Ĉirĉik
Ĉirĉik | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 111700 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 159 400 (1994) [+] | ||
Loĝdenso | 4 688 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 69° 35′ O41.46666666666769.583333333333Koordinatoj: 41° 28′ N, 69° 35′ O [+] | ||
Alto | 582 m [+] | ||
Areo | 34 km² (3 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chirchiq [+] | |||
Ĉirĉik, (uzbeke Чирчиқ, ruse чирчик) estas industria urbego en nordorienta Uzbekio, en la Provinco Taŝkento.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Trafiko
6 Vidindaĵoj
7 Fontoj
Bazaj informoj |
Areo: 34 km²
Supermara alteco: 582 m
Loĝantaro: 149,400 (2014)
Horzono: UTC+5
Telefonkodo: (+998) 7071
Poŝtkodoj: 702100 – 111700
Aŭtokodo: 10
41° 28′ N, 69° 35′ O41.46888888888969.582222222222
Geografio |
Ĉirĉik situas en altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando laŭ la samnoma rivero. Taŝkento troviĝas 32, Namangano 183, Ĝizaĥo 210, Fergano 220, Margilan 211, Andiĝono 250, Samarkando 300, Navojo 386, Karŝio 433, Kokando 467, Buĥaro 474, Termezo 512, Urgenĉo 745, Nukus 831 kilometrojn.
Historio |
Ĉirĉik estis fondita en 1935, kiam pluraj lokaj vilaĝoj kreskis kune pro konstruado de akvoenergia centralo. La unuigitaj vilaĝoj formis la novan urbon Ĉirĉik. En la urbeto inter 1946-1948 funkciis gulago (trudlaborejo), kie 2600 trudlaboristoj produktis aĵojn por nukleaj reaktoroj.
Ekonomio |
Ĉirĉik situas meze de intense kultivita areo, kie ĉefe kultivas melonojn, vinberojn kaj aliajn fruktojn kaj legomojn. La urbego mem produktas artefaritajn sterkojn kaj plurajn alojojn.
Apudaĵo de Ĉirĉik estas grava vintra libertemporegiono. Ekzistas skiejo proksime de la grandurbo, altiranta turistojn de ĉie en Mezazio kaj Rusio.
Trafiko |
Ĉirĉik trairan ĉefvojon (al Taŝkento kaj al la nordorienta landparto).
Vidindaĵoj |
- Lokhistoria Muzeo
Preĝejo Sankta Georgo
- pluraj monumentoj
Fontoj |
- WikiTrans
- mapo, distancoj
[1] angle