Ilmenau
Ilmenau [ILmenaŭ] estas urbo en la germana federacia lando Turingio. La urbo situas borde de la rivero Ilm kaj estas la plej granda urbo de la samnoma distrikto Ilm. Fine de la jaro 2015 la urba komunumo havis 26 153 loĝantojn.
Enhavo
1 Historio
2 Urbopartoj
3 Faktoj
4 Elstaruloj kun iuj ligoj al la urbo
5 Vidu ankaŭ
6 Vidindaĵoj
7 Literaturo
8 Eksteraj ligiloj
Historio |
lmenau estis fondita en la 13-a jarcento, kiam ĝi unue estas nomita en 1273. Ekde 1341 ĝi havas kelkajn urborajtojn. Inter 1660 kaj 1920 ĝi apartenis al la dinastio de Saksio-Vajmaro, pli frue la regantoj ĉirkaŭ Ilmenau estis la dinastio de Kevernburg, de Schwarzburg kaj de Henneberg (Meiningen).
Inter 1471 ĝis 1626, kuprominado faris gravan kontribuon al la ekonomio de Ilmenau. En 1611, tiuj minoj produktis laŭtaksajn 38 tunojn da kupro kaj 188 kg da arĝento. Produktado atingis tiujn nivelojn denove en la 1730-aj jaroj, dum mallonga reenkonduko de kuprominado sub la gvidado de Johann Wolfgang von Goethe. Poste, en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, fluorspato kaj mangano estis elminitaj ĉi tie.
En la frua 19-a jarcento, Ilmenau estis unu el pluraj lokoj kie homoj iris por akvokuradotraktadoj en hidropatejojn. La hidropatejo de Ilmenau estis servita fare de la doktoroj Schwabe, Fitzler, Baumbach, kaj Preller. Ĝis 1870, Ilmenau restis urbeto de ĉirkaŭ 3000 loĝantoj, sed tiam la industria revolucio atingis la urbon. Kelkaj fabrikoj por porcelano (Graf von Henneberg Porzellan, ekde 1777), vitrovaroj (la Sofienhütte ekde 1852) kaj ludiloj formiĝis. En 1879 la urbo ricevis fervojan interligon al Erfurto (norden), 1881 al Gehren / Großbreitenbach (sudorienten) kaj 1904 al Schleusingen (sudokcidenten).
La universitato estis fondita en 1894 kiel Thüringisches Technikum. Nun, ĝi estas la Teknika Universitato Ilmenau, kie la Internaciaj studentaj semajnoj (ISWI) okazas ĉiun duan jaron. La eŭropaj ĉampionadoj de sledado (organizitaj fare de la asocio FIL) okazis en la jaro 1934-a en la urbo.
Dum la lastaj jaroj de la Dua Mondmilito, Ilmenau estis la loko de fabrikado unusida batalantoversio de la Horten Ho 229 V6 (Versio 6), reagaviadiloj.
En 1952 la Distrikto Ilmenau estis fondita. Ĝi havis areon de proksimume 380 kvadratmetroj kun populacio de ĉirkaŭ 70 000 loĝantoj. Ilmenau estis la ĉefurbo de tiu distrikto. En 1994 ĝi estis kunfandita kun Distrikto Arnstadt en la nordo al la nova Distrikto Ilm kun Arnstadt kiel ĉefurbo.
