Alfonso la 12-a (Hispanio)




























































































Alfonso la 12-a

Reĝo de Hispanio Escudo de España (mazonado).svg

Alfonso XII. Pintado por Casado del Alisal en 1884.jpg

Regado
1874–1885

Antaŭulo

(Unua Hispana Respubliko)

Sekvanto

Alfonso la 13-a

Persona informo

Naskiĝo

28-an de novembro 1857 (1857-11-28)
en Madrido

Morto

25-an de novembro 1885 (1885-11-25) (27-jara)
en Pardo

Mortokialo

tuberkulozo • disenterio [#]

Tombo
Pantheon of the Kings [#]

Religio

katolika eklezio [#]

Ŝtataneco

Hispanio [#]

Alma mater
Collège Stanislas de Paris • Royal Military College, Sandhurst [#]

Lingvoj

hispana lingvo [#]


Subskribo Alfonso la 12-a (Hispanio)
Familio

Dinastio
Burbonoj de Hispanio [#]

Patro

Francisko de Asizo de Burbono [#]

Patrino

Izabela la 2-a de Hispanio [#]

Gefratoj
Fernando de Borbón y Borbón • Maria del Pilar • Isabella, Princess of Asturias • Infanta Eulalia of Spain • Infanta María de la Paz of Spain [#]

Edzino
Mercedes of Orléans • Maria Kristina de Aŭstrio [#]

Idoj
Mercedes, Princess of Asturias • Infanta Maria Teresa of Spain • Alfonso la 13-a • Fernand Sanz [#]
Profesio

Okupo

reganto [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Alfonso la 12-a (naskiĝis la 28-an de novembro 1857 en Madrido, mortis la 25-an de novembro 1885 en El Pardo) estis la reĝo de Hispanio inter 1875 kaj 1885.



Vivo |


Li estis la filo de la reĝino Izabela la 2-a kaj ŝia kuzo, la princo don Francisko de Asizo de Burbono, sed kelkaj fakuloj indikas, ke vere la reala biologia patro estis la kapitano Enrike Puig, amanto de lia patrino.


Kiam li estis infano, liaj gepatroj suferis la Revolucion de 1868, tial ili loĝis en ekzilo en kelkaj eŭropaj urboj.


Lia patrino abdikis por li en Parizo dum 1870.


Dum ĉi tiuj jaroj en Hispanio estis kelkaj registaroj (1868-1870), la reĝado de Amadeo la 1-a de Savojo, kaj la Unua Respubliko (1873-74). Ĉi tiu finis kaj komencis duan periodon de provizoraj registaroj. Dum ĉi tiu periodo, li estis reprezentata de Antonio Cánovas


La 1an de decembro Alfonso prezentis sin kiel katolika, hispana, konstitucia, liberalisma kaj volema servi la nacion.


La 29-an de decembro 1874 la monarkio restariĝis en Hispanio pro la deklaro de la generalo Martínez-Campos en Sagunto (Valencio) favore al princo Alfonso. Tiam, la ĉefo de la ŝtato estis generalo Serrano. La provizora ĉefministro estis Sagasta post la puĉo de la generalo Pavía kiu faligis la nestabilan Unuan Respublikon. Januare de 1875 li alvenis en Hispanion kaj estis proklamita Reĝo antaŭ la Hispana Parlamento.


Lia reĝado konsistis ĉefe en restarigi la monarkion kaj la landon per la solvo de la internal luktoj kiujn la jaroj de la nomita Revolucia Jarseso kaŭzis, kaj tiel oni konsideris lin "el Pacificador" (La Pacigisto). Krome oni aprobis la novan Konstitucion de 1876. Dum tiu jaro finis la tria karlisma milito, kaŭzata de la sekvantoj de "Karlo la 7-a", oni malaprobis la apartan leĝaron de Eŭskio kaj Navaro kaj oni sukcesis ĉesi, provizore, la milito en Kubo pro la subskribo de la Paco de Zanjón.


Alfonso la 12-a realigis, en 1883, oficialan viziton al Belgio, Aŭstrio, Germanio kaj Francio. En Germanio li akceptis la nomumon kiel honora koronelo de regimento de Alzaco, teritorio konkerita de Germanio, kies regado reklamis Francio. Tiu fakto kaŭzis malamikan akcepton de la loĝantaro de Parizo dum la oficiala vizito al Francio.


Germanio klopodis okupi la insularon de Karolinoj, tiame sub hispana regado, provokante malamikecon inter ambaŭ landoj kie venkis Hispanio pro la subskribo de hispangermana traktato en 1885. Tiun saman jaron eksplodis epidemio de ĥolero en Aranjuez. La reĝo, sen atendi la aprobon de la registaro, vizitis la malsanulojn kio estis ŝatata de laloĝantaro. Malmulte poste, la 25an de novembro, Alfonso la 12-a mortis pro tuberkulozo en la Palaco El Pardo, Madrido.


Li geedziĝis dufoje, unue kun sia kuzino María de las Mercedes de Orleans, filino de la gedukoj de Montpensier, (en januaro de 1878), sed tiu mortis ankaŭ pro tuberkulozo nur post kelkaj monatoj, kaj poste kun Maria Kristina de Aŭstrio (en novembro de 1878), nevino de la imperiestro Francisko Jozefo de Aŭstrio. Li havis tri gefilojn de tiu dua geedziĝo:




  • María de las Mercedes (1880–1904), princino de Asturio.


  • María Teresa (1882–1912), infantino de Hispanio.


  • Alfonso la 13-a (1886–1941), Reĝo de Hispanio, kiu naskiĝis post la morto de sia patro.


Kun la aktorino Elena Sanz li havis aliajn du filojn: Alfonso (naskita en 1880) kaj Fernando (en 1881).


La vidvino María Cristina estis regentino de Hispanio ĝis la maturaĝo de sia filo Alfonso, en 1902.



Alfonso la 12-a en fikcio (Filmoj) |



  • ¿Dónde vas Alfonso XII?

  • ¿Dónde vas triste de ti?



Eksteraj ligiloj |




  • Biografio de Alfonso la 12-a oferita de la Biblioteko M. Cervantes (en la hispana)


  • María Luisa Sanz de Limantour, neleĝa nepino de Alfonso la 12-a (en la hispana)
















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg