Chibed
Chibed | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mureș | ||
Alinome | Kibéd (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 32′ N, 24° 58′ O46.53333333333324.962222222222Koordinatoj: 46° 32′ N, 24° 58′ O | ||
| |||
Alto super maro | 384 m | ||
Poŝtkodo | 547268 | ||
Loĝantaro | 1,762 (en 2011; 1.704 en 2009) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 117088 | ||
Chibed [kibed], hungare Kibéd, estas vilaĝo en Rumanio oriente de Târgu Mureș.[1]
Ĝis 2003 ĝi apartenis al la komunumo Ghindari.[2]
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Eventoj
4 Ĝemelkomunumo
5 Renomaj personoj
6 Fontoj
7 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 2 633 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 854 (hungaroj).
Historio |
Ĝia unua mencio estas en 1499. Ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Maros-Torda.
Eventoj |
Estis decida momento en la esplorado de la transilvania popolmuziko la 1904-a jaro, kiam Béla Bartók renkontiĝis hazarde en Gerlicepuszta, Hungario kun la 18-jara servutulino Lidi Dósa, edziniĝnomo Madaras Lászlóné (3-a de decembro 1885 – 1971) naskiĝinta kaj mortinta ĉi tie, kaj la komponisto notis de ŝi 4 popolkantojn. Verŝajne tiam naskiĝis la ideo en li vojaĝi en Transsilvanion por kolekti popolmuzikon. En la jaro 1914 en Chibed li kolektis 24 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.
Ĝemelkomunumo |
Szatymaz, Hungario
Renomaj personoj |
Sándor Dózsa (n. 11-a de marto 1930): ĵurnalisto.
Edgár Berecz (n. 4-a de januaro 1975): vojaĝisto, kuiristo, aŭtoro[3].
Attila Geréb (n. 26-a de septembro 1935): reformita pastro, eklezia publicisto.
Erzsébet Kováts Mátyus (n. 4-a de junio 1951): popolartistino, naivisma pentristino.
Hont-Imre Kovács; ĵurnalisto, humuristo[4][5]
Lázár Madaras (n. 20-a de februaro 1941): radaktoro, ekonomo.
Sára Majlát (14-a de januaro 1898 – 4-a de februaro 1988): popolkantistino
András Mátyus (30-a de januaro 1931): kuracisto pri otorinolaringologio, fakverkisto
István Mátyus (1725 – Marosvásárhely, 8-a de septembro 1802): kuracisto.
János Ráduly (Corund, 27-a de oktobro 1937): instruisto, poeto, tradukisto, folkloristo.
János Seprődi (25-a de aŭgusto 1874 – Kolozsvár, 6-a de marto 1923): muzikhistoriisto, folkloristo.
Fontoj |
↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
↑ Lege pentru înființarea comunei Chibed, județul Mureș, prin reorganizarea comunei Ghindari (HTML). Alirita 2015-03-17.
↑ Retejo de Berecz
↑ Artikolo en Szabadság
↑ Artikolo en Kolozsvari Sport
Eksteraj ligiloj |
- Retejo de la vilaĝo
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de distrikto Mureş
Situo de iama Ghindari en la distrikto
La komunuma blazono
Preĝejo en Chibed
|