Kontraŭknalo

Multi tool use
Kontraŭknalo estas vortludo konsistanta el interŝanĝo de literoj aŭ silaboj de du vortoj, aŭ ene de unu vorto. "Mielkuko" > "Kiel muko" ; "Plejpova nutro" > "Plejnova putro"
La terminon kontraŭknalo enkondukis Raymond Schwartz en sia romano Kiel Akvo de l' Rivero (1963), kie unu el la herooj, Hans Paulig, abunde uzas tiajn vortludojn.
Schwartz karakterizas Paulig jene:
- Vorto kiel mielkuko senmanke elfluis el lia buŝo "kiel muko"; preta kafo fariĝis kreta pafo kaj tiel plu.
Sekvas multaj ekzemploj de kontraŭknaloj el la buŝo de Paulig, ekzemple:
- Se via blondulino donos piskermeson, ho pardonu, kispermeson, …
- Kiu laboradas senpaŭze, laboros fiŝe kaj muse! Pardonu, volis diri fuŝe kaj mise.
En la verko de Louis Beaucaire (interalie Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1970) la kontraŭknaloj nomiĝas bervalaĵoj. Li tiel difinas la bervalaĵon :
|
 |
„ KIO ESTAS BERVALAĴO
Se deklamisto, anstataŭ «Ho mia kor' », diras «Ho, kia mor' », li ridigas la publikon, farinte bervalaĵon. Verdire tio ne estas ĝuste bervalaĵo, ĉar la interŝanĝo de literoj aŭ de silaboj en frazo devus kaŝi maldecan signifon. «Trenu pramon» anstataŭ «prenu tramon» estas nur seninteresa langostumblo. Male, se anstataŭ: «Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe la teniso» vi diras «Ŝi ĉiam tuŝas siajn kunludantojn ĉe la p......», vi faras bervalaĵon.
Kiu atente studis la historion de Bervalo, scias, ke tiu literatura ludo ekzistas jam de multaj jarcentoj. Ĝis la revolucio en 1668 oni kutime kaŝis en senmalice sonantaj frazoj politikajn mokojn kontraŭ la tirano. Post establiĝo de demokratio kaj libereco, la bervalaĵoj iom post iom evoluadis al sia hodiaŭa formo.
Ĉiujare la Bervala Akademio organizas konkurson por la plej bonaj bervalaĵoj. Okazas granda festo kaj balo, dum kiu oni rekompencas la gajninton per la ordeno de la «Bala Kruco». Kurioza rimarko: ĝis nun preskaŭ nur virinoj ricevis la «Balan Krucon». ”
|
— Louis Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo |
|
Kelkaj aliaj kontraŭknaloj el Beaucaire :
- Se vi volas alligi la vagonon, lasu vian planon ĉe la giĉeto.
- Nesciante ke peĉo konvenas al likado, la ŝipestro proksimigis sian tubon al pruo.
- Proksimigu vian sapon al la peniko kaj tuĉu la ses tikojn.
- Ne restu en polaj limoj. Tra la Mizera Fundo vi atingos la eteron.
- Mi premas la manon je cia vico.
- Tra la malgranda kilsono la fakulo ne sukcesis trovi la pruon.
- La amaso de tiom da anasoj kondukas al perturbo de la klubo.
- Vidante la pacan kapon, la virta geologo demandis sin, ĉu la pastro malhelpos lian kisadon.
Eksteraj ligiloj |
- Kruko kaj Baniko el Bervalo
Stm CnKTyCSVS2Ravt9fHIiLeSEzh1iVwFYuD,mnlAF,T Xfgl IHprd4 N,Cz
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valadolido (apartigilo). Koordinatoj: 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Valadolido hispane: Valladolid urbo Valadolido Flago Blazono Oficiala nomo: Valladolid Ŝtato Hispanio Duoninsulo Iberio Regiono Kastilio kaj Leono Provinco Provinco de Valadolido Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua Rivero Pisuergo Situo Valadolido - alteco 698 m s. m. - koordinatoj 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Areo 197,91 km² (19 791 ha) Loĝantaro 316 564 ( 2007 ) Denseco 1 599,54 loĝ./km² Horzono MET (UTC+1) - somera tempo MET (UTC+2) Poŝtkodo 47001-47016 Telefona antaŭkodo 983 ...