Urbopartoj |
Kvin najbaraj vilaĝoj apartenas hodiaŭ al la urbo, nome:
- Oberpörlitz
- Unterpörlitz
- Heyda
- Roda
- Manebach
Faktoj |
Situo: 50° 41' NO, 10° 55' OR (mapo)Mapo
Areo: 6.265 hektaroj
Alteco: averaĝe 500 metrojn super la marnivelo
Enloĝantoj: 26.713 (30.06.2005)
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Elstaruloj kun iuj ligoj al la urbo |
Jan Behrendt, sledisto, naskita en Ilmenau
Johann Friedrich Wilhelm von Charpentier, geologo
Robert Döpel, nukleara fizikisto, died en Ilmenau
Wolfram Fiedler, sledisto, naskita en Ilmenau
Theophil Großgebauer, teologo, naskita en Ilmenau
Marie Gutheil-Schoder, soprano, mortinta en Ilmenau
Andrea Henkel, biatleto naskita en Ilmenau
Friedrich Hofmann, verkisto
Karl Ludwig von Knebel, poeto, retiriĝis al Ilmenau
Stefan Krauße, sledisto, naskita en Ilmenau
André Lange, bobsleisto, naskita en Ilmenau
Andreas Libavius, ĥemiisto, taught en Ilmenau
Paul Löbe, politikisto
Jens Müller, sledisto, vivas en Ilmenau
Ute Oberhoffner, sledisto, naskita en Ilmenau
Matthias Platzeck, politikisto, studis kaj doktoriĝis en Ilmenau
Fritz Reenhardt, nazia ministro, naskita en Ilmenau
Fritz Sauckel, nazia politikisto kaj krimulo, studis en Ilmenau
Corona Schröter, mortinta en Ilmenau
Peter Sendel, biatleto, naskita en Ilmenau
Vidu ankaŭ |
- Migradopado Von Bach zu Goethe
- Teknika Universitato Ilmenau
- Popolaltlernejo Arnstadt-Ilmenau
- Gabelbach-konkurso monta por aŭtoj kaj motocikloj
Vidindaĵoj |
- Kirko Sankta Jozefo, katolika
- Muzeo de la urbo Ilmenau
- Eksa muzeo pri ludiloj de GDR
- Preĝejo Sankta Jakobo, protestantisma
- Goeta puto sur la Malnova tombejo
Literaturo |
- Ĝenerale
- Paul Bleisch: Bilder aus Ilmenaus Vergangenheit. Ilmenau 1910, 1987 (Reprinto). ISBN 3-7463-0053-3
- Claudia Fiala, Karl-Heinz Veit, Rainer Paschy: Ilmenau, Goethestadt und Universitätsstadt. Verlagshaus Thüringen, Erfurt 1998. ISBN 3-89683-123-2
- Silke Leisner kaj aliaj: ILMENAU - Beiträge zur Geschichte einer Stadt. Frankenschwelle, Hildburghausen 1998. ISBN 3-86180-043-8
- Hanno Müller: Ilmenau. Verlagshaus Thüringen, Erfurt 1992. ISBN 3-86087-032-7
- Johann August Friedrich Schmidt: Historisch-topographische Beschreibung der Bergstadt Ilmenau. Ilmenau 1839.
- Fakliteraturo
- Gerhard Schlössinger: Zwischen Ilmenau und Schwarzburg. Greifenverl., Rudolstadt 1967.
- Willi Ehrlich: Ilmenau - Gabelbach - Stützerbach. Die Goethe-Gedenkstätten und der Wanderweg „Auf Goethes Spuren“. Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Dt. Literatur in Weimar, Weimar 1989. ISBN 3-7443-0007-2
- Stephan Dahmen, Claudia Fiala: St. Jakobus Ilmenau. Schnell & Steiner, Regensburg 1995.
- Julius Voigt: Goethe und Ilmenau. Unter Benutzung zahlreichen unveröffentlichten Materials dargestellt. Xenien-Verlag, Leipzig 1912, 1990 (Reprint). ISBN 3-7463-1658-8
- Kurt Steenbuck: Silber und Kupfer aus Ilmenau. Ein Bergwerk unter Goethes Leitung. Böhlaus Nachfolger, Weimar 1995, 2002. ISBN 3-7400-0967-5
- Wilfried Nax, Carola Rittig, Petra Lindner: Die Technische Universität Ilmenau. Sutton, Erfurt 2003. ISBN 3-89702-603-1
- Arne Martius: Zwangsarbeiter in Ilmenau. Ilmenau 2004. ISBN 3-00-016747-1
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (germane)
urba vikio (germane)
poemo Ilmenau la 3-a de septembro 1783 de Goethe germanlingve en la projekto gutenberg.de