, kiuj povas daŭre ekzisti eĉ post la hipnota stato. La efikoj de hipnotigado estas uzataj en spektakloj, ekzemple kiam oni forgesigas ion aŭ sentigas ion, sed ankaŭ en medicino, ekzemple por ignorigi senton de doloro aŭ ĉesigi malbonan kutimon kiel fumadon.[1][2]




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Tekniko


  • 3 Uzoj


  • 4 Referencoj





Historio |


La aŭstria kuracisto Franz Friedrich Anton Mesmer elpensis la teorion de besta magnetismo ĉirkaŭ la jaro 1770 por klarigi la efikojn de hipnotado. Hipnotado igis lin fama en Francujo, kaj lia teorio diskoniĝis en la mondo. Laŭ la teorio, estas nevidebla fluaĵo en ĉiuj organismoj, kies regado povas kontraŭbatali multajn malsanojn. Hodiaŭ, sciencistoj konsentas ke la teorio de besta magnetismo estas erara, kvankam la efikoj de hipnotado daŭre estas observeblaj.[1]



Tekniko |


La hipnota stato similas al duondormado, sed la persono ne dormas kaj restas konscia. Oni estas hipnotigata per ripeta simpla agado, kiel kurado sur konata vojo aŭ longa aŭtomobila veturado.[2] Iu en hipnota stato fokusiĝas nur pri io, kaj poste havas la impreson ke tempo forflugis.


Hipnotigantoj povas ekigi tiun staton ĉe iu alia per diversaj iloj kiel pendolo, sed kutime nur la voĉo estas uzata. Hipnotigato bezonas koncentriĝi, tial komforta sofo kaj trankvila loko helpas. Kiam la hipnota stato estas atingita, la hipnotiganto povas doni sugestiojn (kiel ideojn, pensojn, sentojn) al la hipnotigato, kiu aŭskultos ilin.[1]


Ne eblas doni sugestiojn kontraŭ la volo de la hipnotigato.



Uzoj |


En medicino, hipnotado estas uzata por kvar grandaj aferoj: [2]



  • Kontraŭ doloroj, ekzemple en gravedeco

  • Regado de kutimoj, ekzemple kontraŭ fumado, alkoholo kaj tropezo

  • Medicinaj analizoj


  • Psikoterapio kontraŭ timoj



Referencoj |




  1. 1,01,11,2La veroj kaj malveroj pri hipnoto. Scivolemo. Arkivita el la originalo je 2018-02-25. Alirita 2018-02-25.

  2. 2,02,12,2La forto de la hipnoto. Esperanta Retradio. Arkivita el la originalo je 2018-02-25. Alirita 2018-02-25.









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg