Dubajurbo







Interna urboparto de Dubajurbo




Ĉefurbo kaj Emirlando Dubajo




Dubajo el la aero




Iama fortikaĵo, nun muzeo en Dubajurbo




Ŝipoj, kiuj liveras la pasaĝerojn en Dubajurbo


Dubajo estas ĉefurbo, samtempe marhaveno kaj marbanejo de Dubajo (Emirlando).




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Trafiko


  • 6 Klimato


  • 7 Ĝemelaj urboj


  • 8 Vidu ankaŭ





Bazaj informoj |




  • Koordinatoj: 25°18′N 55°18′O  /  25.3°N, 55.3°O / 25.3; 55.3 (Dubajurbo)Koordinatoj: 25°18′N 55°18′O  /  25.3°N, 55.3°O / 25.3; 55.3 (Dubajurbo)


  • Loĝantaro: 1 137 347 (2005)


  • Supermara alteco: 0-8 m


  • Areo: 1114 км²


  • Horzono: UTC + 4


  • Telefonkodo: +9714



Geografio |


Dubajurbo etendiĝas laŭ la marbordo. La golfo Ĥor-Dubaj dividas la ĉefurbon en du partojn, nome: Dejra kaj Bur Dubajo.



Historio |


La unua mencio pri tiu loko devenis el 1799. Tiutempe oni okupis pri fiŝkaptado, kamelobredado kaj perlokaptado. La trovita nafto en la 20-a jarcento faris riĉa la tutan regionon. La urbo okupas centran pozicion inter la komercurboj ĉe Persa Golfo, kion ege favoras la ekzisto de libera komerca zono. La ekonomia bazo de la urbo estas la naftoeksportado, havena aktivado, turismo kaj internacia komercado.



Vidindaĵoj |


El la urbaj vidindaĵoj menciindas: Moskeoj Granda, Abu Hejl, Zabil, Kristana Templo, ankaŭ hoteloj, komerc-centroj k.a. Dubaj estas nomata "Venecio de Golfo".



Trafiko |


Apud la urbo estas unuaklasa internacia flughaveno, kiu kunligas la emirlandojn kun 90 urboj de la mondo. Reto de la aŭtobusoj estas elstara, ankaŭ etaĝaj aŭtobusoj trafikas. Ekde 2009 ankaŭ metroo liveras la pasaĝerojn. Fine en la golfo ŝipetoj trafikas.



Klimato |


Dubajurbo havas varman dezertan klimaton. En la jaro pluvas resume 93 mm. Inter majo-septembro preskaŭ ne pluvas, inter decembro-marto pluvas plejparto de la pluvo. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. La someroj estas ekstreme varmaj (pli ol 40 °C).



Ĝemelaj urboj |




  • Germanio Frankfurt, Germanio


  • Aŭstralio Gold Coast, Aŭstralio


  • Ĉina Popola Respubliko Guangzhou, Ĉinio


  • Ĉina Popola Respubliko Ŝanhajo, Ĉinio


  • Japanio Osaka, Japanio


  • Libano Bejruto, Libano


  • Maroko Tanĝero, Moroko


  • Rusio Moskvo, Rusio


  • Sirio Damasko, Sirio


  • Svislando Geneva, Svislando


  • Turkio Istanbulo, Turkio


  • Skotlando Dundee, Skotlando


  • Maroko Kazablanko, Maroko


  • Usono Detroit, Miĉigano, Usono



Vidu ankaŭ |


  • Listo de milionurboj



Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo