Fula lingvo
fula | ||
Fulfulde | ||
Parolata en | Niĝerio, Gvineo, Senegalo, Malio, Niĝero, Kameruno, Burkino, ... | |
Parolantoj | 22 331 400 | |
Denaskaj parolantoj | 22 milionoj | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvaj kodoj | ||
---|---|---|
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | ff | |
ISO 639-2 | ff | |
ISO 639-3 | ful | |
SIL | FF | |
Glottolog | fula1264 | |
Angla nomo | Fula | |
Franca nomo | peul | |
Vikipedio | ||
La fula lingvo (ankaŭ kelkfoje fulba lingvo[1]) estas lingvo de Okcidenta Afriko, parolata de la popolo de Fulaoj aŭ Fulani el Senegambio kaj Gvineo, de la fulanoj en Kameruno kaj en Sudano. Ĝi estas parolata ankaŭ kiel la unua lingvo de la Tukuloroj en la valo de la rivero Senegalo kaj kiel dua lingvo de popoloj de aliaj areoj.
Enhavo
1 Klasado
2 Priskribo
2.1 Morfologio
2.2 Klasoj de substantivoj
2.3 Voĉoj
2.4 Ŝanĝo de konsonantoj
2.5 Pronomoj
3 Dialektoj
3.1 Orientocentra
3.1.1 Fulfulde, Orienta Niĝero (Niĝero)
3.1.2 Fulfulde, Centrorienta Niĝero (Niĝero)
3.1.3 Fulfulde, Niĝeria (Niĝerio)
3.2 Orienta
3.2.1 Fulfulde, Adamava, fub
3.2.2 Fulfulde, Bagirmi, fui
3.3 Okcidentocentra
3.3.1 Fulfulde, Maasina, ffm
3.3.2 Fulfulde, Borgu, fub
3.3.3 Pular
3.4 Okcidenta
3.4.1 Pulaar
4 Skribado
4.1 Latina alfabeto
4.1.1 Fula alfabeto
4.2 Araba skribado
5 Bibliografio
6 Notoj kaj referencoj
7 Eksteraj ligiloj
Klasado |
Fula apartenas al la atlantika branĉo de la niĝerkonga lingvaro.
Priskribo |
Fula havas reputacion esti komplika, sed vere ĝi estas sufiĉe regula (malmultaj esceptoj aŭ "malregulaj" formoj).
Morfologio |
Fula estas bazita sur verbo-substantivaj radikoj, el kiuj devenas verbaj, substantivaj kaj modifigaj vortoj. Ĝi uzas ankaŭ Infiksojn (silabo enmetita meze de vorto, fakte post la radiko kaj antaŭ la finaĵo) por modifi la signifon.
Klasoj de substantivoj |
Estas ĉirkaŭ 25 klasoj de substantivoj (ties nombro povas varii iomete laŭ diferencaj dialektoj).
Voĉoj |
La verboj en Fula lingvo estas kutime klasitaj laŭ 3 "voĉoj" (escepte en Adamava Fulfulde): aktive, meza kaj pasiva. Ne ĉiu radiko povas esti uzata en ĉiu voĉo. Kelkaj verboj de meza voĉo estas Refleksivoj.
Komuna ekzemplo de tiuj verboj el la radiko loot- (lav-) estas jenaj:
lootude - lavi (ion)
lootaade - lavi (sin)
looteede - esti lavita
Ŝanĝo de konsonantoj |
Alia eco de tiu ĉi lingvo estas la ŝanĝo de komenca konsonanto inter la formoj de singularo kaj pluralo de substantivoj kaj verboj (escepte en Pular, kie ne estas ŝanĝo en konsonantoj en verboj, nur en substantivoj).
Simpligita skemo estus jene:
- b <-> mb <-> w
- c <-> s
- d <-> nd <-> r
- g <-> ng <-> w
- h <-> k
- j <-> nj <-> y
Pronomoj |
Fula havas inkludantajn kaj ekskludantaj pronomojn de unua persono.
Dialektoj |
Kvankam estas multnombraj dialektoj de la Fula lingvo, ĝi estas kutime konsiderata kiel ununura lingvo. Wilson (1989) asertas, ke "longdistancaj veturantoj neniam trovas komunikadon malebla," kaj Ka (1991) konkludas, ke spite la geografian amplekson kaj la dialektan variadon, Fulfulde estas ĉefe kaj fundamente unu lingvo.[2] Tamen, tradukistoj de la Biblio supozas, ke almenaŭ oni bezonas 7 diferencajn tradukojn por fari ĝin komprenebla por ĉiuj parolantoj de la Fula, kaj Etnologoj konsideras kelkajn el la variantoj kiel separatajn lingvojn:
Orientocentra |
Fulfulde, Orienta Niĝero (Niĝero) |
Fulfulde, Centrorienta Niĝero (Niĝero) |
Fulfulde, Niĝeria (Niĝerio) |
- 1.700.000 en Niĝerio (2000)
Orienta |
Fulfulde, Adamava, fub |
- 700.000 parolantoj en Kameruno (1993)
- 128.000 en Ĉado (1993)
- 90.000 en Sudano (1982)
Fulfulde, Bagirmi, fui |
- 24000 parolantoj en Ĉado
- 156.000 parolantoj en Centrafrika Respubliko (1996).
Okcidentocentra |
Fulfulde, Maasina, ffm |
- 900.000 parolantoj en Malio (1991)
- 7000 parolantoj en Ganao (1991)
Fulfulde, Borgu, fub |
- 280.000 parolantoj en Benino (2002)
- 48.000 parolantoj en Togolando (1993)
- parolata ankaŭ en Niĝerio
Pular |
Oni donas ankaŭ alternativajn nomojn kiel Futa Ĝalon (kio estas fakte la nomo de la regiono kie ĝi estas parolata).
- 2.550.000 parolantoj en Gvineo (1991)
- 50.000 parolantoj en Malio (1991)
- 136.000 parolantoj en Senegalio (2002)
- 178.000 parolantoj en Sieraleono (1991)
Pular estas oficiala regiona lingvo en Gvineo, kaj multaj parolantoj estas unulingvaj. La lingvo prunteprenis multe el la Araba kaj la Franca, sed ankaŭ el la Angla, Portugala, Malinka, Susu, Volofa kaj aliaj.
Okcidenta |
Pulaar |
- Maŭritanio, Senegalio kaj Gambio
Skribado |
Latina alfabeto |
Por skribado estas uzata la Latina alfabeto, sed Fula uzas la jenajn aldonajn specialajn literojn por distingi signife diferencajn sonojn: Ɓ/ɓ, Ɗ/ɗ, Ŋ/ŋ, Ɲ/ɲ, Ƴ/ƴ (i.e. imploda B, imploda D, velara N [sonoj kiel "ng" en la angla "king'], palatala N, ejektd Y). La apostrofo ʼ estas uzata kiel gorĝa halto. En Niĝerio ʼy anstataŭas ƴ, kaj en Senegalio la litero ñ estas uzata anstataŭ ɲ.
Fula alfabeto |
a, aa, b, mb, ɓ, c, d, nd, ɗ, e, ee, f, g, ng, h, i, ii, j, nj, k, l, m, n, ŋ, ny (or ñ or ɲ), o, oo, p, r, s, t, u, uu, w, y, ƴ
La literoj q, x, z estas uzataj en kelkaj kazoj por prunteprenitaj vortoj. En Pular de Gvineo estas aldona litero - ɠ - estas parto ankaŭ de la ortografio.
Araba skribado |
Fula estis skribita ankaŭ en la Araba alfabeto aŭ Ajami ĝis la eŭropa koloniigo. Tio daŭras iagrade kaj ĉefe en kelkaj areoj kiel Gvineo.
Bibliografio |
Arnott, David W. (1970). The nominal and verbal systems of Fula. Oxford: Clarendon Press.
Wilson, W. A. A. (1989). Atlantic. In John Bendor-Samuel (Ed.), The Niger-Congo Languages, pp. 81-104.
Notoj kaj referencoj |
↑ Rimarko : Estas diversaj nomoj uzataj por tiu ĉi lingvo, same kiel por la Fulaoj. Ili nomas sian lingvon Pulaar aŭ Pular en la okcidentaj dialektoj kaj Fulfulde (prononce kiel la angla esprimo full-full-day) en la centraj kaj orientaj dialektoj. Fula(h) kaj Fulani devenas origine el la Mandinga kaj la Haŭsa, respektive; Peul de la franca por la Volofa.
↑ "...malgré son extension géographique et ses variations dialectales, le fulfulde reste une langue profondément unie." Ka, Fary. 1991. "Problématique de la standardisation linguistique: Le cas du pulaar/fulfulde." In N. Cyffer, ed., Language Standardization in Africa. Hamburg: Helmut Buske verlag. Pp. 35-38.
Eksteraj ligiloj |
esperante Informoj pri la Fula lingvo en la vikio de UEA
- http://www.pulaagu.com
- http://www.jamtan.com
- http://www.kawtal.org
- http://www.kawtal.com
Miɗo Waawi Pular! Learner's guide to Pular (Fuuta Jallon) de Herb Caudill kaj Ousmane Diallo- Online learner's guide to Adamaoua Fulfulde
- Etnologa signifo de Fula
Fulfulde Language Family Report (SIL) - ĝi inkludas mapon de dialektoj
FULA (Fulfulde, Pulaar, Fulani, Peul) Lingvoretejo el MSU's Webbook of African Language Resources (el 1980-aj jaroj)
Pular Language Ebooks, PDF
- PanAfrican L10n retejo pri Fula