Regiono Zlín




Koordinatoj: 49°13′59″N 17°40′01″E  /  49.23306°N, 17.66694°O / 49.23306; 17.66694 (Regiono Zlín)


















































































































































Regiono Zlín

ĉeĥe: Zlínský kraj
administra unuo

Lesna castle.jpg

Kastelo Lešná






Flag of Zlin Region.svg

Flago


Zlin Region CoA CZ.svg

Blazono



Oficiala nomo: Zlínský kraj

Lando

Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj


Historiaj regionoj

Moravio, Valaĥio

Montaroj


Najbaras kun


Gravaj urboj


Interesaj lokoj


Riveroj

Moravo, Bečva, Olšava

Ĉefurbo

Zlín
 - mezo
Zlín
 - alteco
230 m s. m.
 - koordinatoj

49°13′59″N 17°40′01″E  /  49.23306°N, 17.66694°O / 49.23306; 17.66694 (Regiono Zlín)
Plej alta punkto

 - situo

Čertův mlýn
 - alteco
1 206 m s. m.

Areo
3 964,0 km² (396 400 ha)

Loĝantaro
597 813
Denseco

150,81 loĝ./km²

Estiĝo

2000

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)

Aŭtokodoj
Z


Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo

Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž
Tipo de heredaĵo

kultura heredaĵo

Jaro
1998 (#22)
Numero

860
Regiono

Eŭropo

Kriterioj
ii, iv


ISO 3166-2:CZ
CZ-ZL

CZ-NUTS
CZ072




Situo de la regiona urbo Zlín enkadre de Ĉeĥio

Situo de la regiona urbo Zlín enkadre de Ĉeĥio

ButtonRed.svg


Situo de la regiona urbo Zlín enkadre de Ĉeĥio





Regiono Zlín enkadre de Ĉeĥio


Regiono Zlín enkadre de Ĉeĥio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Zlín Region

Retpaĝo: www.kr-zlinsky.cz


Regiono Zlín estas unu el 14 pli superaj teritorie administraj tutaĵoj en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Moravio. Sudokcidente ĝi najbaras kun Sudmoravia regiono, nordokcidente kun Regiono Olomouc, norde kun Moravia-Silezia Regiono kaj oriente kun Slovakio.




Enhavo






  • 1 Naturkondiĉoj


  • 2 Administra divido


  • 3 Historio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Trafiko


  • 6 Scienco kaj klereco


  • 7 Rilataj temoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Naturkondiĉoj |


Orografie la teritorio de Regiono apartenas al okcidenta montaro Karpatoj. Granda parto de la teritorio estas montetarregiono aŭ montarregiono, kiam la plej altaj montdorsoj situas oriente en limo al Slovakio. Sude tio estas montaro Blankaj Karpatoj kun la plej alta monto Velká Javořina. Montaro Javorníky ligas al ili kaj poste la plej alta montaro Moraviasileziaj Beskidoj, kies plej alta monto – Lysá hora – jam situas en teritorio de najbara Moravia-Silezia Regiono. Okcidente kaj sudokcidente Regiono havas ankaŭ fekundajn ebenaĵojn nomataj Hanakio en ĉirkaŭaĵo de Kroměříž kaj Slovácko en ĉirkaŭaĵo de Uherské Hradiště. Sudokcidente leviĝas montaro Chřiby. Inter Chřiby kaj jam la menciitaj montaroj kondukas de okcidento el Regiono Olomouc la tn. Supermoravia valo tra la ĉirkaŭaĵo de Kroměříž ĝis ĉirkaŭaĵo de urbo Zlín. Ĉirkaŭ rivero Moravo, en la ĉirkaŭaĵo de Uherské Hradiště, kondukas Submoravia valo, kiu plu daŭrigas en Sudmoravian Regionon.


La teritorion de Regiono deakvigas rivero Moravo kaj ties alfluoj, ekz. Bečva kaj Olšava. Morava enfluiĝas en Danubon, kiu ties akvojn forkondukas ĝis Nigra maro. Randajn partojn en nordo (malantaŭ remparo de montaro Jesenikoj) kaj nordoriente deakvigas rivero Odro ĝis Balta maro.


Regiono Zlín havas grandan areon de ŝirmata pejzaĝa teritorio (ŜPR). Grandareaj teritorioj ensumigas du ŝirmatajn pejzaĝajn regionojn, Beskidoj kaj Blankaj Karpatoj, kiuj ensumigas proksimume 30 % da teritorio. ŜPR Bílé Karpaty apartenas inter ses biosferajn rezervejojn de UNESKO en la respubliko. En la teritorio de Regiono ankaŭ troviĝas multaj naturrezervejoj kaj naturmemorigaĵoj.



Administra divido |


La teritorio de la regiono estis limigita per teritorioj de distriktoj: Distrikto Zlín, Distrikto Vsetín, Distrikto Kroměříž kaj Distrikto Uherské Hradiště.


Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj Regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de la regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Bystřice pod Hostýnem, Holešov, Luhačovice, Otrokovice, Rožnov pod Radhoštěm, Uherský Brod, Valašské Klobouky, Valašské Meziříčí, Vizovice.


En la regiono estas 307 komunumoj, el tio 13 urboj kun disvastigita agadeco. Sidejurbo de la regiono estas laŭstatuta urbo Zlín.



Historio |


La regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000. Laŭ administra divido el la jaroj 1960 – 1990 la tuta ĝia teritorio apartenis pligrandparte al tiama Sudmoravia regiono, (distriktoj Gottwaldov – hodiaŭa Zlín, Kroměříž kaj Uherské Hradiště) kaj malgrandparte al tiama Nordmoravia regiono (distrikto Vsetín).


La orienta limo de Moravio ne havis sian hodiaŭan formon de pratempoj. Se ni ne prikonsideros la fakton, ke ĉiuj limoj estis en mezepoko difinataj per fikcia mezo de nepriloĝata limteritorio, la suda parto de Regiono Zlín apartenis al Hungario, pri kio ĝis hodiaŭ atestas nomoj de urboj Uherské Hradiště (laŭvorte Hungara Burgejo), Uherský Brod (laŭvorte Hungara Travadejo) kaj Uherský Ostroh (laŭvorte Hungara Elstaraĵo). La limon de Moravio tiam kreis rivero Olšava.



Ekonomio |


Krom la fekundaj ebenaĵoj en la moraviaj valoj Regiono havas nekvalitan grundon, kiu taŭgas pli al paŝtado. Ĉi tie estas prilaboraĵindustrio, gumindustrio kaj elektroteknika industrio. Regiono apartenas ekonomie al tiuj pli postrestintaj, multaj entreprenoj stagnas aŭ bankrotas kaj malbona trafikebleco en la montartereno ankaŭ ne helpas.



Trafiko |



Scienco kaj klereco |



Rilataj temoj |



  • Ĉeĥoslovakio

  • Ĉeĥio

  • Moravio

  • Distriktoj de Ĉeĥio



Eksteraj ligiloj |



  • Ĉeĥa statistikejo pri Regiono

  • Adresoj en Regiono

  • Adresaro de oficejoj en Regiono

  • Portalo de la publika administado

  • Portalo E-PUSA






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg