Distrikto Kronach
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Bavario |
Distriktaro: | Supra Frankonio |
administra urbo: | Kronach |
areo: | 651 km² |
loĝantoj: | 67 916 (decembre 2015) |
loĝantoj po km²: | 110 |
aŭtokodo: | KC |
municipokodo: | 09 4 76 |
komunumoj: | 18 |
administreja adreso: | Güterstr. 18 96317 Kronach |
La distrikto Kronach [prononco "Kronaĥ"] situas en la distriktaro Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario.
Administra centro estas la samnoma urbo Kronach. La distrikto havas areon de 651 km², kaj fine de la jaro 2015 ĝi havis 67 916 loĝantojn.
La distrikta areo situas en la pleja nordo de la distriktaro. Najbaras norde la turingia distrikto Saalfeld-Rudolstadt, nordoriente la same turingia distrikto Saale-Orla, oriente la distrikto Hof, sude la distriktoj Kulmbach kaj la Lichtenfels, sudokcidente la distrikto Coburg kaj okcidente la turingia distrikto Sonneberg.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj |
Urboj
- Kronach
- Ludwigsstadt
- Teuschnitz
- Wallenfels
Merkataj komunumoj
- Küps
- Marktrodach
- Mitwitz
- Nordhalben
- Pressig
- Steinwiesen
- Tettau
Neurbaj komunumoj
- Reichenbach
- Schneckenlohe
- Steinbach am Wald
- Stockheim
- Tschirn
- Weißenbrunn
- Wilhelmsthal
Komunumaroj
Mitwitz
(neurbaj komunumoj Mitwitz kaj Schneckenlohe)
Teuschnitz
(urbo Teuschnitz, neurbaj komunumoj Reichenbach kaj Tschirn)
Eksteraj ligiloj |
- oficiala reta paĝo de la distrikto, germanlingva
|
|