Pigoj




Pigoj estas paseroformaj birdoj de la familio de Korvedoj. La plej konataj specioj estas tiuj de la genro Pica. Sed ankaŭ aliaj genroj estas kutime nomataj kiel pigoj.





Eŭropa pigo, Pica pica, unu el la plej konataj de la pigoj



Specioj |


Holarktaj (blankonigraj) pigoj


  • Genro Pica


    • Eŭropa pigo, Pica pica


    • Nigrobeka pigo, Pica hudsonia (povas esti samspecifa kun P. pica)


    • Flavbeka pigo, Pica nuttalli (povas esti samspecifa kun P. pica/P. hudsonia)


    • Korea pigo, Pica sericea (povas esti samspecifa kun P. pica)



Orientaj (bluverdaj) pigoj



  • Genro Urocissa


    • Formosa blua pigo Urocissa caerulea


    • Ruĝbeka pigo, Urocissa erythrorhyncha


    • Orbeka pigo, Urocissa flavirostris


    • Blankflugila pigo, Urocissa whiteheadi


    • Srilanka blua pigo, Urocissa ornata



  • Genro Cissa


    • Verda pigo, Cissa chinensis


    • Flavbrusta pigo, Cissa hypoleuca


    • Mallongvosta pigo, Cissa thalassina




Blua pigo


  • Genro Cyanopica

    • Blua pigo, Cyanopica cyana



Aliaj pigoj |


La Nigra pigo, Platysmurus leucopterus, spite sian nomon, ne estas pigo, sed arbopigo. Arbopigoj estas distinga grupo de korvedoj ekstere similaj al pigoj.


La Aŭstralia pigo aŭ Flutopigo, Gymnorhina tibicen, estas rimarkinde senmakula, kun nigroblanka plumaro rememoriga de la Eŭropa pigo, sed ĝi ne estas korvedo.







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg