1566 Ikaro
1566 Ikaro | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 1566 Icarus |
Aliaj nomoj | 1949 MA |
Historio | |
Malkovrinto | Walter Baade |
Dato de malkovro Loko de malkovro | 27-a de junio 1949 Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido | 161,248 Gm (1,078 AU) 27,921 Gm (0,187 AU) 294,575 Gm (1,969 AU) |
Discentreco | 0,827 |
Meza anomaliangulo | 261,992° |
Klinangulo | 22,829° |
Periodo | 408,743 tagoj (1,119 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 28,69 km/s |
Longitudo de suprenira nodo | 88,035° |
Argum. de periapsido | 31,350° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,3 km |
Maso | ~ 1013 kg |
Rotacia periodo | 0,09471 tago (2,273 horoj) |
Geometria albedo | 0,33 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | ? |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 16,9 |
1566 Ikaro estas tre malgranda kaj tre hela apolona asteroido, malkovrita la 27-an de junio 1949 de la germana astronomo Walter Baade elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio Usono).
Ĝi ricevis la nomon de Ikaro, kiu, en la helena mitologio, flugis tro proksime de Suno.
Orbito |
La perihelio de Ikaro estas pli proksima al Suno ol tiu de Merkuro, kaj ĝia afelio kondukas ĝin trans la orbiton de Marso ; ĝi do estas marsrenkonta, terrenkonta, venusrenkonta kaj merkurrenkonta asteroido. En aliaj vortoj, ĝia orbito krucas la marsan, teran, venusan kaj merkuran orbitojn.
Ikarus proksimiĝas Teron ĉiuj 9, 19 aŭ 38 jaroj. La 14-an de junio 1968 ĝi pasis je 6,35 milionoj da kilometroj de Tero. La 16-an de junio 2015 ĝi pasos je 8,05 milionoj da kilometroj, kaj estas antaŭkalkulata paso je 5,9 milionoj da kilometroj por la 15-a de junio 2137.
Eksteraj ligiloj |
angle Icarus; el la datumbazo de NEODYS
angle Slipo de 1566 Icarus (de IAU Minor Planet Center)
angle 1566 Icarus : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1565 Lemaître | 1566 Ikaro | 1567 Alikoski |