Listo de eŭropaj regionoj







mapo de la eŭropa regiono Sar-Lor-Luks (Sarlando-Loreno-Luksemburgo), nomata "Granda Regiono"


Jen listo de translimaj regionoj de Eŭropo, ofte nomataj eŭropaj regionoj, kaj nacilingve ofte mallongigataj al variaĵoj kiel EuroregionEuregio - neologismo el la latinaj vortoj europa (Eŭropo) kaj regio (regiono). La termino "eŭropa regiono" fontas el la konvencio de la Konsilio de Eŭropo el 1980 pri translima kunlaboro inter la regionoj de Eŭropo, la tiel nomata "madrida konvencio". Eŭropa regiono ampleksu teritoriojn el almenaŭ du kunlaboraj ŝtatoj, sed povas esti pli da.


Aparte la ŝtatoj de Eŭropa Unio estas kuraĝigataj interplekti la limajn regionojn de siaj naciaj ŝtatoj per tiaj kunlaboraĵoj, kiuj ne necese limiĝu al la teritorio de Eŭropa Unio, sed ankaŭ rajtas transponti ties limojn (ekzemple rilate al Svislando, Norvegio, aŭ al la orienta limo de EU rilate al Rusio, Belorusio kaj Ukrainio).


La kunlaborantaj regionoj kutimas havi malsamajn (lokajn) nomoj en ĉiuj partoprenantaj landoj. La regionoj estas listigataj laŭ alfabeta ordo de la precipa esperantlingva nomero krom la elemento "eŭropa regiono" (alikaze la plej multaj regionoj simple estus en kategorio "e"). Listigitaj estas ankaŭ la apartaj partoprenantaj landoj kaj la jaro en kiu la unuopa eŭropa regiono estis fondita.



Vidu ankaŭ |


  • la paĝon eŭropaj regionoj kun pli detalaj ĝeneralaj klarigoj pri la koncepto










































































































































































































































































































































































































esperantlingva nomo de la regiono
Aliaj lokaj nomoj de la regiono
Partoprenantaj
landoj
fondita en

Adriatika-Ionia Eŭropa Regiono
Adriatik-Jon Eurorajoni
Jadransko-Jonske Euroregije
Euroregione Adriatico Ionica
Jadransko-Jonska Euroregija
Jadransko-Jonske Evroregije

Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Italio, Montenegro, Slovenio
2006

Eŭropa Regiono Alpoj-Mediteraneo
Euroregione Alpi Mediterraneo
Eurorégion Alpes-Méditerranée

Francio, Italio
2007

Eŭropa Regiono Arbaro de Białowieża
Euroregion Puszcza Białowieska
Белавежская пушча Еўрарэгіён

Belorusio, Pollando
2002

Eŭropa Regiono ARKO (Arvika/Kongsvinger)


Norvegio, Svedio
1978

Eŭropa Regiono Balta Maro[1]
Euroregion Baltija, Euregio Baltikum,
Euroregion Bałtyk, Еврорегио Балтии

Danio, Litovio, Pollando, Rusio, Svedio
1998

Eŭropa Regiono Bavaria Arbaro-Bohemia Arbaro/Šumava
Euroregio Bayerischer Wald-Böhmerwald/Šumava
Euroregion Šumava-Bavorský les

Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio
1994

Eŭropa Regiono Belasica

Bulgario, Grekio, Respubliko de Makedonio
2003

"BENEGO" (Belgisch-Nederlands Grensoverleg = belga-nederlanda lim-konsulto)

Belgio, Nederlando
1980

Eŭropa Regiono Benelukso
Benelux-Middengebied Euroregion

Belgio, Luksemburgo, Nederlando
1984

Eŭropa Regiono Beskidoj
Euroregión Beskidy

Ĉeĥio, Pollando, Slovakio
2000

Eŭropa regiono Blankaj Karpatoj
Euroregion Bile Karpaty
Euroregión Biele Karpaty

Ĉeĥio, Slovakio
2000

Eŭropa Regiono Biharia
Euroregiunea Biharia
Biharia Eurorégió

Rumanio, Hungario
2007?

Eŭropa Regiono Bornholm kaj Sudokcidenta Skanio
Bornholm og sydvestlige Skåne
Bornholm och Sydvästra Skåne

Danio, Svedio
1980

Eŭropa Regiono Bugo
Euroregion Bug
Єврорегіон Буг

Belorusio, Pollando, Ukrainio
1995

Centra Nordio
Mittnorden
Keskipohjola
Midtnorden

Finnlando, Norvegio, Svedio
1977

Eŭropa Regiono Danubo 21

Bulgario, Rumanio, Serbio
1992

Eŭropa Regiono Danubo-Kriș/Körös-Mureș/Maros-Tisa/Tisza
Euroregiunea Dunăre - Cris - Mureş - Tisa
Duna - Körös - Maros - Tisza Eurorégió
Evroregija Dunav - Kris - Moris - Tisa

Rumanio, Hungario, Serbio
1997

Eŭropa Regiono Dnepro

Ukrainio, Rusio, Belorusio
2003

Eŭropa Regiono Dobrava

Ĉeĥio, Pollando
2001

Eŭropa Regiono Donbas (Donecka baseno)

Ukrainio, Rusio
2010

Eŭropa Regiono Drina-Sava-Majevica

Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Serbio
2003

Eŭropa Regiono East Sussex/Seine-Maritime/Somme
   (parto de la regiona reto Arc Manche ("Arko Manika Markolo")
Région Rives-Manche

Francio, Britio
1993

Eŭropa Regiono Egrensis
EuroRegio Egrensis

Ĉeĥio, Germanio
1993

Eŭropa Regiono Elbo
EURORegion Elbe-Labe

Ĉeĥio, Germanio
1992

Emso-Dolardo-Regiono
Ems-Dollart-Region
Eems-Dollard Regio

Germanio, Nederlando
1977

Eŭropa regiono Ercmontaro
Euroregion Krušnohoří
Euroregion Erzgebirge

Ĉeĥio, Germanio
1992

EUREGIO
Euregion Enschede-Gronau

Germanio, Nederlando
1958

Eŭropa-arkta Konsilio Barenca Maro
Barents euroarktiska råd aŭ mallonge Barentsrådet
Barentsin euroarktisen neuvoston
Совет Баренцева-Евроарктического региона

Finnlando, Norvegio, Rusio, Svedio
1993

Eŭropa Balkano
EuroBalkans

Bulgario, Respubliko de Makedonio, Serbio
2002

Eŭropa Regiono EUROACE (Alentejo-Centra Portugalio-Ekstremaduro)
Euroregião Alentejo-Região Centro-Extremadura
Eurorregión Alentejo-Región Centro de Portugal-Extremadura

Hispanio, Portugalio
2009

Eŭropa Regiono Glacensis
Euroregion Pomezí Čech, Moravy a Kladska
Euroregion Bohemia Granicznej, Morawy i Śląsk

Ĉeĥio, Pollando
1996

Eŭropa Regiono Galegio-Norda Portugalio
Euro-região Galiza-Norte de Portugal
Eurorrexión Galicia-Norte de Portugal

Hispanio, Portugalio
2008

Eŭropa Regiono Helsinko-Talino

Estonio, Finnlando
1999

Eŭropa Regiono Inn-Salzach
Inn-Salzach EuRegio

Aŭstrio, Germanio
1994

Eŭropa Regiono Inntal (valo de rivero Inn)
Inntal Euroregion

Aŭstrio, Germanio
1998

Regiono Insubria
Regio Insubria

Italio, Svislando
1995

Interregiono Insulara
Interreg Saaristo
Interreg Skärgården

Finnlando, Svedio
1978

Internacia Bodenlago-konferenco
Internationale Bodensee-Konferenz

Aŭstrio, Germanio, Svislando
1972

Eŭropa Regiono Ister-Granum (urboj Esztergom kaj Štúrovo kun ĉirkaŭaĵoj)
Ister-Granum Eurorégió

Hungario, Slovakio
2003

Eŭropa Regiono Karelia

Finnlando, Rusio
2000

Eŭropa Regiono Karpata
Euroregiunea Carpaticǎ
Euroregion Karpacki
Karpatský euroregión
Kárpátok eurorégió
Карпатський єврорегіон

Hungario, Pollando, Rumanio, Slovakio, Ukrainio
1993

Konsilio Kvarken-Meza Skandinavio
Interreg Kvarken-MittSkandia
Interreg Kvarken-MidtSkandia
Interreg Merenkurkku-MittSkandia

Finnlando, Norvegio, Svedio
1972

Eŭropa regiono Mozo-Rejno
Euregio Maas-Rhein
Euregio Maas-Rijn
Eurégion Meuse-Rhin

Belgio, Germanio, Nederlando
1976

Eŭropa regiono Nemano/Nemuno
Niemen (Nieman) Euroregion
Euroregion Nemunas

Belorusio, Litovio, Pollando, Rusio
1997

Eŭropa Regiono Mesta/Nestos

Bulgario, Grekio
1997

Eŭropa Regiono Nigra Maro
Euroregiunea Mării Negre
Черноморски еврорегион

Bulgario, Rumanio
2008

Eŭropa regiono Niso (borde de la Luzacia Niso)
Euroregion Neisse-Nisa-Nysa
Nysa-Nisa-Neisse Euroregion

