Grigorij Abramoviĉ Ŝajn
Grigorij Abramoviĉ Ŝajn | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nomo | Grigorij Abramoviĉ Ŝajn | |
Dato de naskiĝo | 19-a de aprilo 1892 | |
Loko de naskiĝo | Odesa | |
Dato de morto | 4-a de aŭgusto 1956 | |
Loko de morto | Moskvo | |
Okupo | astronomo | |
Aĝo je morto | 64 | |
Portalo pri Homoj | ||
|
Grigorij Abramoviĉ Ŝajn (Григорий Абрамович Шайн ; naskiĝis la 19-an de aprilo 1892, en Odesa, mortis la 4-an de aŭgusto 1956, en Moskvo) estis sovetia astronomo Li estis edzo de Pelageja Fjodorovna Ŝajn, ankaŭ sovetunia astronomino.
Li ricevis diplomojn de la universitatoj de Tartu, de
Permjo kaj Tomsk.
Li laboris en la Simeiza observatorio de 1925 al 1945 kaj estis direktoro
de tiu observatorio ĝis 1952.
Li studis la spektojn de la steloj kaj la
fizikon de la nebulozoj. Li malkovris novajn nebulozojn kaj la nenormalan abundon de
13C en la stelaj atmosferoj.
Kun Vladimir Albickij, li katalogis la radialajn
rapidojn de ĉirkaŭ 600 steloj. Kun Otto Struve, li studis la rotacian rapidon de
steloj kaj montris ke junaj steloj rotaciias dekoble pli rapide ol Suno ; li emfazis
la gravecon de tiu fakto koncern'al la stela evoluo.
Li malkovris tri asteroidojn kaj kunmalkovris la neperiodan kometon
C/1925 F1 (Ŝajn-Comas Sola).
La Minor Planet Center kreditis lin pri siaj astronomiaj malkovroj sub la nomo
G. Shajn, li estas konata ankaŭ sub la nomo Schajn.
1057 Wanda | 16-a de aŭgusto 1925 |
1058 Grubba | 22-a de junio 1925 |
1709 Ukraina | 16-a de aŭgusto 1925 |
Honoroj |
Li estis :
- Ano de la Royal Astronomical Society,
Doktoro honoris causa de la Universitato de Kopenhago
- Honora ano de la Usona Akademio de la Artoj kaj Sciencoj.
Li ricevis:
- La Premion Stalin (1950),
- La Ordenon de Lenin, dufoje.
Oni donis lian nomon al :
- La luna kratero Shayn,
- La asteroido 1648 Shajna[1],
- La Teleskopo Ŝajn de la Simeiza observatorio.
Noto kaj referencoj |
↑ JPL Small-Body Database Browser 1648 Shajna (1935 RF) (angle)
Eksteraj ligiloj |
ruse Шайн Григорий Абрамович, el "Большая советская энциклопедия" (granda soveta enciklopedio)
ruse ШАЙН Григорий Абрамович (19(07).04.1892 – 04.08.1956)
angle Nekrologia notico