Sylla Chaves






























Sylla Chaves

Personaj informoj

Naskiĝo

1-an de januaro 1929 (1929-01-01)

Morto

30-an de majo 2009 (2009-05-30) (80-jara)

Ŝtataneco

Brazilo

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg



Sylla CHAVES /'sila 'ŝavjz/ (naskiĝis en 1929, forpasis la 30-an de majo 2009) estis brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, aktivulo en la brazila Esperanto-movado kaj membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1996, honora membro de la UEA ekde 1992.




Enhavo






  • 1 Profesia vivo


  • 2 Esperanta agado


  • 3 Verkoj


    • 3.1 Literaturaj


    • 3.2 Lernolibroj


    • 3.3 Vortaroj




  • 4 Rete troveblaj verkoj


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Profesia vivo |


Chaves magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, cibernetikan pedagogion en Paderborno (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN en Novjorko kaj de Unesko en Parizo.



Esperanta agado |


Li esperantistiĝis en la 1930-aj jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de la Brazila ELigo en 1978-82. En Parizo Chaves regule partoprenis en la Esperanta kabaredo Tri koboldoj de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj belartaj konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj. Li tre multe verkas en Esperanto, precipe depost 1980. Liaj lastaj libroj, diskoj kaj sonbendoj destiniĝas precipe al la granda publiko, kiu lernas sole aŭ kiu serĉas perfektiĝon en nia internacia lingvo. Li ankaŭ estis aktiva membro de SAT. En 2007 organizis kun Neide Barros Rêgo la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso"



Verkoj |




Kovrilpaĝo de Animo prisma, 1959



Literaturaj |




  • Animo prisma (1959)[1]


  • Por pli bona mondo (1970)


  • Plurnacia bukedo (1981)


  • Karnavalo (1981)



Lernolibroj |



  • Rapida Vojo al legado kaj kanto en Esperanto

  • La juna verkisto

  • Varia Bukedo

  • Sep Leteroj

  • En La Kongreso

  • Nova Amiko inter ni

  • Unu Tago en la vivo de Teodoro



Vortaroj |



  • 2.100-vorta Suplemento al la Granda Vortaro Esperanto-Portugala (Grande Dicionário Esperanto-Português) de Ismael Gomes Braga, 1989

  • Suplemento al la vortaro Esperanto-Portugala, Portugala-Esperanto de Carlos Domingues, 1995


  • Originala Esperanta Bildvortaro (eldonita de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo), 1991, dua milo presita en 1992


  • Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala, Riodeĵanejro: Eldonejo Oportuno, 2008



Rete troveblaj verkoj |




  • Hejmopaĝo de Sylla Chaves kun artikoloj, intervjuoj, kantoj, KDoj, libroj, poemoj, sonbendoj kaj vibendoj

  • Kelkaj poemoj


  • Mia amo libertempas, poemo



Referencoj |





Eksteraj ligiloj |



  • Video, en kiu parolas Sylla Chaves


  • Libroj de kaj pri Sylla Chaves en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg