Bánovce nad Bebravou, hungare Bán estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Bánovce nad Bebravou, kies distrikta urbo ĝi estas.
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Famuloj
Situo |
Bánovce nad Bebravou situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Trenčín-Prievidza, laŭ fervojo Trenčín-Partizánske. Trenčín troviĝas 30 km.
Historio |
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste ĝi estis grava loko de slavoj en la 9-a jarcento. La unua mencio skribe okazis en 1232 en formo villa Ben en donacdokumento de Andreo la 2-a. La loko iĝis libera reĝa urbo en 1379, foiroloko en 1406. Familio Kaszai (kasai) konstruis burgon en 1454. La turkoj rabis la urbon en 1633. Lernejo, uzino por biero, muelejo kaj brikofabriko ekfunkciis en la 17-a jarcento. Ekde 1876 la urbo iĝis distriktejo, en 1904 loka banko fondiĝis. En 1910 en la urbeto loĝis 3069 da loĝantoj, (2278 slovakoj, 406 germanoj, 379 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bán, kies distriktejo estis. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2001 loĝis tie 20 700 da homoj.
Vidindaĵoj |
klasikisma katolika paroĥa preĝejo de 1802
gotika katolika templo omaĝe al Sankta Nikolao el la 15-a jarcento, en la 18-a jarcento barokiĝis, tiam aldoniĝis baroka paroĥejo
kastelo de 1817
kolono pri Maria
sinagogo el la 19-a jarcento, nun luterana preĝejo
domo de distriktejo el la 19-a jarcento
memordomo de slovaka verkisto Janko Jesenský
monumento pri Ľudovít Štúr
Famuloj |
En la iama Bán naskiĝis:
Lajos Palágyi, hungara aktoro.
Dezső Lányi, hungara skulptisto
v•d•r
Municipoj de Regiono Trenčín
Distrikto Bánovce nad Bebravou
Urbo
Bánovce nad Bebravou
Municipoj
Borčany • Brezolupy • Cimenná • Čierna Lehota • Dežerice • Dolné Naštice • Dubnička • Dvorec • Haláčovce • Horné Naštice • Chudá Lehota • Krásna Ves • Kšinná • Libichava • Ľutov • Malá Hradná • Malé Hoste • Miezgovce • Nedašovce • Omastiná • Otrhánky • Pečeňany • Podlužany • Pochabany • Pravotice • Prusy • Ruskovce • Rybany • Slatina nad Bebravou • Slatinka nad Bebravou • Šípkov • Šišov • Timoradza • Trebichava • Uhrovec • Uhrovské Podhradie • Veľké Držkovce • Veľké Hoste • Veľké Chlievany • Vysočany • Zlatníky • Žitná-Radiša