Ĉeĥio, Germanio, Pollando
1991

Nordkalota Konsilio
Nordkalottrådet
Pohjoiskalotin neuvosto

Finnlando, Norvegio, Svedio
1971

Eŭropa regiono Okcidenta Panonio
Nyugat Pannónia EuRégió
Euroregion Westpannonien

Aŭstrio, Hungario
1998

Eŭropa regiono Østfold-Bohuslän/Dalsland
Østfold-Bohuslän/Dalsland samarbetsregion

Norvegio, Svedio
1980

Eŭropa regiono Pomerio
Euroregion Pomerania

Danio (proponata), Germanio, Pollando, Svedio
1995

Eŭropa regiono Pomoraví-Záhorie-Weinviertel
Europaregion Weinviertel-Südmähren-Westslowakei

Aŭstrio, Ĉeĥio, Slovakio
1999

Eŭropa regiono Praděd
Euroregion Praděd
Euroregion Pradziad

Ĉeĥio, Pollando
1998

Eŭropa regiono Pireneoj-Mediteraneo
Euroregió Pirineus Mediterrània
Eurorregión Pirineos Mediteranea
Eurorégion Pyrénées-Méditerranée

Francio, Hispanio
2004

Eŭropa regiono Raetia Nova
Nova Raetia
Rätisches Dreieck

Aŭstrio, Svislando, Italio
?

Regiono Suda Jutlando - Ŝlesvigo
Region Sønderjylland–Schleswig

Danio, Germanio
1997

Eŭropa regiono Rejno-Waal
Euregio Rhein-Waal
Euregio Rijn-Waal

Germanio, Nederlando
1973

Eŭropa regiono Rejno-Mozo-Nordo
Euregio Rhein-Maas-Nord
Euregio Rijn-Maas-Noord

Germanio, Nederlando
1978

Eŭropa Regiono Sar-Lor-Luks (Sarlando-Loreno-Luksemburgo), nomata "Granda Regiono"

Germanio, Francio, Luksemburgo
1995

Eŭropa regiono Salcburgio-Distrikto Berchtesgadener Land-Traunstein

Aŭstrio, Germanio
1993

Eŭropa regiono Scheldemond
Conseil de l'Estuaire de l'Escaut

Belgio, Nederlando
1989

Eŭropa regiono Maraj Alpoj
Euroregione "Alpi del Mare"
Eurorégion des "Alpes de la Mer"

Francio, Italio
1990

Eŭropa regiono Silezio
Euroregion Silesia

Ĉeĥio, Pollando
1998

Eŭropa regiono Silva Nortica (Waldviertel en Aŭstrio, distrikto Jindřichův Hradec en Ĉeĥio)
Euroregion Silva Nortica / Jihočeská Silva Nortica

Aŭstrio, Ĉeĥio
2002

Eŭropa regiono Siret-Prut-Nistru
Regiunea Siret-Prut-Nistru

Rumanio, Respubliko Moldavio
2000

Eŭropa regiono Spree-Niso-Bóbr
Euroregion Spree-Neiße-Bober
Sprewa-Nysa-Bóbr Euroregion

Germanio, Pollando
1992

Eŭropa regiono Stara Planina (=Balkana Montaro)

Serbio, Bulgario
2006

Eŭropa regiono Supra Prut kaj Malsupra Danubo
Euroregiunea Dunărea de Jos

Rumanio, Respubliko Moldavio kaj Ukrainio
1998

Eŭropa regiono Tatroj
Euroregion Tatry
Euroregión Tatry

Pollando, Slovakio
1994

Eŭropa Regiono Teŝinia Silezio
Euroregion Tešínské Slezsko
Euroregion Śląsk Cieszyński

Ĉeĥio, Pollando
1998

Eŭropa regiono Tirolo-Sudtirolo-Trentino
Europaregion Tirol-Südtirol-Trentino
Euregione Tirolo-Alto Adige-Trentino


Aŭstrio, Italio
1998

Konsilio Tornedalen (=Valo de Tornio)
Tornedalsrådet
Tornionlaakson Neuvosto

Finnlando, Svedio
1987

Eŭropa Regiono Trans la Manika Markolo
   (parto de la regiona reto Arc Manche ("Arko Manika Markolo")
Regiono Kent/Nordo-Kaleza Markolo/Belgio
Regiono Transmanche

Belgio, Francio, Britio
1991

Eŭropa regiono Trilanda Rejno
Regio TriRhena

Germanio, Francio, Svislando
1995

Poreŭropa regiono Viadrina

Germanio, Pollando
1993

Eŭropa regiono Vojo Sala
Euregio via salina
Euregio Außerfern + Kleinwalsertal / Bregenzerwald

Aŭstrio, Germanio
1997

Eŭropa regiono Zugspitze-Wetterstein-Karwendel

Aŭstrio, Germanio
1998



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg