Aĝman







Internacia lernejo en Aĝman


Aĝman,


arabe: عجمان‎‎, angle Ajman laŭ alia transskribo Aǧmān estas urbego, marborda havenurbo, ĉefurbo de la emirlando Aĵmano, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.




Mapo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kie Aĝman estas videbla laŭ la marbordo





Aerpanoramo pri haveno de Aĝman




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Trafiko


  • 6 Klimato


  • 7 Vidindaĵoj


  • 8 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Areo:  km²


  • Supermara alteco: 3 m


  • Loĝantaro: 238,000 en 2010


  • Horzono: UTC +4


  • Telefonkodo: (+971) 06


  • 25°23′38″N 55°26′32″O  /  25.39389°N, 55.44222°O / 25.39389; 55.44222 (Aĝman)Koordinatoj: 25°23′38″N 55°26′32″O  /  25.39389°N, 55.44222°O / 25.39389; 55.44222 (Aĝman)





Panoramo en Aĝman





Moskeo en Aĝman ĉe la maro



Geografio |


Aĝman situas laŭ marbordo de Persa Golfo. Dubajo troviĝas 24, urbo Abu-Dabio 151 km.



Historio |


Laŭ traktato inter Britio kaj ŝejko de Aĵman subskribita en 1820 Aĵman estis agnoskita aŭtonoma ŝtato. Post jardekoj la traktato etendiĝis ankaŭ al la maro antaŭ Aĵman. Por malhelpi turkan kaj francan interesojn la nova interkonsento en 1892 tenis la emirlandon en manojn de Britio. En 1968 Britio anoncis retiriĝon, intertraktadoj komenciĝis. La britoj foriris en 1971 kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj naskiĝis. Aĝmano reprezentas pli ol 90% de la populacio de la emirlando.





Vojkruciĝo kun moskeo en Aĝman





Marbordo ĉe Aĝman




Nubskrapulo en Aĝman



Ekonomio |


Ekonomie Aĝman estas la plej malriĉa membro de la Emirlandoj. Depost 1900 proksimume 40 fiŝkaptistaj ŝipetoj funkciis en la maro, aliaj okupiĝis pri daktilopalmoj. De 1961 ĝis la fruaj 1970-aj jaroj la pli nova grava enspezo estis vendado de poŝtmarkoj. En 1972 la Emirlandoj transprenis poŝtmarkan negocon. Nuntempe Aĝman estas loko de pluraj banko, vendejegoj kaj luksaj hoteloj. Ĉe la haveno oni produktas modernajn ŝipojn, tio estas tutmonde signifa.



Trafiko |


Aĝman havas flughavenon ĉe la najbara urbo (12 km). La internacia flughaveno troviĝas 60 km. La haveno apartenas al la signifaj havenoj de la Persa Gofo.



Klimato |


Aĝman havas varman dezertan klimaton. En la jaro pluvas resume iom malpli, ol 100 mm. Inter majo-septembro ne pluvas, inter decembro-marto pluvas plejparto de la pluvo. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. La someroj estas ekstreme varmaj (pli ol 40 °C).



Vidindaĵoj |



  • nacia muzeo

  • ruĝa fortikaĵo

  • moskeoj



Fontoj |



  • WikiTrans

  • mapo, distancoj


  • [1] angle





Akademio en Aĝman








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg