Vulturo estas birdo el la familio de akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn, kiel agloj, milvoj, cirkuoj, ktp. kaj el ties subfamilio Aegypiinae, kun nudaj kolo, kapo kaj vizaĝo, nutrantaj sin de putraĵo.
Enhavo
1Diferencigo
2Aspekto
3Manĝado
4Reproduktado
5Specioj
6Vidu ankaŭ
Diferencigo |
Oni nomas ĝin ankaŭ malnovmonda vulturo por distingi ĝin de la ŝajne similaj novmondaj vulturoj aŭ katartedoj kaj kondoroj, kiuj vivas nur en Ameriko kaj bone flaras -ili havas nastruojn-, male kiel malnovmondaj vulturoj. Pro tio tiuj - kiuj vivas en malnova mondo, tio estas Eŭrazio kaj Afriko- trovas kadavraĵojn per vidkapablo. Similaĵoj estas manĝi kadavraĵojn kaj havi ĉu parte ĉu entute senplumajn kolon kaj kapon. Tio estis kaŭzita ne de sama deveno, sed de kunflua evoluo.
Aspekto |
Plejmultaj vulturoj estas grandaj grifoj. Ili atingas korpan grandecon de pli ol metro kaj enverguron ĝis 2,50 metroj. Karakterizaĵo de multaj specoj estas kolkrispo, el kiu longa nuda aŭ mallongplumita kolo leviĝas. Nudaj kolo kaj kapo taŭgas por ties manĝado, ĉar alimaniere makuliĝus el sango kaj aliaj fluaĵoj el kadavroj kaj malfaciligus ekflugon, vidkapablon, sanon, ktp. Ili havas ju pli longan kolon des pli grandajn bestojn manĝas. Ĉar ili ne mortigas predojn, ili ne havas fortikajn krifojn, sed pli bone adaptitajn al piedirado kaj male kiel samfamilianoj kiel agloj, kiuj ne kutime piediras kaj havas fortikajn krurojn kaj krifojn.
Manĝado |
Ili trovas kadavraĵojn per vidkapablo, kiuj permesas al ili trovi mortintajn bestojn aŭ aliajn vulturojn aŭ predobestojn, kiel leonoj aŭ hienoj. Ili bezonas malfermajn ebenaĵojn, ĉar alimaniere ili ne povos vidtrovi la kadavraĵojn. Ili manĝas unu post la aliaj, laŭ genroj kaj laŭ pli povaj samspecianoj. Ankaŭ ne ĉiu vultura specio manĝas same: kelkaj manĝas muskolojn, aliaj haŭton, aliaj ostojn, ktp. Kutime ili manĝas dumtage, sed kelkaj barataj grifoj manĝas nokte por profiti la kadavraĵojn forlasitajn de tigroj. Maloftege ili atakas vivajn mamulojn, nur se malestas kadavraĵoj kaj ili trovas ĉu malsana ĉu tre juna aŭ maljuna bruto. Pro tio tradicie vulturoj estis persekutataj de brutobredistoj. Male ili estas bonfarantaj por homoj, ĉar ili purigas la kamparon de putraĵoj kiuj povus kaŭzi malsanojn.
Reproduktado |
Vulturinoj demetas nur unu -malofte du- ovon kaj kovotempo kaj zorgado estas longega kompare kun aliaj birdoj. Multaj konstruas neston male kiel novmondaj vulturoj kiuj nur nestas en kavernoj.
Specioj |
Genro Aegypius
Monaĥvulturo aŭ Nigra vulturo, Aegypius monachus
Genro Gypaetus
Gipaeto aŭ Ŝafgrifo, Gypaetus barbatus
Genro Gypohierax
Olepalma vulturo, Gypohierax angolensis
Genro Gyps
Ansergrifo aŭ gipo,Gyps fulvus
Bengala grifo aŭ Bengala vulturo, Gyps bengalensis
Rupelgrifo, Gyps rueppelli
Longbeka grifo, Gyps indicus
Himalaja grifo, Gyps himalayensis
Blankdorsa vulturo, Gyps africanus
Kaba vulturo, Gyps coprotheres
Genro Necrosyrtes
Kapuĉa vulturo, Necrosyrtes monachus
Genro Neophron
Kadavrogrifo aŭ Perknoptero, Neophron percnopterus
Aleksandro la 1-a imperiestro de la Rusia Imperio Regado 1801 – 1825 Antaŭulo Paŭlo la 1-a Sekvanto Nikolao la 1-a Persona informo Devena nomo ruse Александр I Павлович (Благословенный) , Aleksandr Pavloviĉ Naskiĝo 12-an de decembro 1777 ( 1777-12-12 ) en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio Morto 19-an de novembro 1825 ( 1825-11-19 ) (47-jara) en Taganrog Mortokialo tifoida febro [#] Tombo Katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo [#] Religio Ortodoksismo [#] Ŝtataneco Rusia Imperio [#] Lingvoj rusa lingvo [#] Subskribo Familio Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp [#] Patro Paŭlo la 1-a [#] Patrino Maria Feodorovna [#] Gefratoj Nikolao la 1-a • Konstantin Pavloviĉ • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia • Anna Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elen...
Unua mondmilito Daŭro: 28-a de julio 1914 - 11-a de novembro 1918 Loko: Mondmilito (Eŭropo, Afriko kaj Proksima Oriento (mallongtempe en Ĉinio kaj Pacifiko) Rezulto: Venko de Interkonsento. La fino de la germana, la rusia kaj la aŭstra-hungara imperioj, ankaŭ la Osmanida imperio. La estiĝo de novaj landoj en la meza kaj la orienta Eŭropo. Casus belli : Murdo de sekvonto de trono Francisko Ferdinando (la 28-an de junio), la sekva aŭstria proklamo de milito al Serbio (la 28-an de julio), la rusa mobilizo kontraŭ Aŭstrio-Hungario (la 29-an de julio). Ankaŭ la naciismo, militismo kaj imperiismo. Flankoj Interkonsento : Cara Rusio Serba reĝlando Francio Brita imperio Itala reĝlando Usono Japanio Centraj potencoj : Germana imperio Aŭstrio-Hungario Osmanida imperio Bulgara imperio Komandantoj Georges Clemenceau Joseph Joffre Ferdinand Foch Robert Nivelle Herbert H. Asquith D. Lloyd George Douglas Haig John Jellicoe Vi...
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Libro (grafeteorio) libroj. Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio. Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel bitlibro, cifereca libro aŭ, kiel neologismo, e-libro. Laŭ la difino de Unesko por statistikaj celoj libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj [1] . Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomas broŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado). En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj. Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni nomas ankaŭ bibliofilo. Vendejo kie oni ekspozicias, aĉetas kaj vendas librojn estas l...