Kreto (insulo)





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri greka insulo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Kreto (ŝtono).














































Coat of arms of Greece.svg

Administra regiono


Kreto
Περιφέρεια Κρήτης

Situo de la administra regiono Kreto ene de Grekio
Bazaj informoj

ŝtato:

Grekio
areo: 8.336 km²
nombro de loĝantoj: 623.065 (2011[1])
loĝdenso: 72,04 loĝantoj po km²
administra centro:
Iraklio
provincoj (νομοί): 4
kodo laŭ normo NUTS: EL43

retpaĝo:

www.crete-region.gr







v  d  r


Information icon.svg



Kreto estas plej granda insulo de Grekio, situante en la Egea maro. Ĝi estas administra regiono de Grekio, la 5-a plej granda insulo de la Mediteraneo; situante en ties orienta parto. Ĝi estas relative longa kaj mallarĝa: longas 245 km, larĝas 12–56 km kun areo de 8261 km². Ĝia administra centro estas Ĥania, situante ĉe la nordokcidenta marbordo. Politike, la insulo estas unu el la 13 administraj regionoj, laŭ kiuj disdividiĝas la ŝtato Grekio.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Klimato


  • 3 Geografio


  • 4 Muziko


  • 5 Turismo kaj vidindaĵoj


  • 6 Ekonomio


  • 7 Bildaro


  • 8 Vidu ankaŭ


  • 9 Referenco





Historio |


Post la konkero de la antikva Grekio fare de la Romia Imperio, Kreto farigsis parto de la romia provinco Creta et Cyrene.


Ekde la Traktato de Bukareŝto je la 10-a de aŭgusto 1913 Kreto fine estis inkludita en la Reĝlando de Grekio post la greka venko en la Balkanaj Militoj.


La Batalo de Kreto (en germana: Luftlandeschlacht um Kreta, aŭ Unternehmen Merkur, "Operaco Merkuro," en greka: Μάχη της Κρήτης, MAĥe tes KREtes) okazis dum la Dua Mondmilito en Kreto. Ĝi ekis en la mateno de la 20a de Majo 1941, kiam Nazia Germanio komencis aeran invadon de Kreto. Grekaj fortoj kaj aliaj fortoj de Aliancanoj, kun kretaj civiluloj, defendis la insulon.



Klimato |


Kreto estas konata pro la 'agrablan' klimato, kiu signifas ke ĝi estas malofte subprema. La loko estas ĉirkaŭita de maro kiu signifas, ke sur Kreto preskaŭ ĉiam blovas. La plej oftaj ventoj blovas el la okcidento. En la somero, forta norda vento, la Meltemi, kiu povas daŭri dum tagoj provizas bonan malvarmigon ; en la vintro blovas foje la Notia, kiu similas al Feno. Ĉi-tio vento el la Saharo origine estas seka kaj perdas eventuale humidecon se ĝi altiĝas kontraŭ la centraj montoj de Kreto kaj dum la malsupreniro al la norda marbordo forte varmigi. Temas pri polva, forte sekiganta vento kiu postlasas ĝenan sperton. Ĝi ankaŭ postlasas ruĝan tavolon de polvo. Alia faktoro kontribuanta al la agrabla klimato de Kreto estas la moderiga influo de la maro, kiuj zorgas ke la someroj neniam estas neniam varmegaj. La temperaturo en Iraklion kaj Chania povas en la somero ofte altiĝi ĝis ĉirkaŭ 30° C, dum tiuj sur la greka kontinento, superas la 35 gradojn. Ankaŭ la vintroj en Kreto estas moderaj kaj pro la suda situo, pli mildaj ol tiuj en (ekzemple) Ateno.



Geografio |


La Gorĝo de Samario (greke Φαράγγι της Σαμαριάς) en la sudokcidento de Kreto, longa 17 km, estas unu el la plej longaj gorĝoj en Eŭropo. Ĝi malsupreniras de ĉirkaŭ 1200m super la marnivelo ĝis la Libia Maro. En Eŭropo estas pli longaj nur la Gorĝo de Verdon en Francio (longa pli ol 20 km) kaj tiu de Tara en Montenegro (78 km).


La plej granda urbo de Kreto estas Iraklion, kun ĉ. 175.000 loĝantojn. Iraklio estas la kvara plej granda urbo de Grekio post Ateno, Tesaloniko kaj Patraso. Aliaj gravaj urboj estas Ĥanio (± 65.000 enloĝantoj) en la okcidento, Rethymno (± 32.000 enloĝantoj) kiu estas precize inter Iraklion kaj Ĥanio kaj Agios Nikolaos (± 15.000 enloĝantoj) en la nordoriento. En la sudoriento (ĉe la plej mallarĝa parto de la insulo; 12 km) situas Lerapetra kun ± 14.000 loĝantoj. La nombro de enloĝantaroj varias ĉar post la turisma sezono granda nombro de homoj reiras al la greka kontinento.


Setlejoj nunaj kaj iamaj :



  • Knossos

  • Maleme

  • Suda

  • Zakro



Muziko |


La kretana muziko estas sovaĝa, neprediktebla kaj sufiĉe malsama de la disciplinita buzuko-muziko sur la greka kontinento. Senfinaj melodioj kelkfoje kun nekutimaj taktoj, kelkfoje monotona kaj klasika, kelkfoje preskaŭ en ekstazo. La orientaj influoj certe enŝteliĝis al ĉi tiu muziko. La La-uto (λαούτο) estas speco de liuto kun 4 aŭ 6 duoblaj kordoj kaj estas simila al la al-udo. La verko estas fakte ritma instrumento, sed en Kreto ankaŭ ĝi estas uzata kiel melodia instrumento[2].


Fama kretana kantistino estas Nana Mouskouri.



Turismo kaj vidindaĵoj |


Pro la bona klimato kaj la diverseco de la insulo Kreto estas tre populara ĉe turistoj. Ĉiujare ĉirkaŭ 5 milionoj da turistoj vizitas la insulon.



  • Restaĵoj de la palaco de Knossos

  • Samaria gorĝo

  • Spinalonga

  • Monaĥejo Arkadi

  • Diversaj lokoj kiel Heraklion kun la arkeologia muzeo

  • Ĥania



Ekonomio |


La ĉefaj fontoj de enspezo de Kreto estas agrikulturo kaj turismo. La olivo plantado estas tre grava en Kreto kie estas produktata bona 'ekstra virga' oliv-oleo.



Bildaro |




Vidu ankaŭ |



  • Minoo

  • Zeŭso



Referenco |





  1. Rezulto de la censo 2011 ĉe Nacia Statistika servo de Grekio (ΕΛ.ΣΤΑΤ) (Memento de la 27-a de Junio 2015 en Internet Archive) (Excel-dokumento, 2,6 MB)


  2. (nl) Sarikia, Varas Karadakis












Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg