Londono
Londono | |
angle: London | |
urbo | |
Urbo Londono, Palaco de Westminster kun turo Big Ben, Tower Bridge, Londona Okulo kaj Tower | |
Oficiala nomo: London | |
Lando | Britio |
---|---|
Konstitucia lando | Anglio |
Regiono | Granda Londono |
Metroo | Metroo de Londono |
Parto(j) | Interna Londono, Ekstera Londono |
Konataj lokoj | 15 - Madame Tussauds muzeo - Naturhistoria muzeo - Brita Muzeo - Palaco Buckingham - Placo Trafalgar - Royal Greenwich Observatory - Piccadilly Circus - Horse Guards Parade - Nacia Galerio - Londona Okulo - Obelisko de Kleopatro - Neasdena templo - Brita Biblioteko - Katedralo de Sankta Paŭlo - Abatejo Westminster |
Pontoj | Ponto de Londono, Tower Bridge |
Rivero | Tamizo |
Situo | Londono |
- alteco | 24 m s. m. |
- koordinatoj | 51°30′25″N 00°07′37″U / 51.50694°N, 0.12694°U / 51.50694; -0.12694 (Londono) |
Areo | 1 577,00 km² (157 700 ha) |
Loĝantaro | 7 556 900 (junio de 2007) |
Parkoj | 5 - Zoo de Londono - Reĝa Botanika Ĝardeno - Hyde Park - Kensington Gardens - Greenwich Park |
Unua skribmencio | 1267 |
Urbestro | Sadiq Khan |
Horzono | GMT (UTC+0) |
- somera tempo | BST (UTC+1) |
Poŝtkodo | E |
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando | |
Situo enkadre de Anglio | |
Situo enkadre de Eŭropo | |
Vikimedia Komunejo: London | |
Retpaĝo: www.london.gov.uk | |
Londono (angle: London, pron. /ˈlʌndən/) estas ĉefurbo kaj plej loĝata de Anglio, Britio kaj de la Unuiĝinta Reĝlando.[1][2] Ĝi situantas en la sudoriento de Anglio kaj de la insulo Granda Britio apud la marenfluejo de rivero Tamizo. Ĝi estis grava urbo dum du jarmiloj. Ĝit estis fondita de la romanoj, kiu nomigis ĝin Londinium.[3] La antikva kerno de Londono, nome City of London, ampleksas 2.9 km² ene de mezepokaj limoj kak ekde tiam ĝis almenaŭ la 19an jarcenton, la termino Londono aludis ankaŭ al la metropolo disvolvigita ĉirkaŭ tiu kerno.[4] La kerno de tiu kunurbaĵo formas Grandan Londonon,[5][6] nome regiono de Anglio regata de la Urbestro de Londono kaj de la Asembleo de Londono.[7][8] Tiu kunurbaĵo kovras ankaŭ du anglajn graflandojn: la malgrandan distrikton de la Urbo Londono kaj la graflandon Granda Londono. Tiu lasta konstituas la plej majoritaton de Londono,[9] kvankam historie ĝi estis disigita inter Middlesex (nune nuligita graflando), Essex, Surrey, Kent, kaj Hertfordshire. Tamen multaj loĝantoj de distriktoj kiuj estis historie parto de unu el tiuj graflandoj plukonsideras tiujn distriktojn kiel ne parto de Londono.[10][11][12]
Londono produktas 17 % de la MEP de la Unuiĝinta Reĝlando kaj estas unu el la tutmonde plej grandaj komercaj centroj.
Londono estas hejmo al multaj institucioj kun internacia agado, same kiel al supernaciaj kompanioj kaj organizaĵoj. Situas en ĝi multe da gravaj konstruaĵoj, inkluzive de konataj teatrejoj, muzeoj, koncertejoj, palacoj kaj aliaj.
La moderna Londono konsistas el la du malnovepokaj urboj Londono kaj Westminster, kiuj kuniĝis al la nuntempa metropolo, en kiu loĝigis (en 2006) oficiale 7.512.400 da homoj en la "Granda Londono" areo (areo pli granda ol 480 km²). Oni taksas, ke la tuta metropola areo havas inter 12 kaj 14 milionojn da enloĝantoj.
Enhavo
1 Limigo de Londono
2 Geografio
2.1 Ĉerivera situo
2.2 Klimato
3 Historio
3.1 Malnovepoko
3.2 Mezepoko
3.3 Moderna epoko
4 Vidindaĵoj
5 Administra divido
6 Politiko
7 Loĝantaro
7.1 Etnoj
7.2 Religio
8 Transporto
8.1 Flughaveno
8.2 Fervojo
8.2.1 La Tubo, Supertera, kaj DLR
8.2.2 Antaŭurbaj Fervojoj
8.2.3 Interurbaj kaj Internaciaj Fervojoj
9 Amaskomunikiloj
10 Famuloj
11 Partneraj urboj
12 Londono kaj Esperanto
13 Esperanto en Londono
13.1 Londonaj esperantistoj
14 Vidu ankaŭ
15 Eksteraj ligiloj
16 Notoj
17 Bibliografio
Limigo de Londono |
La hodiaŭa Londono estas identa kun la Granda Londono kaj administracie ĝi entenas 32 urbajn kvartalojn kaj la Londonan urbon. Sed la originala Londono ensumigis nur kelkajn kvadratajn mejlojn de la Londona urbo-centro, de kiu la urbo evoluis ĉiuflanken. Inter la jaroj 1889 kaj 1965 Londono ricevis la teritorion de la tiama Londona graflando, kovranta la regionon nuntempe konatan kiel la interna Londono.
Oni konsideras la centro de Londono monumenton starantan sur Charing Cross, situanta ĉe la samnoma stacidomo. La malnovaj romianoj markis la centron de Londonia per ŝtono en la urbocentro.
Geografio |
En la graflando Middlesex situas Londono, kiu tamen jam ekde la 13-a jarcento estis administrata sendepende de la graflando. La nordokcidentaj antaŭurboj de Londono same estas parto de la historia graflando.
Ĉerivera situo |
La granda Londono havas areon de 1,579 km². Ĝi entenas havenon sur la rivero Tamizo, kiu utilegas por ŝipa transporto. Londono estis fondita ĉe la norda bordo de la Tamizo kaj dum multaj jarcentoj ekzistis nur unu ponto por transiri la riveron, la tiel nomata London Bridge. Pro tio Londono evoluis plejparte norde de la Tamizo.
Post kiam en la 18-a jarcento estis konstruitaj aliaj pontoj, la urbo komencis ekspandi ĉiudirekten sen grandaj problemoj, ĉar ebena aŭ milde ondiĝinta pejzaĝo ĉirkaŭ la rivero prezentis nenian naturan obstaklon. Kvankam en la urbo estas kelkaj montetoj, kiel ekzemple Parliament Hill (la monteto de la parlamento) aŭ Primrose Hill, ili estas ne tre ampleksaj kaj prezentis nenian malhelpon al la evoluo de la urbo. Danke al tiuj ĉi faktoj Londono havas preskaŭ rondan bazplanon.
La Tamizo estis foje multe pli larĝa kaj malpli profunda ol ĝi estas nuntempe. La rivero, kiu trafluas tra la urbo nuntempe, estis kunpremita inter artefaritajn bordojn. Multaj alfluoj ĝis la Tamizo trafluas tra la londona subterejo. La Tamizo estas alflusa rivero kaj Londono tial estis kaj senĉese estas endanĝerigita pro inundoj. Tiu ĉi minaco en la paso de tempo fariĝis senĉese pli reala pro malrapida ascendo de la nivelo de la rivero kaj ankaŭ pro malrapida kliniĝo de la tuta insulo Granda Britio (norde okazas altiĝo kaj sude malaltiĝo), kaŭzita pro post-glaĉera izostaza leviĝo. Kiel ŝirmilo kontraŭ eblaj inundoj estis konstruitaj barieroj sur la Tamizo ĉe Woolwich (vidu la foton maldekstre), sed komence de la jaro 2005 aperis spekulacioj, ke tiuj ĉi barieroj ne povus esti sufiĉaj kaj estis rekomendite konstrui pluajn, 16-kilometrojn longajn barierojn laŭlonge de la riverfluo.
Klimato |
Londono havas mildan klimaton. Someroj estas varmaj, sed nur malofte varmegaj, vintroj malvarmaj, sed malofte frostas kaj pluvoj estas regulaj, sed ne tro densaj. Someraj temperaturoj nur de tempo al tempo superas 33 °C, kvankam tiuj ĉi altaj someraj temperaturoj lastatempe fariĝis pli kutimaj.
La plej alta temperaturo iam notita en Londono estas 37,9 °C. Ĝi estis mezurita sur la flughaveno Heathrow dum la varmega somero de la jaro 2003.
Densaj neĝadoj estas preskaŭ nekonata fakto en Londono. Dum la lastaj jaroj neĝo aperis proksimume dufoje jare kaj ĝi falis ĝis alteco de proksimume 25 mm.
Mezproksimaj pojaraj pluvoj en Londono (sub 600 mm) estas pli malaltaj ol en Romo aŭ en Sidnejo. La londona konstruita areo, kun varmaj hejtitaj konstruaĵoj, kreas mikroklimaton, kiu de tempo al tempo plialtigas la temperaturon interne de Londono je 5 °C kontraŭe al la ĉirkaŭaĵo.
Historio |
Malnovepoko |
Ne pruveblis ekzisto de antaŭ-romia setlejo de keltoj en la loko de la urbocentro de Londono. Verŝajne do la romianoj fondis la urbon Londinium en la jaro 47. En la jaro 60 aŭ 61 la icenoj gvidataj de la reĝino Budiko detruis la setlejon. Londinium estis rekonstruita kaj iĝis komence de la 2-a jarcento ĉefurbo de Britannia anstataŭ Camulodunum (la nuna Colchester). Ekde 197 Londinium estis la ĉefurbo de la provinco Britannia Superior, ekde ĉirkaŭ 300 de la provinco Maxima Caesariensis. Ĉirkaŭ la urbon oni starigis fortikaĵojn.
En la jaro 410 la romianoj retiris siajn trupojn kaj la loĝantoj senprotektaj suferis la rabadojn de ĝermanaj triboj. Post la konkero de Anglujo fare de la engloj kaj la saksoj Londinium iĝis ĝis la fino de la 5-a jarcento neloĝata ruinaro.
Mezepoko |
La anglosaksoj unue evitis la tujan ĉirkaŭon de la ruinigita urbo. Fine de la 7-a jarcento ili fondis okcidente de ĝi la setlejon Lundenwic, kiu apartenis unue al la reĝlando Mercia, poste al tiu de Essex. Sub la gvidado de Alfredo la Granda, reĝo de Wessex, la anglosaksoj rekonkeris de la danoj la regionon ĉe la marenfluejo de la Tamizo en la jaro 878. En la sekvaj jaroj la regiono ene de la romia urbomurego estis denove setlita. La novestiĝinta urbo nomiĝis Lundenburgh.
En 1066 la normandoj konkeris Anglujon. La nova reganto, Vilhelmo la 1-a konfirmis la apartajn rajtojn de Londono. Rikardo Leonkora nomumis en 1189 la unuan lordurbestron, kiuj ekde 1215 estis elektitaj de la pli kaj pli potencaj komercistaj gildoj.
En 1209 estis finkonstruita la unua ŝtona ponto de Londono, kiu ĝis 1750 estis la nura ponto al la nuna urbocentro. Plurfoje la londonanoj suferis rabadojn de ribelemaj kamparanaj soldataroj. Tiel okazis en 1381 dum la revolucio de la kamparanoj kaj en 1450 dum la ribelo de Jack Cade.
Dum la militoj de rozoj, kiuj finiĝis en 1485 per la kronado de Henri Tudor al Henriko la 7-a, la urbo subtenis la partion de la Jorkoj. La reformacio rompis la potencon de la eklezio, kiu ĝis tiam posedis ĉirkaŭ duonon de la tuta grundo. La disdivido de ekleziaj bienoj ekde 1535 estigis epokon de ekonomia kresko kaj Londono iĝis granda komercurbo.
Moderna epoko |
Vidindaĵoj |
La Brita Muzeo (British Museum) estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj muzeoj en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵo Montagu Hous. La nuna muzea konstruaĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de la Montagu House, planita de Siro Robert Smirke, en klasikisma stilo. En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la Museum of Mankind, en alia parto de Londono. La libraro de British Museum kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis la British Library.
Palaco Buckingham estas la oficiala Londona sidejo de la brita monarko. Origine konstruita por la Duko de Buckingham en 1703. La Reĝo Georgo la 3-a aĉetis la palacon en 1772 por la reĝa familio. Ekster la ĉefpordejo staras statuo de la Reĝino Viktoria (1819 – 1901), reĝino inter 1837 kaj 1901. La nomo de la strato kiu kondukas al la palaco estas The Mall [de mol]. Aŭtoj estas tie malpermesataj dimanĉe. La palaco estas grava loko por ŝtatceremonioj kaj tie oni povas vidi la mondfaman ceremonion “ŝanĝado de la gvardioj”.
Trafalgar Square (Placo Trafalgar, en esperanto) estas placo de la centro de Londono (Britio), konstruita por rememorigi la Batalon de Trafalgar en kiu la brita ŝiparmeo venkis super la ŝiparmeoj franca kaj hispana ĉe la marbordoj de Kadizo, Hispanio. La origina nomo estis placo de Vilhelmo la 4-a, sed George Ledwell Taylor sugestis la nomŝanĝon. En la norda zono de la placo situis la realaj staloj de la epoko de Eduardo la 1-a, dum sude troviĝis la Charing Cross origina. Oni nuntempe konsideras la Charing Cross kiel la kerno de Londono kaj de ĝi oni mezuras ĉiujn distancojn. La placo estas kutima loko por manifestacioj politikaj kaj estas loko kie staras la kolono de Horatio Nelson.
Turo de Londono kaj Tura ponto
- Katedralo Sankta Paŭlo
Palaco de Westminster, sidejo de la parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando- Brita Muzeo
Palaco Buckingham, loĝejo de la reĝino
Londona Okulo, la plej granda spektoradego en Eŭropo
- Sanktajakoba Parko
- Sanktajakoba Palaco
- Muzeo Viktoria kaj Alberto
- Placo Trafalgar
- Admiralitata Arko
- The Mall
Administra divido |
Londono estas dividita en distriktoj kaj kvartaloj.
Kvartaloj, distriktoj aŭ ĉefurboj de Londono estas:
- Bethnal Green
- Chadwell Heath
- Chelsea
- City (Londono)
- Croydon
- Greenwich
- Hackney
- Islington
- Kensington
- Kensington kaj Chelsea
- Kingston
- Notting Hill
- Southwark
- Westminster
Politiko |
Ekde 2016 la urbestro de Londono estis Sadiq Khan, de la Laborista Partio, pakistandevena, nome unua islama urbestro de Londono. El 2008 al majo 2016 urbestro estis Boris Johnson, konservisma. Ken Livingstone, de la Laborista Partio, estis la urbestro inter la jaroj 2000 kaj 2008.
Loĝantaro |
La nombro de loĝantoj en Londono en la jaro 1801 estis proksimume 860.000 homoj, kontraŭ proksimume 670.000 loĝantoj en Parizo en la jaro 1802. Londono estis la tutmonde plej dense loĝata urbo ekde la jaro 1825 kaj restis tia ĝis 1925, kiam ĝi estis superita de Novjorko.
Por la loĝantoj de Londono oni iam uzas la vorton Cockney.
La urbo kaj ties 32 antaŭurboj (1.579 km²) havas oficiale 7.421.228 loĝantojn, kio envicigas ĝin kune kun Moskvo al plej dense loĝataj urboj de Eŭropo. Sekvantaj kontroloj precizigis tiun nombron je 7,29 milionoj. La oficiala nombro de loĝantoj de Londono en la jaro 2003 estis laŭ la ofico por naciaj statistikoj (angle Office for National Statistics) 7.387.900.
Etnoj |
Dum popolnombrado en la jaro 2001 la loĝantoj de Londono klasifikis siajn etnajn grupojn jene:
- 76 % da blankuloj („brita blankulo“, „irlanda blankulo“ aŭ „alia blankulo“),
- 10 % da hindoj, bangladeŝanoj aŭ pakistananoj,
- 5 % da afrikanoj,
- 5 % da karibeanoj,
- 3 % da hibridoj,
- 1 % da ĉinoj.
Proksimume 21,8 % de la loĝantaro indikis naskiĝejon ekster la Eŭropa Unio. Irlandanoj estis pro nombro de proksimume 200.000 la plej grandnombra grupo de homoj naskiĝintaj ekster Granda Britio.
Religio |
Apartenas laŭ la popolnombrado de 2001 58,25 % al iu eklezio kristana, 15,8 % estas senkonfesiaj.
Transporto |
Londono ludas kernan rolon en la trasportosistemo de Britio. La urbo estas nabo por hejma transporto, tiel kiel esti la pordego al Eŭropo kaj pretere.
Flughaveno |
Londono estas grava internacia aviada transporto nabo. Ĝia primara flughaveno, Londona Heathrow, estas la plej aktiva flughaveno en Eŭropo per persona trafiko. Krom Heathrow, la urbo estas servita fare de pluraj aliaj malpli flughavenoj.
Fervojo |
La Tubo, Supertera, kaj DLR |
La Londona Subtero, komune simple nomita la Tubo, estas la plej malnova subtera urba fervojo en la mondo, malfermiĝis en 1863. Ĝi havas dek unu itinerojn, kiuj servas ducent sepdek stacidomojn, kaj portas proksimume kvin milionojn pasaĝerojn ĉiutage. Krom la Tubo, TfL ankaŭ havas la Londonan Superteran fervojon, kiu malkiel la Tubo iras sur la naciajn fervojojn, kaj la DLR (Doklandoj Malpeza Fervojo), tute aŭtomatigita urba fervojo, kiu servas orientan Londonon.
Antaŭurbaj Fervojoj |
Densa reto de navedantaj fervojoj servas Londono, precipe sude de la Tamizo, kie la Tubo ne alvenas. Preskaŭ ĉiuj de la fervojaj itineroj finiĝi ĉe finstacio ĉirkaŭ la urbocentro, krom trajnoj iras el nordo al sudo kaj inverse, per la Thameslink. Post 2018 trajnoj ankaŭ povos iri el oriento al okcidento kaj inverse, per la Crossrail tunelo.
Interurbaj kaj Internaciaj Fervojoj |
Trajnoj el Londono al la aliaj urboj de Britio forveturas de pluraj stacidomoj, laŭ sia direkto. Ekzemple, al okcidenta parto de Anglio kaj Suda Kimrio trajnoj forveturas de stacio Paddington; al sudorienta kaj sudokcidenta parto de Anglio de Waterloo; de Victoria al suda bordregiono kaj Brajtono; de Euston al okcidenta parto de Anglio, Norda Kimrio kaj al Glasgovo; de King's Cross al nordorienta parto kaj al Leeds kaj Edinburgo; de Liverpool Street al orienta Anglio. Eurostar-trajnoj foriri de la stacidomo de St Pancras al Parizo (Gare du Nord) aŭ Bruselo (Midi/Zuid) tra la Manika Tunelo.
Amaskomunikiloj |
London Evening Standard estas loka anglalingva tag-gazeto, aperanta en Londono, ĉiutage de lundo ĝis vendredo. Ĝi estas la plej grava loka respektive regiona vespera gazeto por Londono kaj la ĉirkaŭa areo; kovras novaĵojn pri naciaj kaj internaciaj temoj, kaj ankaŭ pri la financa distrikto de Londono.
Ekde 2014, .london estas aparta domajno de plej alta nivelo por asocioj kaj individuoj de la urbo.
Famuloj |
Geoffrey Chaucer (1340-1400) poeto kaj verkisto
Henriko la 8-a (Anglio) (1491-1547) reĝo de Anglio ekde 1509 ĝis 1547
Edmond Halley (1656-1742) astronomo, geofizikisto, matematikisto, meteologiisto kaj fizikisto
Daniel Defoe (1660-1731), verkisto
Alexander Pope (1688-1744) verkisto kaj tradukisto de la epoko de novklasikismo
Henry Fielding (1707-1754) verkisto
Horace Walpole (1717-1797), politikisto kaj verkisto
Edward Gibbon (1737-1794), verkisto
William Godwin (1756-1836), politika filozofo, ĵurnalisto kaj romanverkisto
William Blake (1757–1827), poeto, belartisto, kaj mistikulo, profesie gravuristo
Mary Wollstonecraft (1759-1797) verkistino, filozofino kaj frutempa feministino
Georgo la 4-a (Britio) (1762-1830) ekde 1820 ĝis 1830 reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando
Vilhelmo la 4-a (Britio) (1765-1837) ekde 1830 ĝis 1837 reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando
George Byron, Lord Byron, (1788-1824), verkisto
Michael Faraday (1791-1867) sciencisto (fizikisto kaj kemiisto)
Benjamin Disraeli (1804-1881) konservativa politikisto, verkisto
William Makepeace Thackeray (1811-1863), verkisto
Charles Dickens (1812-1870) verkisto kaj socia kritikisto
Robert Browning (1812-1889), poeto kaj dram-verkisto
George Eliot (1819-1880), verkistino
John Ruskin (1819-1900), socialisto kaj verkisto
Reĝino Viktoria (1819-1901) brita reĝino de 1837 ĝis 1901
Henry Gray (1826-1861), kirurgo kaj kuracisto, aŭtoro de La Anatomio de Gray
Edward Tylor (1832-1917), antropologo
Joseph Chamberlain (1836-1914) politikisto kaj ŝtatisto
Thomas Hardy (1840-1928) romanisto kaj poeto
Arthur Sullivan (1842-1900) komponisto, muziksciencisto, orgenisto kaj dirigento
David Lloyd George (1863-1945), politikisto
William Somerset Maugham (1874-1965), verkisto
Sylvia Pankhurst (1882-1960), feministino kaj kampanjisto por la Virina Sufrageta Movado
Boris Karloff (1887-1969) aktoro
Charlie Chaplin (1889-1977) reĝisoro, produktoro, aktoro, scenaristo kaj humuristo
Enid Blyton (1897-1968) verkistino de porinfana literaturo
George Orwell (1903-1950) aŭtoro, kiu verkis malĝojigajn romanojn pri politiko
Kingsley Amis (1922-1995) verkisto kaj poeto
David Attenborough (1926) dokument-filmisto pri bestoj, naturo kaj antropologio
Harold Pinter (1930-2008) verkisto de teatraĵoj kaj teatra reĝisoro
Michael Caine (1933) aktoro
Vanessa Redgrave (1937) aktorino
Ken Livingstone (1945), politikisto
Keith Moon (1946-1978 muzikisto kiu famiĝis kiel drumisto de la rokgrupo The Who
Helen Shapiro (1946), kantistino
David Bowie (1947-2016) aŭtoro, komponisto kaj kantisto de rokmuziko
Tony Blair (1953), politikisto
Siouxsie Sioux (1957), ĉefa kantistino de anglaj rokgrupoj Siouxsie and the Banshees
Patsy Kensit (1968) aktorino kaj muzikistino
Kate Moss (1974) fotomodelino, tipo de magraj modeloj
David Beckham (1975) profesia futbalisto
Amy Winehouse (1983-2011) kantistino de ritmenbluso, soulo, ĵazo, rokenrolo, kaj skao, krom kantaŭtoro
Keira Knightley (1985), aktorino
Alice Eve (1992), aktorino
- Naskiĝis en Londono:
- Robert Murray
hungara arthistoriisto Károly Pulszky
- hungara lingvisto Oszvald Szemerényi
- hungardevena pentristo Sámuel Havadtőy.
- Mortis en Londono:
- John Buchanan
- hungaraj aktoroj Emmi Buttykay, Etelka Dán kaj Bella Nagy
- Imre Lakatos (filozofo)
- hungardevena filmodekoraciisto Vince Korda
- hungardevena fizikisto Dennis Gabor
- hungaraj inĝenieroj kaj inventistoj György Jendrassik kaj Ferenc Okolicsányi
- serbdevena hungara ministro Sebő Vukovics
- hungara ministro Mihály Teleki
- hungara-brita oftalmologo József Dallos
- hungardevenaj operkantistoj Margit Angerer kaj Vera Rózsa
- hungardevenaj pentristoj Jakab Bogdány, László Péri, Fülöp Elek László kaj Ágoston Schöfft
- hungaraj pentristoj József Árpád Murmann kaj Jenő Szervánszky
- hungaraj pianistoj Ilonka Kabos
- hungara psikologo Lajos Kardos kaj Lajos Kentner
- hungaraj verkistoj George Mikes kaj Pál Ignotus
- hungara verkisto kaj scenaristo Lajos Bíró
Partneraj urboj |
Alĝero, Alĝerio
Berlino, Germanio (ekde 2000)
Moskvo, Rusio (ekde 2002)
Nov-Jorko, Usono (ekde 2001)
Parizo, Francio (ekde 2001)
Tokio, Japanio (ekde 2006)
Pekino, Ĉinio (ekde 2006)
Karaĉio, Pakistano (ekde 2005)
Zagrebo, Kroatio (ekde 2009)
Krome inter alie la urbopartoj Lewisham kaj Sutton (ekde 1968) aparte havas partnerajn rilatojn kun
la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino en Germanio
Londono kaj Esperanto |
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵojn el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:
- Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
- Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
- la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
- Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
- kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[13]
Esperanto en Londono |
Mary L. Blake gvidis unuan Esperanto-kurson en Londono komence de la 20-a jarcento.
|
Londonaj esperantistoj |
- William Francis Lawrence
- Florence Harriet Hanbury
- Frederic William Hipsley
- Londona Esperantista Junularo
Vidu ankaŭ |
- Londona regiono (granda Londono)
- Brita Muzeo
- Palaco Buckingham
- Londona Okulo
- Londona metroo
- Granda incendio de Londono
- Universitato de Londono
- Universitato de Westminister - London
Plej grandaj urboj (laŭ nombro de enloĝantoj)
Eksteraj ligiloj |
Londono en retgazeto Nia Mondo
Notoj |
↑ "London". Collins Dictionary. n.d. Alirita la 23an de Septembro 2014.
↑ "The World Factbook". Central Intelligence Agency. 1a de Februaro 2014. [1] Alirita la 4an de Junio 2016.
↑ "Roman London". Muzeo de Londono. n.d. [2] Arkivita el la originalo la 22an de Junio 2008. Alirita la 4an de Majo 2016.
↑ Mills, David (2001). Dictionary of London Place Names. Oxford Paperbacks. ISBN 978-0-19-280106-7. OCLC 45406491. p. 140.
↑ "Government Offices for the English Regions, Fact Files: London". Office for National Statistics. Arkivita el la originalo la 24an de Januaro 2008. Alirita la 4an de Majo 2008.
↑ Elcock, Howard (1994). Local Government: Policy and Management in Local Authorities. London: Routledge. p. 368. ISBN 978-0-415-10167-7.
↑ Jones, Bill; Kavanagh, Dennis; Moran, Michael; Norton, Philip (2007). Politics UK. Harlow: Pearson Education. p. 868. ISBN 978-1-4058-2411-8.
↑ Oni ne konfuzu la figurojn de la Urbestro de Londono kun tiu de la Lordo-Urbestro de Londono kiu regas la Londonurban Korporacion, kiu administras la Urbon Londonon.
↑ Lieutenancies Act 1997
↑ Joshua Fowler (5a de Julio 2013). "London Government Act: Essex, Kent, Surrey and Middlesex 50 years on". BBC News.
↑ Laurence Cawley (1a de aŭgusto 2013). "The big debate: Is Bromley in London or Kent?". Bromley Times.
↑ Joanna Till (14a de Februaro 2012). "Croydon, London or Croydon, Surrey?". Croydon Advertiser.
↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.
Bibliografio |
- Ackroyd, Peter (2001). London: The Biography. London: Vintage. p. 880. ISBN 978-0-09-942258-7.
- Mills, David (2001). Dictionary of London Place Names. Oxford Paperbacks. ISBN 978-0-19-280106-7. OCLC 45406491.
- Francis Sheppard, London: A History, Oxford, Oxford University Press, 2000 (ISBN 978-0-19-285369-1, lire en ligne)
- John Stow, Philip Temple: Survey of London. 47 Bde. London 1894–2008. ISBN 0-404-51670-X, ISBN 0-300-13937-3
- Stephen Inwood: A History Of London. Papermac, London 2000. ISBN 0-333-67154-6
- Norbert Kohl (Eld.): London. Eine europäische Metropole in Texten und Bildern. 2. Aufl. Insel, Frankfurt am Main 1980. ISBN 3-458-32022-9
- Ingrid Nowel: London. Biographie einer Weltstadt. Architektur und Kunst, Geschichte und Literatur. DuMont-Reiseverlag, Ostfildern 2005. ISBN 3-7701-4382-5
- Andreas Zimmer: Und wohin jetzt? London. 2. Auflage, Verlag Books on Demand, Norderstedt 2012. ISBN 978-3-8482-0445-8
- Ben Weinreb, Christopher Hibbert (Eld.): The London Encyclopaedia. Macmillian, London 1995 ISBN 0-333-57688-8.
|
|
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo London en la angla Vikipedio.