Granado
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Granado (apartigilo) |
| Granado | |||
|---|---|---|---|
|
| ||
Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
Poŝtkodo | 18001–18015 [+] | ||
Retpaĝaro | www.granada.org [+] | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 232 208 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 2 638 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
Geografia situo | 37° 11′ N, 3° 36′ U37.178055555556-3.6008333333333Koordinatoj: 37° 11′ N, 3° 36′ U [+] | ||
Alto | 738 m [+] | ||
Areo | 88,02 km² (8 802 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Granado
Blazono
Flago
Granado, hispanlingve Granada, estas urbo en la aŭtonoma regiono de Andaluzio, Hispanio.
Granado situas ĉe la piedo de la montaro Sierra Nevada, en la renkontiĝo de la riveroj Darro kaj Genil.
- Loĝantaro: 243.341 homoj, el kiuj oni kalkulas ke ĉirkaŭ 70.000 estas studentoj.
- Surfaco: 12.500 km²
Enhavo
1 Turismo kaj kulturo
1.1 Vidindaĵoj
2 Provinco
3 Vidu ankaŭ
4 Gefiloj
5 Eksteraj ligiloj
Turismo kaj kulturo |
Granado estas tre grava loko kultura kaj turisma, unue pro sia situo, sed ankaŭ pro sia situo kaj sia monumentaro.
La situo estas superba: ĝi troviĝas ĉe la piedo de la plej altaj montaroj de la iberia duoninsulo, kun tre fama skiejo, kaj samtempe la mediteraneaj plaĝoj troviĝas je kelkaj dekoj da kilometroj de distanco.
La historio gravas ĉar Granado estas la mikso de du civilizacioj: Ĝi posedas gravajn spurojn de la islama civilizacio, derivitajn de la fakto ke la Reĝlando de Granado estis la lasta posedaĵo de la araboj en Hispanio, antau ilia forpelo en 1492. Poste, la Katolikaj Gereĝoj adaptis aŭ anstataŭis parton per kristanaj konstruaĵoj.
Inter la plej vidindaj lokoj de la urbo troviĝas precipe la palaco de Alhambra, loĝejo de la lastaj reĝoj de la araba monarĥio en Hispanio. Vidalvide de ĝi estas la tipa kvartalo de Albayzín, ankoraŭ kun malnovaj konstruaĵoj. La urbo posedas kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Granado estas nun universitata urbo, kun tre vigla nokta vivo.
Vidindaĵoj |
- Alhambro
- Kvartalo Albayzín
- Kvartalo Sacromonte

Provinco |
Granado estas ĉefurbo de samnoma provinco. La plej grandaj pliaj urboj estas Baza, Guadix, Motril kaj Salobreña.
Vidu ankaŭ |
- Granada Milito
Gefiloj |
- Alfonso Falero
Eksteraj ligiloj |
- paĝoj de la urbo de Granado (hispane)
- gvidilo pri Granado (hispane)
- kulturaj informoj (hispane)
situo de la urbo Granado en Hispanio
korto de la palaco de Karlo la 5-a