Bichiș
Bichiș | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mureș | ||
Alinome | Magyarbükkös (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | ||
Situo | 46° 22′ N, 24° 6′ O46.37416666666724.091944444444Koordinatoj: 46° 22′ N, 24° 6′ O | ||
| |||
Alto super maro | 338 m | ||
Poŝtkodo | 547120 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 805 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 222 (en 2011; 288 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 115780 | ||
Bichiș [bikiŝ] (hungare: Magyarbükkös [madjarbykoeŝ]) estas komunumo en Rumanio sude de Luduș. Apartenas al ĝi la vilaĝoj Gâmbuț, Nandra kaj Ozd.
La komunumo sude kaj okcidente limas al distrikto Alba.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Fonto
3 Renomaj personoj
4 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 839 loĝantojn (hungaroj) kaj en 1992 292 (98 % da hungaroj). Dum hungaroj estas plimulto de la loĝantoj en Bichiș kaj Ozd, ili preskaŭ tute mankas en Gâmbuț kaj Nandra.
La unua skriba mencio de Bichiș estas el 1296, sub la nomo Bekes. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 Magyarbükkös apartenis al Hungario (Alsó-Fehér).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj |
Johano Kemény (14-a de decembro 1607 – Keménynagyszöllős, 23-a de januaro 1662): landestro de Transilvanio, memuaristo.
Ferenc Szász (1-a de aŭgusto 1903 – Kranzberg, 3-a de aprilo 1995): agrokultura fakverkisto.
Eksteraj ligiloj |
- Komunuma retejo
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
Situo en la distrikto
Ligna preĝejo en Nandra
Ligna preĝejo en Ozd
|