Chemnitz
Chemnitz | |||||
| |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Saksio | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 50°49′56″N 12°55′27″O / 50.83222°N, 12.92417°O / 50.83222; 12.92417 (Chemnitz)Koordinatoj: 50°49′56″N 12°55′27″O / 50.83222°N, 12.92417°O / 50.83222; 12.92417 (Chemnitz) | ||||
Alto super la marnivelo | 298 m | ||||
Areo | 220,85 km² | ||||
Loĝantaro | 248645 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 0371 037200 (Wittgensdorf) 037209 (Einsiedel) 03722 (Röhrsdorf) 03726 (Euba) | ||||
Poŝtkodo | 09111–09131, 09224 (Grüna, Mittelbach), 09228 (Wittgensdorf), 09247 (Röhrsdorf) | ||||
Aŭtomobila kodo | C | ||||
Oficiala Municipokodo | 14511000 | ||||
NUTS | DED41 | ||||
LOCODE | DE CHE | ||||
Subdivido | 39 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
Komunumestro | Barbara Ludwig | ||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 09111 Chemnitz | ||||
Oficiala retejo | https://www.chemnitz.de/ | ||||
Chemnitz [KEMnic] (ĉeĥe Saská Kamenice, sorabe Kamjenica) estas eksterdistrikta urbo en la sudoriento de Germanio, kiu situas je la norda rando de Ercmontaro. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Saksio. Por honori la filozofon Karl Marx la "realsocialismaj" regantoj en 1953 ŝanĝis la nomon de la urbo al Karl-Marx-Stadt, kaj tiu urbonomo uziĝis ankaŭ en esperantlingva formo Karl-Marks-Urbo. Ekde 1990, la jaro de la unuiĝo de Orienta kaj Okcidenta Germanio, la urbo denove nomiĝas Chemnitz (kaj esperantigita urbonomo ĝis nun ne kutimiĝis). De tiam konsiderinde malkreskis la loĝantaro (de ĉirkaŭ 315 000 al 248 645 fine de decembro 2015).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b6/Karl-Marx-Monument_in_Chemnitz.jpg/200px-Karl-Marx-Monument_in_Chemnitz.jpg)
Marks-monumento kun fona tabulo: "Proletoj ĉiulandaj unuiĝu!"
Famaj personoj en / el Chemnitz |
- Georgius Agricola
- Georg Fabricius
- Peter Härtling
- Stefan Heym
- Karl Marx
- Irmtraud Morgner
- Christian Gottlob Neefe
- Katarina Witt
- Doktoro Wötzel
- Gustav Zeuner
Esperanto en Chemnitz |
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Esperantistoj el Chemnitz |
Johannes Dietterle;
Hermann Albrecht Naumann;
Eksteraj ligiloj |
Informoj pri lokaj Esperanto-kunvenoj troveblas je: http://www.esperanto.de/vereine/gruppen.html#Chemnitz
|
|