Taĝika lingvo



















































































Taĝika lingvo

тоҷикӣ, toçikī, تاجیکی

Parolata en

Taĝikio, Irano, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio, Turkmenio, Ukrainio, Uzbekio

Parolantoj
8 500 000

Denaskaj parolantoj
ĉirkaŭ 40.380.000 (2011)

Fremdlingvo / dua lingvo por


Skribo

cirila alfabeto, araba alfabeto, (ekse) latina alfabeto

Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro

Hindirana lingvaro

Irana lingvaro

Taĝika lingvo





Oficiala statuso

Oficiala lingvo en

Taĝikio

Reguligita de

Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
tg
  ISO 639-2

    Bibliografia
tgk
    Terminologia

  ISO 639-3
tgk
  SIL
tgk
  Glottolog
taji1245

Angla nomo
Tajik

Franca nomo
tadjik

Vikipedio






Emblemo de Vikipedio
Vizitu vikipedion en la taĝika lingvo!









v  d  r


Information icon.svg



La taĝika lingvo (тоҷикӣ, toçikī, تاجیکی) estas ido de la persa lingvo parolata en Mez-Azio. Ĝi estas ano de la hindeŭropa lingvaro kaj de la irana sublingvaro.


Taĝikparolantoj loĝas ĉefe en Taĝikio, Uzbekio, Afganio, kaj okcidenta Pakistano (la "taĝika" lingvo kun ĉirkaŭ 30.000 parolantoj apud la Taĝikia landlimo en Ĉinio estas tre malsimila pamira lingvo ankaŭ nomata la sarikola). La taĝika estas la oficiala lingvo de Taĝikio.


La taĝika estas ido de la persa lingvo. La du lingvoj estas sufiĉe interkompreneblaj, ke kelkaj konsideras la taĝikan kiel dialekton de la persa. Historie, oni klasifikis ĝin kiel la regionan dialekton de la persa parolatan de la Taĝikoj en Mez-Azio; kiam la Sovetunio ŝanĝis la skribon al versio de la latina alfabeto en 1928, kaj poste al modifita cirila alfabeto, oni ekkonsideris ĝin kiel aparta lingvo, parte pro politikaj kialoj. (En Afganio, Taĝikoj kontinuas uzi la araban alfabeton.)


La lingvo iom malsimiliĝis al la persa kiel parolata en Afganio kaj Irano, pro politikaj landlimoj kaj la influo de la rusa; tamen, Afganoj kaj Irananoj kiuj parolas la persan facile legas taĝikajn tekstojn skribatajn arabe, kaj Taĝikoj facile legas persajn tekstojn skribatajn cirile. La komuna origino de la du lingvoj estas emfazata pro la fakto ke Taĝikoj inkluas en sia literatura tradicio famajn aŭtorojn kiel Omar Kajjam, Abol-Gasem Ferdoŭsio kaj Aliŝer NAVOI.


La ĉefaj taĝikparolantaj urboj en Mez-Azio, Samarkando kaj Buĥoro, situas en nuna Uzbekio. Kelkaj diras ke la uzbeka registaro punas taĝikparolantojn tie, kiuj devas paroli uzbeke publike, aŭ suferi monpunojn.


En okcidenta Pakistano estas inter 500.000 kaj 1.000.000 Taĝikoj, la plejparto de kiuj estas rifuĝintaj Afganoj en la Nord-Okcidenta Landlima Provinco de Pakistano.


En Ĉinio, la taĝika ne havas oficialan skribmanieron. La plejparto de "taĝikparolantoj" en Ĉinio vere parolas la sarikola lingvo. Malgraŭ ilia lingvo plej ofte nomiĝas la "taĝika", ĝi ne estas pli proksima al la taĝika ol la aliaj pamiraj lingvoj. Ili uzas la ujguran kaj la ĉinan por komuniki kun aliaj etnoj en la regiono.



Eksteraj ligiloj |


  • Taĝika versio de Vikipedio



Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)