Turdedoj
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Turdedoj


Migra turdo
Migra turdo


Biologia klasado






















Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Turdedoj Turdidae



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Turdedoj









v  d  r


Information icon.svg



La turdedoj (Turdidae) estas familio de la paseroformaj (Passeriformes), en la birda klaso. La familio konsistas el 19 genroj kaj ĉirkaŭ 176 specioj. Ili loĝas ĉefe, sed ne nur en la Malnova Mondo.




Enhavo






  • 1 Taksonomio


    • 1.1 Genroj




  • 2 Karakteroj


  • 3 Notoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Taksonomio |


La taksonomia traktado de tiu tiom granda familio ege variis ĵuse. Tradicie la Turdedoj inkludis la malgrandajn malnovmondajn speciojn, kiel la Najtingalo aŭ la Ruĝgorĝulo, en la subfamilio Saxicolini, sed plej parto de fakuloj nuntempe lokigas tiun grupon en la familio de Muscikapedoj.


Tiu artikolo sekvas la libron Handbook of the Birds of the World laŭ Clement kaj Hathaway, Thrushes (2000), kaj retenas la grandajn turdojn en Turdedoj. Ĵusaj biokemiaj studoj lokigas kelkajn tradiciajn turdogenrojn (Monticola, Pseudocossyphus, Myiophonus, Brachypteryx kaj Alethe) ĉe Muscikapedoj. Male la aziaj genroj saxicoline nome Grandala kaj Cochoa apartenas ĉi tie al la turdoj.



Genroj |


La genroj (kun kelkaj specioj) de la familio estas:


  • Genro Turdus: veraj turdoj (ĉirkaŭ 65 specioj, 1 ĵus formortinta)



Rubandoturdo Turdus torquatus


Merlo (ege riĉa kantisto) Turdus merula


Grizbrusta turdo Turdus obscurus


Nigragorĝa turdo Turdus astrogularis


Stepturdo Turdus naumanni (naumanni)


Bruna stepturdo Turdus (naumanni) eunomus


Tajgoturdo Turdus ruficollis


Migra turdo Turdus migratorius


Ruĝaksela turdo Turdus iliacus (T. musicus)


Kantturdo Turdus philomelos


Viskoturdo (ege frua kantanto) Turdus viscivorus


Griza turdo Turdus pilaris


Siberia turdo Turdus sibiricus


Unukolora turdo Turdus unicolor


Orturdo Zoothera (Turdus, Oreocincla) dauma (aureus)



  • Genro Platycichla (2 specioj) – parto de sudamerika grupo ene de Turdus

  • Genro Nesocichla: Tristana turdo - parto de sudamerika grupo ene de Turdus

  • Genro Cichlherminia: Lerminia turdo - genro parafiletika kun Turdus

  • Genro Psophocichla : Sudorientafrika turdo aŭ Licicirupo

  • Genro Zoothera: Aziaj turdoj (ĉirkaŭ 22 specioj, 1 ĵus formortinta)

  • Genro Catharus: tipaj amerikaj turdoj kaj najtingalturdoj (12 specioj)

  • Genro Hylocichla : ĉefe Hilociklo aŭ Kolumbia arbarturdo sed estas ankaŭ aliaj specioj kiuj eble apartenas al Catharus




Grizvanga turdeto Hylocichla minima


Olivdorsa turdeto Hylocichla ustulata


Ermita turdeto Hylocichla guttata



  • Genro Ridgwayia: Azteka turdo – rilata al Hylocichla

  • Genro Ixoreus : Nigroranĝa turdo - rilata al aliaj amerikaj genroj

  • Genro Geomalia: Sulavesa montoturdo

  • Genro Cataponera: Sulavesa turdo

  • Genro Sialia: blubirdoj (3 specioj)

  • Genro Grandala, Blua grandalo - rilata al Sialia

  • Genro Cichlopsis: Rufbruna solulo - rilata al Catharus

  • Genro Entomodestes: soluloj (2 specioj) - rilata al Catharus

  • Genro Myadestes: soluloj (10-11 vivantaj specioj, 2-3 ĵus formortintaj) (inklude iam agnoskitan genron Phaeornis)

  • Genro Neocossyphus: muŝkaptulturdoj kaj "formikoturdoj" (4 specioj) - rilataj al Myadestes

  • Genro Cochoa, koĥoaoj (4 specioj)

  • Genro Chlamydochaera: Bornea nigrabrustulo - rilata al Cochoa


Nuntempe kutime konsiderata distinga familio malproksime rilata al Picathartes:


  • Genro Chaetops: roksaltuloj (2 specioj)

Por aliaj specioj iam en Turdedoj, vidu Muŝkaptuledoj kaj Saksikolenoj.



Myophonus

Brachypteryx

Heinrichia

Chaetops


Alethe [1]



Karakteroj |


Turdoj estas diketaj, de milda plumaro, malgrandaj al mezgrandaj birdoj, kiu loĝas arbarajn areojn, kaj ofte manĝas surgrunde aŭ ĉe sovaĝaj rozujoj. Ili grandas el la Madagaskara rokturdo (Monticola sharpei), de 21 g kaj 14.5 cm, al la Blua fajfturdo (Myophonus caeruleus), de 178 g kaj 33 cm. Plej parto de specioj estas grizaj aŭ brunaj, ofte kun punktitaj subaj partoj.


Ili estas insektomanĝantoj, sed plej parto de specioj manĝas ankaŭ vermojn, helikojn kaj fruktojn. Multaj specioj estas konstantaj loĝantaj birdoj en varmaj klimatoj, dum aliaj migras al pli altaj latitudoj dum somero, ofte superante konsiderindajn distancojn.[2]


Turdoj konstruas tasformajn nestojn, foje kovritajn per koto. La ino demetas 2 al 5 punktitajn ovojn kaj foje okazas du aŭ pliaj ovodemetadoj jare. Ambaŭ gepatroj kuzorgas la idaron.[2]


La kantoj de kelkaj specioj, inklude membrojn de la genroj Catharus, Myadestes kaj Turdus, estas konsiderataj inter la plej belaj de la mondo de birdoj.[3][4]



Notoj |






Portala ikono Portalo pri Birdoj





  1. Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj

  2. 2,02,1Perrins, C.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 186–187. ISBN 1-85391-186-0.


  3. http://forums.gardenweb.com/forums/load/woodland/msg051859363475.html


  4. http://rogcad.com/hermitthrush/index.htm




Eksteraj ligiloj |




  • Filmoj de turdedoj ĉe Interreta Birdokolekto

  • Rakonto pri turdo naivo (en angla)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg