Gonçalo Neves




Gonçalo NEVES [gonsAlu nevŝ] (naskiĝis en Setúbal, Portugalio, la 5-an de junio 1964) estas Esperanto-verkisto, agronomo, licenciito pri plantpatologio, iama fakulo pri aĉetado kaj kvalitkontrolo de nutraĵoj, nun tradukisto, lingvoinstruisto kaj leksikografo. Eklernis Esperanton en 1987. Aktivis en la portugala Esperanto-movado inter 1987 kaj 1993. Ekverkis en 1989. Lingva revizianto de Monato inter 1995 kaj 2000. Akademiano inter 1995 kaj 1998. Plurfoje premiiĝis en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Aperigis poemojn, rakontojn, eseojn kaj recenzojn en pluraj gazetoj. Prelegis pri literaturaj temoj en Portugalio, Hispanio, Katalunio kaj Malto. Eklernis ankaŭ aliajn planlingvojn (Volapük, Ido, Interlingua). Publikigis plurajn Ido-librojn en 2002, 2007-2008 kaj 2016. Pro sia Historia Vortaro de Esperanto, li ricevis en 2018 duan Premion Grabowski, kune kun Bernhard Pabst. Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.


Neves estas membro de la Ibera Skolo de Esperantlingvaj verkistoj.




Enhavo






  • 1 Verkoj


    • 1.1 Libroformaj verkoj


    • 1.2 Eseoj kaj studoj


    • 1.3 Aliaj




  • 2 Eksteraj ligiloj


  • 3 Ligiloj al recenzoj





Verkoj |



Libroformaj verkoj |




  • Ibere libere (poemaro kun Jorge Camacho, Liven Dek kaj Miguel Fernández). Vieno: Pro Esperanto 1993. 136 p. [p. 7-57]


  • Kompreni (rakontoj). Berkeley: Bero 1993. 56 p.


  • Ekstremoj (novelaro kun M. Fernández, J. Camacho kaj Liven Dek). Vieno: IEM 1997. 207 p. [p. 130-146]

  • "In-fluoj en la moderna esperanta poezio. La lirika itinero de Miguel Fernández". En: Menade bal püki bal. Festlibro por la 50a naskiĝ-tago de Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Edition Iltis 1998. 487 p. [p. 255-270]

  • "Niaj verboj sen veproj" (eseo pri la transitiveco de la esperantaj verboj). En: De A al B. Festlibro por André Albault. Red. Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Edition Iltis 2000. 281 p. [p. 155-172]


  • Simptomoj (poemaro). Antverpeno: FEL 2000. 72 p. Serio Stafeto n-ro 25.


  • Mia kuzo Ido. Kelkaj babiloj pri la gramatiko de Ido. Lisboa 2002: Editerio Sudo. 23 p.


  • La saturna skorpio (kune publikigita kun hispana traduko: El escorpión saturnino), postparolo al la poemaro Saturno, de Camacho (eld. Bero, 2004)


  • Xavier de Maistre: Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro. El la franca tradukis Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto 2008. 71 p.

  • "Zamenhof kaj Volapük". En: Instrui Dokumenti Organizi. Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Claude Gacond. Editoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal. Bad Bellingen: Edition Iltis 2011. 392 p. [p. 277-316].


  • Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888. (Bad Bellingen): Edition Iltis 2011. 113 p.


  • Zamenhof kaj Volapük. (Bad Bellingen): Edition Iltis 2012. 44 p. (2a, korektita eld. 2013)


  • Fernando Pessoa (kiel Alberto Caeiro): La gardisto de gregoj. El la portugala tradukis Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto 2015. 78 p.


  • Fernando Pessoa (kiel Alberto Caeiro): La gardero di trupi. El la portugala en Idon tradukis Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto 2016. 84 p.


  • Francisco Cândido Xavier. La senditoj. Diktita de la spirito Andreo Ludoviko. El la portugallingva originalo tradukis Gonçalo Neves. Brasília; Rio de Janeiro; FEB; Lorenz 2018. 269 p. (traduko finita je 2011-07-4)


  • Recenze. Chapecó: Fonto 2018. 117 p.


  • Periskope. Chapecó: Fonto 2018. 114 p.



Eseoj kaj studoj |




  • Novaj spuroj en Hispanio, eseo pri la verkoj de Miguel Fernández, Jorge Camacho, Liven Dek kaj Abel Montagut. 1992, 16 p. En: Boletín 1992: 4 (307), p. 15-18; 5 (308), p. 17-18 kaj Iltis-Forumo 4. 1992: 3, p. 66-70 (em ambaŭ kazoj temas pri resumita versio)


  • La etburĝo kaj nia romanarto, eseo pri Henri Vallienne kaj la unuaj romanoj en Esperanto. En: Literatura Foiro 24. 1993: 5 (145), p. 267-272


  • La benjameno de nobela familio, studo pri la vorto 'ambaŭ'. En: La Ondo de Esperanto 2003: 2 (100), p. 13-15


  • Ĉu Esperanto konas hermafroditojn?, studo pri la vorto 'virkuracisto' kaj aliaj kunmetaĵoj. En: La Ondo de Esperanto 2003: 8–9 (106–107)





Aliaj |


Kontribuis al BA2, BA8, BA10.



Eksteraj ligiloj |



  • Gonçalo NEVES

  • Ekstremoj

  • Ibere libere

  • Mi prime contacto con Interlingua


  • Verkoj de kaj pri Goncalo Neves en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo



Ligiloj al recenzoj |



  • recenzoj fare de Neves

  • La Manto




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg