Livezeni (Mureș)
Livezeni | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mureș | ||
Alinome | Jedd (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 33′ N, 24° 38′ O46.55055555555624.633333333333Koordinatoj: 46° 33′ N, 24° 38′ O | ||
| |||
Alto super maro | 341 m | ||
Poŝtkodo | 547365 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.266 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 2,225 (en 2011; 1.219 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 117934 | ||
Livezeni [livezenj] (hungare: Jedd) estas komunumo en Rumanio oriente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Ivănești, Poienița kaj Sânișor.[1][2]
Ĝis la 5-a de aprilo 2004 al ĝi apartenis ankaŭ Corunca kaj Bozeni, kiuj nun konsistigas la novan komunumon Corunca.[3]
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Gravaj personoj
4 Fontoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 705 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1.090 (74 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 1.219 loĝantoj de la vilaĝo Livezeni deklaris jenajn etnecojn[4] kaj preferatajn lingvojn[5]:
Etneco | nombro | elcentoj |
---|---|---|
hungaroj | 881 | 72,3 % |
romaoj | 285 | 23,4 % |
rumanoj | 52 | 4,3 % |
Lingvo | nombro | elcentoj |
---|---|---|
hungara | 878 | 72,0 % |
cigana | 287 | 23,5 % |
rumana | 53 | 4,3 % |
Historio |
Ĝia unua mencio estas el 1505. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Gravaj personoj |
József Ady (n. 4-a de aprilo 1950 – Budapest, 19-a de septembro 1991): grafikisto.
Gergely Magyari (n. 17-a de februaro 1936): aktoro.
Ákos Máthé: kuracisto pri nervokirurgio
László Mikó juristo, politikisto, agrikultura verkisto
Farkas Szőts (23-a de novembro 1851 – Budapest, 12-a de majo 1918): reformita eklezia verkisto, profesoro.
Fontoj |
↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
↑ Legea nr. 84/2004 pentru înființarea unor comune (rumane) (HTML). Alirita 2015-03-12.
↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2014-10-25.
↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2014-10-25.
Eksteraj ligiloj |
- Komunuma retejo
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
Situo en la distrikto
|