Sjamen
Larĝa panoramo de Sjamen
| Sjamen | |||
|---|---|---|---|
| Administrado | |||
Poŝtkodo | 361000 [+] | ||
Retpaĝaro | www.xiamen.gov.cn [+] | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 3 531 347 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 2 078 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
Geografia situo | 24° 30′ N, 118° 7′ O24.5118.12Koordinatoj: 24° 30′ N, 118° 7′ O [+] | ||
Areo | 1699,39 km² ( 169 939 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Sjamen, ĉine 厦门市 Xiàmén, estas metropolo kaj universitata urbo ekde 1921 en Ĉina Popola Respubliko. La historia loknomo estas Amoj (el la loka lingvo, la minnana). La municipo administras ankaŭ proksimajn distriktojn kaj zonojn.
La insulo de Sjamen
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Ekonomio
4 Klimato
5 Trafiko
6 Vidindaĵoj
7 Ĝemelurboj
8 Fontoj
9 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Sjamen etendiĝas laŭ Tajvana markolo. La urbo konsistas el insulo kaj la kontraŭa kontinenta parto, kiujn ponto kunligas. Aliaj proksimaj insuloj apartenas al Tajvano.
Historio |
Sjamen menciiĝis jam en 282. Jam dum la mezepoko ĝi estis internacia havenurbo kaj ankaŭ bazo kontraŭ piratoj. Ekde 1541 ankaŭ portugaloj uzis la havenon. Pro la Opia milito la britoj akiris la urbon en 1842.
Ekonomio |
Sjamen estas speciala ekonomia zono ekde la 1980-aj jaroj. La plej gravaj industriaj branĉoj estas fiŝkaptado, ŝipkonstruado, nutraĵprilaboro, teksaĵoj, maŝinkonstruado, kemiaj industrioj, telekomunikado, kaj financaj servoj.
Klimato |
Mozaikbildoj pri Sjamen (financa urboparto, universitato, domo en la insulo, la ponto)
Stacidomo de Sjamen
Templo kaj biblioteko en Sjamen
Strato en Sjamen
Sjamen etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 21 °C. Inter junio-septembro tio estas 30 °C. Jare pluvas po 1350 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-septembro. Frosto estas tre malofta.
Trafiko |
Sjamen havas internacian flughavenon, aŭtovojon, stacidomon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Taksioj estas oftaj. Multaj uzas biciklojn, ĉar la motorcikloj kaj mopedoj estas malpermesitaj.
Vidindaĵoj |
strandoj kaj feriejoj- botanika ĝardeno
templo kun biblioteko
Ĝemelurboj |
Cardiff, Britio, 1983
Sasebo, Japanio, 1983
Cebuurbo, Filipinoj, 1984
Baltimore, Usono, 1985
Wellington, Nov-Zelando, 1987
Penango, Malajzio, 1993
Sunbrila Bordo, Aŭstralio, 1999
Kaunas, Litovio
Guadalajara, Meksiko, 2003
Zoetermeer, Nederlando, 2004
Kuching, Malajzio, 2006
Surabajo, Indonezio, 2006
Mokpo, Sud-Koreio, 2007
Richmond, Kanado, 2008
Maratono (urbo), 2009
Fontoj |
- Hungara kaj angla Vikipedioj
Eksteraj ligiloj |
- Mapo pri Sjamen
Universitato en Sjamen