Pál Szemere
Pál SZEMERE [semere], hungare Szemere Pál, Esperante Paŭlo Szemere estis hungara verkisto, poeto, esteto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.
Pál Szemere naskiĝis la 19-an de februaro 1785 en Pécel. Li mortis la 14-an de marto 1861 en Pécel.
Enhavo
1 Biografio
2 Memorigiloj
3 Verkoj (selekto)
4 Fontoj
Biografio |
Pál Szemere frekventis lernejojn en Buda, Kiskunhalas, Nagykőrös, Pápa kaj Sárospatak, fine li estis juristo en 1808. Li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy kaj Ferenc Kölcsey kaj komencis poemadi kaj verkadi. Li havis diversajn postenojn en la deapartementa administrado. Ekde 1831 li estis ano de Hungara Scienca Akademio. Liaj verkoj aperis en gravaj literaturaj revuoj.
Memorigiloj |
strato en Budapeŝto
Verkoj (selekto) |
Alkalmi versdarabkák (Porokazaj poemetoj), 1802-1804
Gedicht an den Herrn Ladislaus Vida von Felső-Pencz und Fegyvernek... precipe germane, 1810
Dalok azoknak a kik szeretnek (Kantoj al tiuj, kiuj amas min), 1812
Felelet a Mondolatra néhai Bohogyi Gedeon úrnak (Respondo al Mondolat...), eseo pri la hungara lingvo, 1815
A párisi adós (La ŝuldanto en Parizo), tradukita teatraĵo, 1841 kaj prezentita en teatro
Dithiramb-Argyérus és... (Ditirambo kaj ...), studo, 1851
Erdei lak mint dalverseny... (Arbara dometo, kiel kantokonkurso...), 1860
Szemere Pál munkái (Verkoj de Pál Szemere), kolektaĵo en 3 volumoj, 1890
Levelei Kazinczyhoz (Leteroj al Kazinczy), leteroj, 1903
- Manuskriptoj en 36 volumoj
Fontoj |
- Hungarlingva Vikipedio