27-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 27-a de januaro estas la 27-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 338 tagoj restas (339 en superjaroj).
Je la 27-a de januaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
98: Trajano iĝis romia imperiestro
447: Rezulte de tertremo en, minacita de huna invado sub gvido de Atilo la Huno, Konstantinopolo grave damaĝis defendomuroj
945: Konstantino la 7-a iĝis imperiestro de Bizanca Imperio
1073: Erupcio de Vezuvio
1163: Stefano la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
1302: Itala poeto Dante Alighieri estis ekzilita de Florenco
1306: En Francio fondiĝis Universitato de Orleano (la kvara)
1512 Hispanaj leĝoj de Burgoso pri Orientaj Hindioj ekvalidis
1527: Litova armeo komandata de duko Konstanty Ostrogski venkis en la batalo de Olszanica (Kieva provinco) mortigante 40 mil tatarojn kaj liberigante 80 mil malliberulojn
1556: Barato: Jalaluddin Muhammad Akbar iĝis la tria Mogola imperiestro
1763: Ĉefurbo de portugala Brazilo estis ŝanĝita de Salvador de Bahio al Rio-de-Ĵanejro
1785: Usono: Universitato de Georgio fondiĝis (la unua)
1793: Dua dispartigo de Pollando: en Kargowa pola kompanio de infanterio okupis urbodomon kaj pripafis enirantan prusan batalionon kontraŭstarinte al anekso de polaj teritorioj fare de Reĝlando Prusio
1803: La unua parto de Polaj Legioj en Italio eknavigis de Ĝenovo al Haitio, kie eksplodis Haitia revolucio
1820: Rusa ekspedicio gvidata de Fabian Gottlieb von Bellingshausen kaj Miĥail Lazarev malkovras Antarktan kontinenton
1880: Thomas Alva Edison patentigis elektran ampolon
1888: Usono: Nacia Geografia Societo fondiĝis kiel ne-profita organizaĵo - eldonisto de "National Geographic"
1907: Pollando: urbodomo en Karlino bruliĝis
1908: Philibert Jacques Melotte malkovris la lunon de Jupitero - Pazifao
Unua mondmilito:
1916: Brita registaro aprobis leĝaron, kiu enkondukis rekrutigon en Britio
1918: Finna Enlanda Milito eksplodis
1919: Dekrete de Józef Piłsudski oni kreis Ŝtatajn Oficejojn de Labor-Perado, kiuj ankaŭ registris senlaborulojn kaj donis monhelpon
1921: Pollando agnoskis sendependecon de Latvio
1926: Londono: John Logie Baird prezentis sian novan inventaĵon televidilon
1929: En Vieno komenciĝis Kongreso de Ukrainaj Naciistoj dum kiu fondiĝis Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kune kun Ukraina Militista Organizaĵo, kiu komence de la 20-aj jaroj en la Dua Pola Respubliko aktivis flankatake, sabote, farinte ankaŭ sensukcesajn atencojn kontraŭ prezidento Stanisław Wojciechowski kaj marŝalo Józef Piłsudski
1939: Unua flugo de longdistanca usona ĉasaviadilo P-38 Lightning
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germana sekureca polico ekzekutis en malliberejo de Poznań 22 polojn
- Germana ambasadejo ĉe Apostola Seĝo postulis por ke Radio Vatikana ĉesu aŭdigi alparolojn de elmigrintaj polaj episkopoj, la radio ĉi tage peris alparolon Al la nacio de Ignacy Jan Paderewski - laŭ Pariza "Głos Polski" (Voĉo de Pollando) germana radio dufoje akre atakis la Vatikanan pro raporto pri germanaj kruelaĵoj en Pollando; en Manchester Winston Churchill diris La plej nigraj bildoj de ĉeĥa geheno paliĝas tamen kompare al la tragedio travivata de la pola loĝantaro. Sur okupataj de germanoj teritorioj furiozas eksterordinara teroro - li diras pri dufaza terorismo - ekzekuto de unuopuloj el inter prenitaj ostaĝoj unue, kaj nun pereigo de arestitaj intelektuloj (ĝis nun oni murdis pli ol 1500) kaj amasaj ekzekutoj; en Budapeŝto pola kuriero de Varsovio substrekis bonan konspiron de la Asocio de Armita Batalado, kiu dum 4 monatoj de subtera laboro laboris sen mispaŝoj: Wehrmacht komencis planadon de operaco ataki Danion kaj Norvegion
1941: Gestapo arestis en Poznań 56 membrojn de konspira Nacia Partio; germanaj regopovoj finfine fermis por religia kulto la katedralon de Gniezno; "Litzmannstaedter Zeitung" skribis pri nutraĵ-disdivido inter la 27-a de januaro kaj la 2-a de februaro: en Lodzo germanoj rivevis po 600 gramoj da viando kaj kilogramon da pomoj, poloj nur 200 gramojn da viando, en Pabianice nur germanoj ricevis buteron, ovon, marmeladon kaj kune kun poloj artefaritan mielon kaj avenflokojn, nur germanaj infanoj rivevis konservitajn verdaĵojn, oranĝojn kaj fruktojn de mandarinujoj
- Vizito de britaj gereĝoj Georgo la 6-a kaj Elizabeth Bowes-Lyon sur aviadilejoj de polaj divizioj, kiuj batalas kune kun RAF kontraŭ germanoj; de Londono ĝis Skotlando estis translokigita pola gimnazio kaj liceo je la nomo al Juliusz Słowacki
1942: Germanoj ekzekutis en malliberejo ĉe str. Rakowiecka en Varsovio 5 personojn kun riproĉo pri spiona agado- Protesto de ĉefministro Éamon de Valera pri alveno de usonaj soldatoj al Norda Irlando
1943: Taĉmentoj de germana polico kaj ĝendarmaro pafekzekutis en Dzierążnia 62 personojn; en trajno veturiganta judojn de geto en Grodno al koncentrejo Treblinka eksplodis ribelo, kiun eskorto rapide subpremis; Holokaŭsto: al koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto de 993 judoj el Ĉeĥio de la koncentrejo en Terezín; Pola Enlanda Armeo: taĉmento de areo Rzeszów forprenis monon de germana firmao Karpathenwel, taĉmento el areo Hrubieszów atakis germanajn koloniistojn en vilaĝo Cieszyn, revenĝe pro deportado de poloj el Zamość-regiono, taĉmento de S. Wójcik embuskis sur la ŝoseo Radzyń Podlaski-Międzyrzec Podlaski lijvidante 3 oficirojn de Wehrmacht
- Unua usona aeratako kontraŭ Germanio - bombado de havenurbo Wilhelmshaven; pola generalo Władysław Sikorski fondis Helpan Mar-Servon de Virinoj
1944: Germana polico pafmortigis en Lublin 30 malliberulojn - revenĝe pro atakoj fare de rezista movado kontraŭ germanaj civiluloj kaj soldatoj; ĝendarmoj pafmortigis 5 loĝantojn de Rzeczyca (distrikto Kraśnicki); en Katowice germanoj plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ 7 poloj kaj provizora polica juĝejo aljuĝis mortpunon kontraŭ 25 poloj; en Poznań vojaĝantaj poloj devis zorgi pri persona permeso kune kun foto
Ruĝa Armeo likvidis daŭrantan 900 tagojn sieĝon de Leningrado - mortis ĉ. miliono de urbanoj; Liberio deklaris militon al Germanio kaj Japanio
1945: Liberigo de 7,5 mil malliberulojn de la koncentrejo Auschwitz (en tio 180 infanoj, inter ili 52 en la aĝo ĝis 8 jaroj) - pereis 231 sovetaj soldatoj; Ruĝa Armeo ankaŭ konkeris Andrychów, Będzin, Brzeszcze, Bytom, Chełmno, Czeladź, Katowice, Kętrzyn, Mrągowo, Nowy Tomyśl, Oświęcim, Piekary Śląskie, Ryn, Sosnowiec, Świętochłowice, Trzcianka kaj Zbąszyń (kutime 3 tagojn poste sekvis taĉmentoj de NKVD, kiuj per teroro komecis sovetan okupadon; en Supra Silezio Ruĝa Armeo militkrimis en Przyszowice murdante 69 fuĝintojn de mortiga marŝo de Aŭŝvico (i.a. italojn kaj hungarojn) kaj en Miechowice (nun kvartalo de Bytom) masakrinte 380 loĝantojn
- Usona Ekspediciaj fortoj kadre de operaco Iwo Jima forlasis Havajajn Insulojn kaj direktiĝis al Marianoj
1947: Ĉefministroj Clement Attlee kaj Aung San subskribis en Londono pakton laŭ kiu Birmo devus sendependiĝi venontan jaron
1953: Stalinismo: en Krakovo finiĝis montra proceso de polaj pastroj akuzitaj pri spionado favore al Usono - oni verdiktis 3 mortpunojn kaj plurjaran malliberon
1955: Egipta juĝejo verdiktis mortpunon pere de pendumo al du israelaj spionoj kun longdaŭra mallibero al la ceteraj, arestitaj post sensukcesa operaco "Susannah" - provo eksplodigi konstruaĵojn apartenantajn al Britio kaj Usono por poste kulpigi Islaman Frataron, komunistojn, malkontentulojn aŭ naciistojn
1964: Francio kaj Ĉinio ligis diplomatiajn rilatojn
1973: Vjetnama milito: Usono, Vietnamio kaj Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto subskribis en Parizo interkonsenton pri armistico
1980: Malfermo de landlimo inter Israelo kaj Egiptujo
1983: Japanio: ligo de ambaŭdirektajn partojn de la fervoja Seikan-Tunelo liganta insulon Hokkajdo kun Honŝuo
1984: Usonano Carl Lewis fiksis en Novjorko subtegmentan mondrekordon en longosalto (8,79 m)
1990: En Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco komenciĝis la lasta 11-a malfonda kunsido de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, kiu dum 42 jaroj de regopovo respondecis interalie pri teroro de la stalinisma periodo kaj reprezalioj de la milita stato en Pollando
1990: Belorusa lingvo estis proklamita ŝtata lingvo de Belorusio
1996: Francio faris la lastan nuklean teston sur Pacifiko
1997: Aslan Masĥadov gajnis prezidentajn balotojn en Ĉeĉenio
2009: Episkopo Cirilo la 1-a estis elektita la 16-a Patriarko de Rusa Ortodoksa Eklezio
2010: Avataro iĝis la plej enspeza filmo en historio de kino
2010: Porfirio Lobo Sosa iĝis prezidento de Honduro, kio finis politikan krizon
2010: Usono: en San Francisco oni prezentis IPad
2011: En Jemeno eksplodis ribelo kontraŭ malbona materiala situacio, senlaboreco korupto, limigo de civitanaj rajtoj kaj plurjara regado de prezidento Ali Abdula Saleh
2014: Konstitua Asembleo voĉdonis novan konstitucion de Tunizio
2015: Batalgrupoj de Islama Ŝtato detruis antikvajn defendajn murojn ĉirkaŭ Ninivo en norda Irako
2016: Post 4,5 jaroj de landa disdivido ekfunkciis landlimo inter Sudano kaj Sud-Sudano
2018: Pola teamo de skisaltistoj kune kun Kamil Stoch unuafoje gajnis Mondan Pokalon en Zakopane dum la Monda ĉampionado pri nordia skiado organizita de la Federacio Internacia de Skiado
Naskiĝoj |
1242: Margareta de Hungario, hungara reĝidino, sanktulino (m. 1271)
1600: Klemento la 9-a, papo limiganta nepotismon (m. 1669)
1615: Nicolas Fouquet, ministro pri financoj de Francio (m. 1680)
1621: Thomas Willis, angla kuracisto kaj anatomo, kunkreinto de neŭrologio (m. 1675)
1687: Johann Balthasar Neumann, germana arkitekto de baroko kaj rokoko (m. 1753)
1701: Johann Nikolaus von Hontheim, germana teologo kaj juristo (m. 1790)
1756: Wolfgang Amadeus Mozart, aŭstra mirinfano, komponisto kaj virtuozo, Viena klasikulo, aŭtoro de la operoj La geedziĝo de Figaro kaj Don Giovanni (m. 1791)
1773: Aŭgusto Frederiko, angla duko de Hanovra dinastio (m. 1843)
1775: Friedrich Schelling, germana filozofo, reprezentanto de la germana idealismo (m. 1854)
1793: Johann Friedrich Schulze, germana orgenfaristo progresema (m. 1858)
1808: David Strauss, germana verkisto, filozofo kaj protestanta teologo, pioniro de la esploro pri la historia Jesuo (m. 1874)
1814: Eugène Viollet-le-Duc, franca arkitekto, historiisto pri arto (m. 1879)
1823: Édouard Lalo, franca komponisto, unuafoje popularigata de Pablo Sarasate (m. 1892)
1826: Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, rusa verkisto, satiristo kaj publicisto (m. 1889)
1832: Lewis Carroll, angla matematikisto kaj verkisto, aŭtoro de porinfana literaturaĵo La aventuroj de Alicio en Mirlando, rete legebla en esperanto (m. 1898)
1836: Leopold von Sacher-Masoch, aŭstra verkisto konata de la nocio masoĥismo (m. 1895)
1837: Marko Zamenhof, rusa oficisto juddevena, lekciisto de la franca kaj germana, cenzuristo, patro de la iniciatinto de Esperanto L.L. Zamenhof (m. 1907)
1848: Tōgō Heihachirō, japana admiralo de Japana Imperia Armeo (m. 1934)
1850: Edward J. Smith, brita kapitano de la ŝipo Titanic (m. 1912)
1851: Ákos Szentkirályi, hungara/rumania hungara agronomo (m. 1933)
1859: Vilhelmo la 2-a, lasta germana imperiestro kaj lasta reĝo de Prusio (m. 1941)
1861: Rudolf Modrzejewski, pola-usona inĝeniero, konstruisto de fervojoj kaj pioniro de pendopontoj, filo de Helena Modrzejewska (m. 1940)
1870: Béla Fráter, hungara advokato, kantkomponisto (m. 1935)
1881: Sveinn Björnsson, unua prezidento de Islando, filo de Björn Jónsson (m. 1952)
1881: Miklós Nagy, hungara bibliotekisto kaj akademiano (m. 1962)
1886: János Krizsán, rumania hungara pentristo, edzo de Antónia Csíkos (m. 1948)
1891: Ilja Ehrenburg, sovetia verkisto juddevena, poeto, ĵurnalisto, tradukisto (m. 1967)
1891: Pavlo Tiĉina, ukraina poeto, tradukisto, publicisto, politika aganto, estro de Verĥovna Rada, aŭtoro de la Himno de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, esperantigata de "Ukraina Stelo" (m. 1967)
1900: Dalibor Chalupa, ĉeĥa instruisto kaj esperantisto, redaktoro de Verda Stacio (m. 1983)
1904: Zoltán Alföldy, hungara kuracisto, mikrobiologo, profesoro (m. 1992)
1910: Olga Eszenyi, hungara aktorino elmigrinta en Sudamerikon (m. 1992)
1914: György Rózsa, rumania hungara ĵurnalisto (m. ?)
1928: Hans Modrow, germana politikisto kaj ekonomikisto, la lasta komunista ĉefministro de GDR
1929: Gábor Garai, hungara poeto, tradukisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1987)
1931: Buster Edwards, brita trajnprirabisto (m. 1994)
1934: Endre Dudich, hungara biologo, geologo kaj biokemiisto, filo de Endre Dudich, aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj en Esperanto kaj de du libroj Ĉu vi konas la teron? kaj La lumo nutranta (m. 2016)
1934: Édith Cresson, franca ĉefministrino, komisaro de komisiono Santer
1944: József Attila Kovács, rumania hungara biologo, herbaresploristo
1944: Nick Mason, angla drumisto de la muzikgrupo Pink Floyd
1948: Valeri Brainin, rusa-germana poeto, muzikologo, komponisto
1948: Miĥail Bariŝnikov, usona dancisto, koreografo kaj aktoro rusdevena
1964: Bridget Fonda, usona aktorino, nepino de Henry Fonda
1969: Marc Forster, germana-svisa filmreĝisoro konata de la filmo La kajtanto
1976: Ruby Lin, tajvana aktorino kaj kantistino
1980: Zoltán Ferencz, rumania hungara grafikisto
Mortoj |
98: Nerva, romia imperiestro, la unua el kvino de bonaj imperiestroj (n. 30)
661: Ali ibn Abi Talib, la unua imamo de ŝijaismo (n. ĉ. 600)
672: Vitaliano, papo dum kies pontifikado Lombardoj akceptis kristanismon (n. 600)
847: Serĝo la 2-a, papo, dum kies pontifikado Romo estis detruita de saracenoj kaj disvastiĝis simonio
1556: Humajun, imperiestro de Mogola Imperio en Barato (n. 1508)
1596: Francis Drake, angla maristo, kiu ĉirkaunavigis la mondon (n. ĉ. 1540)
1629: Hieronymus Praetorius, germana orgenisto kaj komponisto apartenanta al la Nordgermana Orgenskolo (n. 1560)
1731: Bartolomeo Cristofori, itala muzikil-konstruisto (n. 1635)
1844: Charles Nodier, franca verkisto kaj bibliofilo (n. 1780)
1850: János Kemény, hungara aktoro kunlaboranta kun József Benke (n. 1778)
1851: János Szabó, hungara populara portretpentristo (n. 1784)
1851: John James Audubon, usona ornitologo kaj pentristo (n. 1785)
1854: Sándor Aranyosrákosi Székely, hungara verkisto, unitariisma episkopo (n. 1797)
1860: János Bolyai, hungara militinĝeniero kaj matematikisto, ellaboristo de neeŭklida geometrio, filo de Farkas Bolyai (n. 1802)
1864: Leo von Klenze, germana arkitekto, pentristo kaj verkisto (m. 1784)
1893: James G. Blaine, usona respublikana politikisto, pledanto por tutamerikismo (n. 1830)
1901: Giuseppe Verdi, itala komponisto de romantisma muziko, aŭtoro de pluraj operoj kaj de Rekviemo(n. 1830)
1912: Jácome Martins Baggi de Araujo, brazila supera juĝisto, esperantisto enestanta en Adresaro de la Esperantistoj, fondinto de Esperanto-grupo (n. nekonata)
1919: Endre Ady, hungara poeto, reviviginto de hungara poezio, esperantigata de hungaraj tradukistoj (n. 1877)
1922: Giovanni Verga, itala verkisto priskribanta vilaĝan vivon de aŭtonoma regiono Sicilio, reprezentanto de verismo (n. 1840)
1927: Jurgis Matulaitis, pola-litova ĉefepiskopo, fondinto de la ordenoj Kongregacio de Fratinoj de la Senmakula koncipiĝo kaj de Servistinoj de Jesuo en eŭkaristio, beatigita (n. 1871)
1935: Franz Joseph Zimmermann, saksa historiisto en Transsilvanio (n. 1850)
1940: Isaak Babel, rusa-juda verkisto, aktivulo de Ĉeka, partoprenanto de pola-bolŝevika milito priskribinta kruelecon de Ruĝa Armeo, ekzekutita (n. 1894)
1948: Károly Gulyás, hungara pentristo, bibliotekisto (n. 1873)
1951: Carl Gustaf Emil Mannerheim, finna nobelo, diplomato, marŝalo, prezidento kaj nacia heroo (n. 1867)
1956: Erich Kleiber, aŭstra komponisto kaj dirigento, direktoro de la Ŝtata Operejo Unter den Linden (n. 1890)
1959: Imre Botár, hungara gimnazia instruisto kaj historiisto (n. 1880)
1970: Erich Heckel, germana pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de ekspresionismo (n. 1883)
1971: Jacobo Arbenz, prezidento de Gvatemalo, kies agrara reformo kaŭzis konflikton kun Usono kaj poste enlandan militon (n. 1913)
1983: Louis de Funès, franca aktoro, ĉefrolulo en la filmo pri fikcia krimulo Fantômas (n. 1914)
1986: Lilli Palmer, germana aktorino juddevena, edzino de Rex Harrison (n. 1914)
1987: Menyhért Vizi, rumania hungara instruisto, verkisto, pedagogo, patro de Imre Vizi (n. 1910)
1990: Miklós Borsos, hungara skulptisto, profesoro, laŭreto de la premio Kossuth (n. 1906)
1993: Juan Régulo Pérez, hispana filologo kaj esperantisto, profesoro de la Universitato La Laguna, eldonisto de Esperanta literaturo, fondinto de Eldonejo Stafeto kaj kunfondinto de AIS, eminentulo de Esperanto-movado (n. 1914)
1995: Jean Tardieu, franca artisto, muzikisto, poeto, dramisto (n. 1903)
2006: Johannes Rau, prezidento de Germanio, la unua vizitinta Kneset (n. 1931)
2008: Don Harlow, usona esperantisto, prezidanto de Esperanto-USA kaj redaktoro de "La Usona Esperantisto", honorigata per premio Harlow (n. 1942)
2008: Suharto, prezidento de Indonezio respondeca pri amasaj murdoj (n. 1921)
2009: John Updike, usona verkisto kaj poeto, dufoja gajninto de la Premio Pulitzer (n. 1932)
2010: Jerome David Salinger, usona verkisto juddevena, aŭtoro de la romano La Gardisto en la Sekalo (n. 1919)
2010: Howard Zinn, usona historiisto kaj politikologo juddevena, profesoro de la Universitato de Bostono (n. 1922)
2012: Kazimierz Smoleń, pola juristo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin, malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico, ĉefkreinto kaj direktoro de Ŝtata Muzeo Aŭŝvico-Birkenau, mortinta en la Memor-Tago pri Viktimoj de Holokaŭsto (n. 1920)
2014: Pete Seeger, usona muzikisto, kantisto kaj komponisto, konata de esperantigita kanto Ĉiuj floroj estas for kaj Se havus mi martelon (n. 1919)
2015: Charles Hard Townes, usona Nobelpremiita fizikisto pro invento de masero, baptisto, membro de la Papa Akademio de la Sciencoj (n. 1915)
2017: Zbigniew Galor, pola sociologo kaj esperantologo, profesoro de AIS kaj Universitato de Szczecin, aŭtoro de cento da publikaĵoj, edzo de Ilona Koutny (n. 1952)
2018: Ingvar Kamprad,sveda entreprenisto, fondinto de la mebla firmao IKEA (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Angela Merici, virgulino
Vitaliano, papo
Jurgis Matulaitis, litova ĉefepiskopo
- Sankta Angela Merici, virgulino
Memor-Tago pri Viktimoj de Holokaŭsto - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2005
Tagoj de semajno |
La 27-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.