Rusia rublo










1-rubla monero de 1998


Rusia rublo (ruse рубль[noto 1], simbolo: ₽) estas la monunuo de Rusio. La centono (cendo) de rusa rublo nomiĝas kopeko (ruse копе́йка).


Internacia ISO-kodo de rublo estas RUB, estas erare plu uzata ankaŭ la antaŭa (ĝis 1997) kodo — RUR.




Enhavo






  • 1 Deveno de la nomo


  • 2 Historio


    • 2.1 Rublo en cara Rusio


    • 2.2 Rublo post 1917


    • 2.3 Rublo post disfalo de Sovetunio




  • 3 Simbolo


  • 4 Nombraĵoj


    • 4.1 Metalaj moneroj


    • 4.2 Monbiletoj




  • 5 Nunaj valoroj de RUB


  • 6 Notoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Deveno de la nomo |




Kvinkopeka monero de 1997


La nomo de la rusia monunuo devenas de la verbo рубить [ruBIT] «haki»: la unuaj rubloj estis fakte ne moneroj, sed simple pecoj de arĝento, hakaĵoj — de tio aperis la nomo.


La nomo de la rusia cendo — kopeko — venas de la rusa vorto копьё [koPJO] «lanco»: en la unuaj kopekoj estis bildo de Sankta Georgo kun lanco, mortiganta la drakon. Restarigante la tradicion, ankaŭ la modernaj kopekoj havas tiun bildon en sia malantaŭo.



Historio |



Rublo en cara Rusio |




50-rubla monbileto de 1779




15 kopekoj de la jaro 1914


La rublo kiel monunuo estas menciata unuafoje en la jaro 1321.


En la Rusia Imperio ekde la 16-a jarcento unu rublo egalis al 100 kopekoj, sed nur en la komenco de la 18-a jarcento oni komencis efektive produktadi monerojn (rubl-onojn kiel grandajn arĝentajn kaj kuprajn monerojn, rubl-opojn kiel orajn monerojn).


La unua monbileto aperis dum regado de la carino Elizabeto. Bezonon de la papera mono kaŭzis troa amaso de kupraj moneroj en mona cirkulado; transportadi kupran monon estis malfacile, transpagoj fariĝis tre komplike fareblaj — kaj tiam la papera mono estis enkondukita en 1769. La unuaj monbiletoj aspektis ne tre impone de la nuntempa vidpunkto: blanka paĝo kun skribo «Al donanto de tiu ĉi ŝtata asignacio Sankt-Peterburga banko pagas 25 rublojn per cirkulantaj moneroj» (vidu ilustraĵon dekstre).


Fine de la 19-a jarcento la arĝenta rublo enhavis 10 hrivnojn aŭ 100 kopekojn, la rubla monero konsistis el 18 gramoj de pura arĝento.



Rublo post 1917 |


En la tempo de la rusa revolucio (1917) oni monfaris la rublon ĉefe en formo de monbiletoj; pro troa produktado de tiuj, la rublo rapide perdadis sian valoron. La monbiletoj de tiu tempo iĝis konataj kiel «kerenkoj», de la nomo de la ĉefo de la Portempa Registaro s-ro Kerenskij. «Kerenkoj» ekzistis en formo de tre malgrandaj monbiletoj, 20- kaj 40-rublaj, sen numeroj. Cirkulis granda kvanto da falsitaj «kerenkoj» (fakte tiuj monbiletoj estis tiel malbone protektitaj de falsado, ke eĉ fakuloj tute ne povas distingi inter la oficialaj kaj la falsitaj biletoj — krom kiam la falsadoj estis evidentaj, ekz. kun la sama bildo de ambaŭ flankoj).


Dum la Enlanda milito en Rusio ekestis dekoj da diversaj monunuoj, plejparto da kiuj portis nomon rublo. «Rublojn» produktis multaj regionestroj, militestroj, firmaoj, bankoj kaj eĉ fervojoj. Inter la multaj ekzemploj:



  • Ĉekoj je diversaj sumoj rublaj, cirkulintaj kiel monbiletoj, emisiitaj de Vladikavkaza filio de Ŝtata banko kaj, versimile, estis akceptataj nur en tiu urbo. Similajn ĉekojn emisiis ankaŭ bankoj de aliaj urboj.

  • Monbileto de Vladikavkaza fervojo, cirkulis en la tuta Norda Kaŭkazio kaj estis fidata de loĝantaro pro tio, ke la fervojo el Rostov-na-Donu al Baku («Vladikavkaza fervojo») estis konstruita kun partopreno de la brita kapitalo. Oni esperis, ke «la angloj certe pagos».

  • Rubloj de tiel nomita Norda Rusio. Surskribo promesis interŝanĝon po 0,4 tia rublo por 1 brita pundo.


En Sovetunio ekestis nova, stabila monunuo kun la nomo rublo. En 1961 ĝi estis ŝanĝita po 10:1.



Rublo post disfalo de Sovetunio |


Post la disfalo de Sovetunio en 1991 ĉiuj novaperintaj landoj eldonis siajn novajn monunuojn. Nur dum mallonga tempo ekzistis en Latvio rublo (Rublis), kiu estis en 1993 anstataŭigita per la lato. La taĝika monunuo nomiĝis «rublo» ĝis 1999, kiam ĝi anstataŭiĝis per somoni.


Pro la granda inflacio komence de la 1990-aj jaroj, kaj la tia malalta valoro de la rublo, oni en 1997 ŝanĝis po 1000 malnovaj rubloj kontraŭ unu nova rublo.


Hodiaŭ ekzistas du malsamaj rublo-monunuoj — krom la rusa rublo ankoraŭ la belorusa rublo. Se oni ne indikas la landonomon, oni kutime parolas pri la rusa rublo. Ankaŭ en Ukrainio lokanoj inter si ofte diras «rublo» pri monunuo hrivno de sia lando.


Krom Rusio, rusia rublo estas fakte uzata en ĉiuj niveloj ene de la memdeklaritaj (internacie neagnoskitaj) ŝtatoj Abĥazio kaj Suda Osetio. Monunuo de alia tia neagnoskita memregata teritorio, Ĉednestrio, ankaŭ nomiĝas oficiale «rublo» kaj iom similas la sovetian.



Simbolo |




Simbolo de rublo sur unurubla monero


En la jaro 2013 Banko de Rusio oficialigis la simbolon de rublo: ₽ (cirila litero Р kun streko)[1]. En Unikodo la simbolo ekhavis kodon: U+20BD[2].



Nombraĵoj |


La rusia rublo eldoniĝas laŭ la sekvaj nombraĵoj:



Metalaj moneroj |



  • 1-kopeka monero (malofte uzata)

  • 5-kopeka monero

  • 10-kopeka monero

  • 50-kopeka monero

  • 1-rubla monero

  • 2-rubla monero

  • 5-rubla monero

  • 10-rubla monero



Monbiletoj |


Rublaj monbiletoj estas haveblaj en nombraĵoj de 5, 10, 100, 500, kaj 1000. En 2006 la ŝtato ekeldonos monbiletojn de 5000 rubloj. Ĉiu monbileto ambaŭflanke enhavas bildojn de vidindaĵoj en certa rusia urbo.











































Antaŭo Malantaŭo Klarigo pri ilustraĵoj
Banknote 5 rubles (1997) front.jpg Banknote 5 rubles (1997) back.jpg Vidindaĵoj en Velikij Novgorod:
A: Katedralo de Sanktulo Sofio en Velikij Novgorod
M: Muro de la kastelo en Novgorod

(Ĉi tiu monbileto estas malofta, ne plu produktata, anstataŭata de la 5-rubla monero.)


Banknote 10 rubles 2004 front.jpg Banknote 10 rubles 2004 back.jpg Vidindaĵoj en Krasnojarsk:
A: Ponto super la rivero Jenisej en Krasnojarsk
M: Digo de la Krasnojarska akva elektrocentralo.
Banknote 50 rubles 2004 front.jpg Banknote 50 rubles 2004 back.jpg Vidindaĵoj en Peterburgo:
A: Statuo antaŭ Petro-Paŭla Fortikaĵo
M: La eksa borsejo
Russia100rubles04front.jpg Russia100rubles04back.jpg Vidindaĵoj en Moskvo:
A: Statuo antaŭ la Teatro Bolŝoj
M: La Teatro Bolŝoj
Banknote 500 rubles (1997) front.jpg Banknote 500 rubles (1997) back.jpg Vidindaĵoj en Arĥangelsk:
A: Monumento de Petro la Granda kaj velŝipo en haveno de Arĥangelsk
M: La Monaĥejo Soloveckij (insuloj en la Blanka Maro)
Banknote 1000 rubles 2004 front.jpg Banknote 1000 rubles 2004 back.jpg Vidindaĵoj en Jaroslavlo:
A: Monumento de Jaroslav la 1-a la Saĝa
M: La Preĝejo de la Antaŭulo
Banknote 5000 rubles (1997) front.jpg Banknote 5000 rubles (1997) back.jpg Vidindaĵoj en Ĥabarovsk


Nunaj valoroj de RUB |


CHF |
CNY |
EUR |
GBP |
INR |
JPY |
USD


(anglalingva retejo)



Notoj |





  1. abĥaze амааҭ; baŝkire һум; ĉuvaŝe тенкĕ; komie шайт; lake къуруш; marie теҥге; osete сом}}; tatare сум; udmurte манет; jakute солкуобай




Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Rusia rublo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Tre ampleksa paĝaro pri rusiaj monbiletoj de diversaj epokoj (ru)


  • GOZNAK: ŝtata produktanto de monbiletoj, moneroj, pasportoj ks. (ru)


  • Rusaj monbiletoj 1898 - 1917 (eo)











  1. 2013-12-11, Russian ruble gets graphic symbol, RT.com


  2. Unicode: Currency Symbols (Range: 20A0–20CF)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg