Planko

Multi tool use

Planko el mozaiko
Planko estas malsupra ena faco de ĉambro aŭ veturilo, kiu estas malsupre, tio estas, sur kiu oni iras kaj sur kiu kuŝas kaj staras aĵoj. La malo estas plafono, tio estas la supra parto de ĉambro. Oni ne konfuzu plankon kun grundo (ne konstruita), kio oftas, ĉar en kelkaj lingvoj sama vorto utilas por ambaŭ disigendaj konceptoj.
Laŭ Francisko Azorín planko estas Plataĵo, kiu apartigas unu etaĝon de la alia.[1] Li indikas etimologion el la latina planca, el planus (plataĵo).[2]
Enhavo
1 Tavoloj de planko
2 Materialoj de la plankfaco
3 Vidu ankaŭ
4 Notoj
Tavoloj de planko |

Planko povas uzi neoftajn materialojn, kiel vitro, mozaiko aŭ aliaj artaj esprimiloj. Lastatempe oni uzas vitron por pontaj plankoj, kio permesas rigardi profunden.
- betona plato aŭ ligna trabkonstruo
subplanko aŭ sablocementa tavolo- plankfaco
Materialoj de la plankfaco |
Faco/kovraĵo de planko estas farita el multaj materialoj,ekzemple.
Ligno;
Pargeto, el ligno, plasta aŭ plastigita ligno;
Linoleumo;
Azuleĥo;
Kahelaro;
Ŝtono;
Betono (aŭ Ferbetono);
Metalo.- Plastaĵo
- Korko
- Tapiŝo
Pargeto sur planko.
Pargeto estas la plej prestiĝa varianto, sed en uzado ĝi estas la plej malbona, ĉar ĝi facile detruaiĝs pro akvo kaj eĉ pro portado de pezaĵoj sur la planko. Nuntempe ekzistas plastigitaj pargetoj sen tiuj problemoj.
Se planko estas metala, por ke ĝi ne estu tro glita ĝi ofte estas farita de specialaj metalaj folioj kun malglata faco.
Vidu ankaŭ |
- Grundo
- Pavimo
- Polurmaŝino
- Plankoplinto
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 167.
↑ Azorín, samloke.
UCFqAY2 Tzzh4v GKk1GU2g3QqbbQge,eEZnOadb1 SPaS4X3 gR3gPT7 i6 CedR,N6hG5jf M