Benedikto de Nursio


































Benedikto de Nursio

Frari (Venice) - Sacristy - triptych by Giovanni Bellini - Saint Benedict of Nursia and Saint Mark.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

2-an de marto 480 (0480-03-02)
en Norcia

Morto

21-an de marto 547 (0547-03-21) (67-jara)
en Montokasino

Tombo

Abatejo Fleury

Ŝtataneco
nekonata valoro

Profesio
Christian monk

Lingvoj

latina lingvo







v  d  r


Information icon.svg



Benedikto de NursioSankta Benedikto (latine: Benedictus de Nursia; naskiĝis ĉirkaŭ 480 en Nursio (la nuna Norcia) en Umbrio, Italujo; mortis la 21-an de marto 547 sur la Monto Kasino dum preĝado, antaŭ la altaro), estis katolika monaĥo kaj iel la fondinto de katolika monaĥeco.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Nuntempe


  • 3 Fotogalerio


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Bibliografio


  • 6 Eksteraj ligiloj





Vivo |


Benedikto, filo de riĉa bienulo, ekstudis en Romo kaj renkontis komunumon de asketoj, kies vivmaniero tiom imponis lin, ke li retiriĝis el la monduma vivo.


Li kolektis ĉirkaŭ si aliajn asketojn kaj starigis por si kaj ili jenajn viv-regulojn:




  1. fraŭlan vivon,

  2. simplajn manĝojn, rezigno je viando de kvarpieduloj, nur unu varma manĝo ĉiutage, limigo de vinkonsumo

  3. fiksaj tempoj por preĝado (7-foje), studo, laboro kaj dormo.


La modelo por monaĥeja vivo estis laŭ Benedikto la familio, kun la monaĥestro kiel patro kaj la monaĥoj kiel fratoj.


Kvankam jam fruaj raportoj ekzistas pri miraklaj agadoj dum lia vivo, la plej grava afero en lia vivo estis verŝajne, ke kiel ano de socie alta tavolo, li dediĉiĝis al korpa laboro kaj transdonis tion al siaj posteuloj. La frapfrazo "ora et labora 'et lege)" (prĝu kaj laboro (kaj legu)) tamen ne estas de li, sed estiĝis nur je la fino de la 19-a jarcento.


Benedikto en sia regularo, ligas laboron al legado (RB 48) kaj donas fiksan strukturon al la tago. Tio validas ĝis hodiaŭ.


Krome Benedikto estis ĉiam konsiderata pacemulo. Multaj el la reguloj celas pacon inter la estro kaj la monaĥoj kaj inter la generacioj. Tial la dua frapvorto de la benediktanoj estas nuntempe paxpacis (paco).


En 529 Benedikto fondis monaĥan komunumon sur la Monto Kasino. Tiun daton oni foje konsideras kiel la finon de la antikva epoko kaj komenco de la mezepoko.



Nuntempe |


Daŭre ekzistas monaĥaj ordenoj, por viroj kaj virinoj, bazitaj je la reguloj de Benedikto. Oni nomas iliajn anojn benediktanoj aŭ benediktaninoj.


Benedikto estas honorata kiel sanktulo en la katolika eklezio.
Lia memortago estis ekde la 11-a jarcento la 21-a de marto, ekde 1970 la 11-a de julio.



Fotogalerio |






Vidu ankaŭ |


  • Ordeno de Klunizo


Bibliografio |



  • Papo Gregorio la 1-a verkis biografion pri Benedikto, kiu estas la precipa, preskaŭ la nura historia fonto pri li. En la germana: Der Heilige Benedikt, Buch II der Dialoge. EOS Verlag, St. Ottilien 1995. ISBN 3-88096-730-X

  • Benedikto de Nursio: Die Regel des heiligen Benedikt (La regulo de sankta Benedikto). Beuroner Kunstverlag, Beuron 1990. ISBN 3-87071-060-8

  • Bohnes kaj aliaj: In guten Händen, Lehrbuch der Altenpflege (En bonaj manoj, lernilo pri maljunulflegado), volumo 2, Cornelsen Verlag, Berlin, 2007. ISBN 978-3-464-45212-7



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Benedikto de Nursio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • http://www.benedyktyni.pl/benedykt.htm

  • http://www.osb.org/gen/benedict.html

  • http://www.fh-augsburg.de/~harsch/Chronologia/Lspost06/Benedictus/ben_reg0.html

  • http://www.officine.it/montecassino/storia_l/benedett.htm















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg