Bekabad
Bekabad | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 082 (1989) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 14′ N, 69° 14′ O40.22583333333369.229166666667Koordinatoj: 40° 14′ N, 69° 14′ O [+] | ||
Alto | 305 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bekobod [+] | |||
Bekabad, uzbeke Бекобод [Bekabad], ruse Бекабад [Bekabad] estas urbego en orienta Uzbekio, en la Provinco Taŝkento. En la loknomo abad signifas: urbego. Ĝis 1964 la grandurbo estis konata kiel Begovat.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Eduko
6 Klimato
7 Fontoj
Bazaj informoj |
Areo: km²
Supermara alteco: 373 m
Loĝantaro: 101,292 (2014)
Horzono: UTC+5 (somera tempo ne estas)
Telefonkodo: +998 9091
Poŝtkodoj: 110500
Aŭtokodo:
40° 13′ N, 69° 13′ O40.21666666666769.216666666667
Geografio |
Bekabad situas sur montetaro laŭ ambaŭ benkoj de rivero Sirdarjo proksime de la landlimo de Taĝikio. Kokando troviĝas 24, Margilan 47, Fergano 55, Namangano 58, Andiĝono 98, Angren 99, Ĉirĉik 166, Taŝkento 181, Ĝizaĥo 290, Samarkando 376, Navojo 497, Karŝio 501, Termezo 507, Buĥaro 583, Urgenĉo 891, Nukus 985 kilometrojn.
Historio |
Bekabad estis origine produktejo pri cementoj. Inter 1942-1944 ankaŭ ŝtalofabriko estis konstruita. Iom poste ankaŭ akvoenergia centralo konstruiĝis proksime, kiu donis ankaŭ irigaciakvojn. Bekabad ricevis urban statuson en 1945.
Ekonomio |
Bekabad restas grava industria urbego en la sendependa Uzbekio. Krom la menciitaj ekzistas ankaŭ brikofabriko, nutraĵindustrio kaj oni okupiĝas ankaŭ pri kotonoj.
Eduko |
Bekabad estas hejmo de medicina instituto kaj faklernejo. Ekzistas ankaŭ 17 mezlernejoj, du muziklernejoj.
Klimato |
Bekabad situas en kontinenta klimato kun malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La jara preciptaĵo estas averaĝe 441 mm, en ĉiuj monatoj pluvas aŭ neĝas, sed inter novembro-marto foje frostas, tamen inter majo-septembro iomete pluvas pli.
la temperaturo atingas 30 gradojn.
Fontoj |
- WikiTrans
- mapo, distancoj
[1] angle