František Omelka







































František Omelka

Personaj informoj

Naskiĝo

19-an de aŭgusto 1904 (1904-08-19)
en Staré Město

Morto

23-an de julio 1960 (1960-07-23) (55-jara)
en Otrokovice

Ŝtataneco

Ĉeĥoslovakio

Profesio

verkisto, tradukisto, esperantisto

Lingvoj

ĉeĥa lingvo, Esperanto
Familianoj

Edz(in)o

Františka Omelková

Infano

Věra Kramářová







v  d  r


Information icon.svg



František OMELKA (nask. la 19-an de aŭgusto 1904 en Staré Město - mortis la 23-an de junio 1960 en Otrokovice) estis ĉeĥa instruisto, kiu verkis pedagogiajn studojn kaj librojn por infanoj, ĉefe en la ĉeĥa, sed kelkajn verkojn samtempe en Esperanto. El Esperanto li tradukadis en la ĉeĥan.
Kiel instruisto li laboris en la municipoj Blatnice, Stříbrnice, Hluk, Otrokovice, Napajedla, Zlín kaj Prago.


Ankaŭ lia edzino Františka Omelková estis esperantistino, instruistino kaj verkistino.


František Omelka naskiĝis en familio de poŝtisto. En Uherské Hradiště li studis klasikan gimnazion, kie jam pruviĝis liaj talentoj literatura kaj studi lingvojn. Post abiturientiĝo li fariĝis poŝtisto, kvankam li sopiris vojaĝi tra la mondo. Tiutempe li konatiĝis kun Františka Omelková, sia estonta edzino (ŝi havis la saman familian nomon, kvankam ili ne estis parencoj). Ŝi ĵus finis pedagogian instituton en Přerov kaj tio inspiris lin aliĝi al la sama lernejo.

La junaj homoj enamiĝis, geedziĝis kaj instruis en vilaĝaj lernejoj de sia regiono. En 1932 ili ambaŭ lernis Esperanton. Samtempe ili komencis verki rakontojn por infanoj. En 1934 naskiĝis al ili propra infano, filino Věra (nun Kramářová). František Omelka kelkajn siajn verkojn tradukis en Esperanto, kelkajn esperantaĵojn li male tradukis en la ĉeĥan. Lia "Alaska stafeto" estis tradukita ankaŭ en la germanan, inslandan kaj nederlandan. Plie li verkis multajn verkojn pri pedagogio.

Post la milito liaj verkoj komence aperadis kaj estis tre sukcesaj, sed poste - dum socialismo - ili estis eliminitaj el la publikaj bibliotekoj kaj ne plu eldonataj. Pri la kialoj oni povas nur hipotezi. En 1960 lin mortigis kancero. Post lia morto en 1976 merite de lia edzino aperis ĉeĥlingve lia romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) pri la unua ekspedicio ĉirkaŭ la Tero, do pri Fernão de Magalhães. En la jaro 2000 la urbestro de Otrokovice atribuis al František Omelka la honoran civitanecon de la urbo "in memoriam" (memore, postmorte).




Enhavo






  • 1 Verkoj en Esperanto


    • 1.1 Eldonitaj libroj


    • 1.2 Gazet-artikoloj


    • 1.3 Radio-elsendoj




  • 2 Verkoj en la ĉeĥa


    • 2.1 Eldonitaj libroj


    • 2.2 Tradukoj el Esperanto


    • 2.3 Artikoloj pri Esperanto




  • 3 Eksteraj ligiloj





Verkoj en Esperanto |



Eldonitaj libroj |





La Alaska Stafeto & Kaptitoj de la Glacirokoj, 1952.




  • Aventuroj de Antonio (1937)


  • La Alaska Stafeto (1952)


  • Kaptitoj de la Glacirokoj (1952)


  • La Granda Admiralo (manuskripto)



Gazet-artikoloj |




  • La murdinto (Heroldo 6. 10. 1935)


  • "Orient-expres" (Heroldo, aprilo 1936)


  • 5 000 Kĉ (Heroldo 7.6.1936)



Radio-elsendoj |




  • Trans la okeanon (Praha, 20.6.1946)


  • La plej juna urbo (Ostrava 21.1.1947)


  • La eterne vivanta pedagogo (Ostrava 25.3.1947)



Verkoj en la ĉeĥa |



Eldonitaj libroj |




  • Hore dědinů (Supren tra la vilaĝo, 1935)


  • Komňanský hrdina (La heroo el Komňa, 1938)


  • Vlci proti mustangům (Lupoj kontraŭ mustangoj, 1940, 1947)


  • Nebezpečí láká (La danĝero allogas, 1943)


  • Štafeta (Stafeto, 1946)


  • Pasáček Ali (Paŝtisteto Ali, 1946)


  • Blesky nad Beskydami (Fulmoj super Beskydy-montaro, 1947)


  • Pomoc přijde z hor (La helpo venos de sur la montaro = Kaptitoj de Glacirokoj, 1948)


  • Začalo to v III. A (Ĝi komenciĝis en la 3-a klaso, 1953)


  • Velký admirál (La granda admiralo, 1946 )



Tradukoj el Esperanto |



  • L.Zamenhof: Helenka (Helenjo, 1932)

  • L. Zamenhof: Pavouk (Araneo, 1933)

  • J. R. Scherer: Angkor-Vat, nejslavnější chrám světa (Angkor-Vat, la plej fama templo de la mondo, 1934)

  • J. R. Scherer: Vánoce na Javě u ohnivé řeky (Kristnasko en Javo ĉe la fajra rivero, 1934)

  • J. Williamson: O králi zvířat (Pri reĝo de bestoj, 1934)

  • B.K.: Nebezpečná hračka (Danĝera ludilo, 1935)

  • J. R. Scherer: Příchod do Indie (Alveno en Hindion, 1935)

  • Štěpán Zodel: Stařenka (Maljunulineto, 1935)

  • Dreher: Orientální matematika (Orienta matematiko, 1935)

  • H. Weinhengst: Povozník (Veturigisto, 1936)

  • Fr. Vasta: Japonsko, ráj menželů (Japanio, paradizo de geedzoj, 1936)

  • H. Weinhengst: Uloupené dětství (Forrabira infanaĝo, 1936)

  • Selma Lagerlöf: Betlémské děti (La infanoj de Betlehem, 1939)

  • Dr. V. Jovanovič: Z partizánských bojů v Jugoslavii (El partizanaj bataloj en Jugoslavio, 1946)

  • Vahtang Ananiah: Zrádce (Perfidulo, 1948)

  • E. Matwiejczuk: Vyzvědač (Spiono, 1948)

  • M. Ch. Chrima: Poslední boj (La lasta batalo, 1949)



Artikoloj pri Esperanto |




  • Esperanto - brána do světa (Esperanto - pordego en la mondon, 1949)


  • Kroužek esperantistů (Rondeto de esperantistoj, 1951)


  • Esperanto slouží míru (Esperanto servas al la paco, 1951)


  • Kursy esperanta (Kursoj de Esperanto, 1951)


  • Kroužek esperantistů hlásí (Rondeto de esperantistoj raportas, 1951)


  • Po sjezdu esperantistů (Post kongreso de esperantistoj, 1951)


En ĉeĥaj gazetoj F. Omelka publikigis ĉ. 110 rakontojn, ekz. En malnova kastelo, Tra aera oceano, Trifolio de Lukov, Rememoroj pri Beogrado, Letero al la patrino, Al la suno, El aŭtunaj vesperoj, Heroo, Oni serĉis ĝentlemanon, La sorto, Persistemo, Sango, Murdisto, Kriplulo, Piedo k.a.


Liaj pedagogiaj artikoloj havis ekz. jenajn temojn: Eduko de moralaj sentoj, Pedagogia takto, Mi batalis kontraŭ trompa kopiado, Pri la pureco de la gepatra lingvo, Familio kaj lernejo, La lernejo paŝas tra la vivo, Sindevontigo de lernejanoj, Kiel ni ekkonas niajn lernantojn, Instruistino, Laboro de klas-instruisto, Al la gepatroj por enpensiĝo, Bonulo kaj turmentulo, Pri edukado de infanoj al patriotismo, Tri specoj de punoj, Kiel instrui gramatikon kaj ortografion, La beleco de parolo estas en simpleco, Kiel instrui stilon, Kolekto de diagramoj por instrui geografion k.s.




  • František Omelka en Vikifontaro (Universala biblioteko)



Eksteraj ligiloj |




  • Verkoj de kaj pri Frantiŝek Omelka en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo


  • Verkoj de František Omelka ĉe Projekto Gutenberg
















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg