Kuko





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri manĝaĵo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Kuko (apartigilo).



Kuko farita omaĝe al la 100-mil-artikoleco de la norveglingva Vikipedio




Fragokuko




Geedziĝa turkuko


Kuko estas bakita manĝaĵo, kutime dolĉa. Kuko kutime kombinas iun specon de faruno, dolĉigilon (ofte sukeron), bindilon (ofte ovon, sed anstataŭe glutenon aŭ apreturon), grason (aŭ similan ilon, ekz. buteron, margarinon), fluaĵon (lakton, akvon, aŭ sukon), aromon kaj levigan ilon (ekz. bak-pulvoron).




Enhavo






  • 1 Listo de diversaj kukoj


  • 2 Proverboj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Referencoj





Listo de diversaj kukoj |



  • Cepa kuko


  • Fiŝkuko (kamaboko)


  • Flamkuko (alzaca, badena flamkuko)

  • Fritkuko (benjeto)


  • Kiŝo (lorena kiŝo)


  • Kronkuko (el Alzaco)

  • Krumpedo

  • Mielkuko

  • Pankuko


  • Patkuko (blino, flano, krespo)


  • Platkuko (flano)

  • Pletkuko

  • Pomokuko

  • Potkuko


  • Pufkuko (pufbenjeto)


  • Rizkuko (moĉio)

  • Rulkukaĵo (strudelo)

  • Rumkuko


  • Spickuko (belga, Nurenberga spickuko)


  • Spickuketo (Aĥena spickuketo)

  • Spongokuko (biskvito)

  • Tavolkuko

  • Turkuko



Proverboj |


Ekzistas pluraj proverboj pri kuko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso. 







  • Citaĵo

     Mi panon ne esperis, subite kuko aperis. 







  • Citaĵo

     Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. 



Vidu ankaŭ |



  • Flano

  • Flaŭno

  • Torto



Referencoj |




  1. Listo de proverboj en lernu.net.




  • Kuko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kuko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)