Siverek




Siverek, kurde Sêwreg estas urbego (ankaŭ distrikto) en Provinco Şanlıurfa en azia parto de Turkio.





Panoramo de Siverek




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Loĝantaro


  • 5 Klimato


  • 6 Trafiko


  • 7 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Areo: 4,367  km² (kun la plena distrikto)


  • Supermara alteco: 800 m


  • Loĝantaro: 250,100 (nur la urbo mem en 2016)


  • Horzono: UTC +2 (somere UTC + 3)


  • Telefonkodo: (+90) 414


  • Poŝtkodo: 63600


  • Aŭtokodo: 63


  • 37° 45′ N, 39° 19′ O37.7539.316666666667



Geografio |


Siverek situas en montaro en sudorienta parto de la azia landparto. Ĝi troviĝas 83 kilometrojn de Dijarbakiro kaj de Ankaro 610 kilometrojn [1].



Historio |


La Bucak-klano estas zazaoj, ili alvenis al Siverek de la proksima Dijarbakiro en la 1800-aj jaroj. Ili ĉiam estis lojalaj al la turka ŝtato, precipe dum la ribelo en la 1920-aj jaroj. La klano ankaŭ estis aktiva en la lukto kontraŭ la kurda separismo. Ekde la 1970-aj jaroj la klananoj estis ofte urbogardistoj en Siverek.



Loĝantaro |


La loĝantoj estas ĉefe kurdoj. Ekzistas ankaŭ turkmenoj en apuda vilaĝo kaj ankaŭ araboj.



Klimato |


Siverek situas ĉe limo de mediteranea kaj kontinenta klimatoj kun varmaj sekaj someroj kaj neĝaj vintroj. La suma jara precipitaĵo estas iom malpli ol 500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas aŭ neĝas, tamen inter julio-aŭgusto nur hazarde pluvas. La averaĝa temperaturo estas 16 °C.



Trafiko |


Al Siverek kuras 3 ĉefvojoj.



Fontoj |


  • WikiTrans



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg