Ĉefministro (Francio)




La franca ĉefministro (france Premier ministre, t.e. Unua ministro), laŭ la konstitucio de 1958, estas la estro de la registaro de la Franca Respubliko. Tiu posteno estas tipa de la Kvina Respubliko, ĉar dum la Tria kaj Kvara Respublikoj, la ĉefministro nomiĝis "Konsiliprezidento" (Président du Conseil) kaj havis malsaman potencon.




Enhavo






  • 1 La franca ĉefministro laŭ la Kvina Respubliko


    • 1.1 Laŭ la konstitucio


    • 1.2 Praktike




  • 2 Listo de la francaj ĉefministroj ekde la komenco de la Kvina Respubliko


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





La franca ĉefministro laŭ la Kvina Respubliko |



Laŭ la konstitucio |


Laŭ la 8-a artikolo de la franca konstitucio de 1958, la ĉefministro estas nomumita de la Prezidento de la Respubliko, kiu povas ankaŭ (duonoficiale) trudi lian demision. La ĉefministro devas reprezenti la politikan partion aŭ aliancon, kiu tiam superas la Parlamenton.


Post sia nomumo, la ĉefministro proponas novan registaron al la Prezidento. Se la du homoj akordiĝas, la Prezidento sekve oficiale nomumas la proponitajn ministrojn.


Laŭ la 21-a artikolo, la ĉefministro "estras la agadon de la registaro". Krome, li devas garantii "la plenumon de la leĝoj" kaj disponas dekretan potencon. Tamen, li formale ne estas la hierarkia estro de la aliaj ministroj. Kune kun la Prezidento de la Respubliko, li nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn. Laŭ la 22-a artikolo, la koncernitaj ministroj devas plisubskribi la jurajn aktojn de la ĉefministro.



Praktike |


Fakte, la vera rolo de la ĉefministro grandege dependas de la politika situacio. Kiam la Prezidento kaj la parlamenta plimulto ĉe la Nacia Asembleo devenas de la sama politika partio, la ĉefministro plejofte submetas sin al la Prezidento kaj aplikas la prezidentan programon, tiel havante malfortan influon. Okaze de kunloĝeco (Cohabitation), kiam la parlamenta plejmulto malkongruas kun la Prezidento, la ĉefministro fariĝas natura estro kaj elektas libere la registaran programon.



Listo de la francaj ĉefministroj ekde la komenco de la Kvina Respubliko |


Por listo de la francaj Konsiliprezidentoj (3-a kaj 4-a Respublikoj), vidu Konsiliprezidento (Francio)























































































































15-a de majo 2017
-hodiaŭ
Édouard Philippe

6-a de decembro 2016

15-a de majo 2017

Bernard Cazeneuve

31-a de marto 2014

6-a de decembro 2016

Manuel Valls

15-a de majo 2012

31-a de marto 2014

Jean-Marc Ayrault

17-a de majo 2007

10-a de majo 2012

François Fillon

31-a de majo 2005

15-a de majo - 2007

Dominique de Villepin

6-a de majo 2002

31-a de majo 2005

Jean-Pierre Raffarin

2-a de junio 1997

6-a de majo 2002

Lionel Jospin

17-a de majo 1995

2-a de junio 1997

Alain Juppé

29-a de marto 1993

16-a de majo 1995

Édouard Balladur

2-a de aprilo 1992

28-a de marto 1993

Pierre Bérégovoy (mortigis sin)

15-a de majo 1991

31-a de marto 1992

Édith Cresson

10-a de majo 1988

15-a de majo 1991

Michel Rocard

20-a de marto 1986

10-a de majo 1988

Jacques Chirac

17-a de julio 1984

20-a de marto 1986

Laurent Fabius

22-a de majo 1981

17-a de julio 1984

Pierre Mauroy

27-a de aŭgusto 1976

13-a de majo 1981

Raymond Barre

28-a de majo 1974

25-a de aŭgusto 1976

Jacques Chirac

6-a de julio 1972

27-a de majo 1974

Pierre Messmer

20-a de junio 1969

5-a de julio 1972

Jacques Chaban-Delmas

10-a de julio 1968

16-a de junio 1969

Maurice Couve de Murville

14-a de aprilo 1962

10-a de julio 1968

Georges Pompidou

8-a de januaro 1959

14-a de aprilo 1962

Michel Debré


Vidu ankaŭ |



  • Konsiliprezidento (Francio)

  • Prezidento de la Respubliko (Francio)

  • Nacia Asembleo (Francio)


  • Ĉefministro (ĝenerala artikolo)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la franca ĉefministro




Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)