Langewiesen









































































Langewiesen





Blazono

Langewiesen (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Federacia lando

Turingio

Distrikto

Distrikto Ilm

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

50°40′18″N 10°58′28″O  /  50.67167°N, 10.97444°O / 50.67167; 10.97444 (Langewiesen)Koordinatoj: 50°40′18″N 10°58′28″O  /  50.67167°N, 10.97444°O / 50.67167; 10.97444 (Langewiesen)

Alto super la marnivelo

454 m

Areo
27,51 km²

Loĝantaro
3501 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
03677

Poŝtkodo
98704

Aŭtomobila kodo
IK

Oficiala Municipokodo
16070032

Subdivido
2 urbopartoj (Stadtteile)

Komunumestro
Horst Brandt

Partio de komunumestro
SPD

Adreso de la administrejo
Ratsstraße 2

Oficiala retejo

http://www.langewiesen.de







v  d  r


Information icon.svg





Urbodomo en la centro.




Monumentprotektita fontano de la cigno sur la centra placo.



La protestanta Kirko Nia kara Sinjorino.



Belvido disde monteto Kienberg.


Langewiesen estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la urbo havis 3661 loĝantojn. La urbo estas surborde de la rivero Ilm (Turingio).




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Ekonomia evoluo


  • 3 Minekspluato


  • 4 Personuloj kaj gefiloj


  • 5 Urboaspekto


  • 6 Vidindaĵoj kaj monumentoj


  • 7 Metio kaj industrio


  • 8 Gastejoj dum ekskursoj


  • 9 Sporto kaj libertempa pasigado





Historio |


La unua dokumenta mencio de Langewiese datumas de la 1198-a jaro. En 1503 la vilaĝo nomumitis foirvilaĝo kun la rajto aranĝi ĉiujaran foiron. Kune kun la najbaraj vilaĝoj Großbreitenbach kaj Gehren ĝi ricevis la urbajn rajtojn en la 8-a de februaro 1855 far princo Carl Günther la 2-a de Schwarzburg-Sondershausen.


Militoj kaj incendioj detruis la vilaĝon plurfoje kaj nur pro la volo firma de ĝia loĝantaro la rekonstruo ĉiam denove eblis.



Ekonomia evoluo |


Ĝis la 19-a jc la loĝantoj de Langewiesen estis ministoj, lignistoj, kamparanoj kaj ekspedistoj, kiuj komercis kun regionoj ĝis Nederlando kaj Danujo. Longtempe brunŝtono, peĉo kaj kenfulgo, potaso kaj salmiako, koloroj, porcelanaĵoj kaj najloj (fabriko ĉe Gottessegen) estis la ĉefaj produktoj de la urbo. Post la konekso al la fervojo en 1881/83 (hodiaŭ jam ne ekziszanta linio Ilmenau-Großbreitenbach) ekis la industriigo per la produktado de izolboteloj, speguloj, termometroj kaj vitraj prilaboritajxoj. Nuntempe etaj kaj mezaj entreprenoj karakterigas la prof ilon de nove kreitaj metizonoj.



Minekspluato |


Havis ankaŭ la minindustrio sian gravecon en la regiono. La elmontra minejo Volle Rose en la idilieca Schorte-valo informas akurate pri la minekspluata tradicio de la regiono ĉirkaŭ Ilmenau. Apartaj aranĝoj okazas cxiujare dum la julia minista festo.



Personuloj kaj gefiloj |




  • Johannes Musaeus, teologo


  • Wilhelm Heinse (1746-1803), poeto


  • Wilhelm Höpflinger (1853-1927), inventisto sur la kampo de globlagroj


  • Hans Rinn, olimpia ĉampiono


En la elmontrejoj de la Heinse-domo oni informas pri ili kaj aliaj kun koneksoj al Langewiesen.



Urboaspekto |


Gravas siluete la urbodomo (1676-78) kaj la najbara bazarplaco; la Mario-kirko, kies orgenon pruvludis en 1706 Johann Sebastian Bach; la Petro-kirko (samtempe la plej malnova konstruaĵo en la urbo) sur la tombejo.


Ekde 1994 apartenas al Langewiesen la vilaĝo Oehrenstock.



Vidindaĵoj kaj monumentoj |



  • Heimatstube Oehrenstock

  • Heinse-Haus / Galerie am Markt

  • KulturFabrik

  • Kirko Nia kara Sinjorino

  • Kirko Sankta Petro

  • Elmontra minejo Volle Rose kun Schortefeld-trajnoj



Metio kaj industrio |


  • Ateliero pri ceramikaĵoj kaj bronzaĵoj [1]


Gastejoj dum ekskursoj |



  • Kienbergklause Oehrenstock

  • Restoracio Zur Schortenmühle

  • Miavojo



Sporto kaj libertempa pasigado |



  • Kradrostplacego ĉe Gottessegen

  • Kegloludejo

  • Pafejo

  • Tenisa ludkampo




  • Langewiesen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Langewiesen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo