EuroCity






Logo de EuroCity




Germanaj kaj svisaj vagonoj je unu EuroCity trajno


EuroCity, mallongigite EC, estas kategorio de internaciaj trajnoj en Eŭropo.




Enhavo






  • 1 Estiĝo de kategorio EuroCity [1]


  • 2 EuroCity kaj vagonoj


  • 3 Kondiĉoj


  • 4 Tarifaj kondiĉoj


  • 5 Nomoj de EuroCity trajnoj


    • 5.1 Listo de trajnoj en kategorio Eurocity en jaro 2011[1][5][6]


    • 5.2 Listo de trajnoj en kategorio Eurocity en jaro 2010[7],[8],[1]




  • 6 Akcidentoj


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Vidu ankaŭ


    • 8.1 Vidu ankaŭ




  • 9 Aliaj projektoj





Estiĝo de kategorio EuroCity [1] |


Estiĝo de kategorio EC estas konektita kun bezono havi unuecan normon de kvalito. Ĝi okazis en jaro 1987 kiel kunlaboro de eŭropaj fervojaj kompanioj. Je la 31-a de majo 1987 tiu ĉi projekto komenciĝis. 33 paroj de trajnoj konektis Germanion kun Belgio, Danio, Francio, Nederlando, Italio, Aŭstrio, Svedio kaj Svisio (sed estis ankaŭ aldonitaj vagonoj al Norvegio kaj tiama Jugoslavio). Kiel la sistemo evoluis kaj ekestis novaj EuroCity trajnoj, okazis, ke hodiaŭ estas ankaŭ EuroCity trajnoj, kiuj ne havas konekton kun Germanio.
Celo estis havi sistemon de trajnoj kun klare difinitaj kaj unuecaj normoj de kvalito. Unu el la normoj estis havi ne nur en la unua, sed ankaŭ en la dua klaso klimatizilon. Per tio oni volis proponi kompareblan kvaliton kun kvalito de aviadilo.



EuroCity kaj vagonoj |




Hodiaŭa "Vindobona" kun germanaj kaj aŭstraj vagonoj apud Prago




EuroCity trajno en Brno kun ĉeĥaj vagonoj kaj aŭstra lokomotivo


Trajnoj EuroCity ofte havas diversajn vagonojn. Ekzemple en Ĉeĥio eblas veturi en germanaj aŭ ankaŭ en polaj aŭ slovakaj vagonoj (en kazo de EC 174/175 Jan Jesenius, kiu veturas de Hamburg aŭ Budapeŝto, oni vojaĝas en germanaj vagonoj kaj inter vagonoj de la dua klaso kaj vagonoj de la unua klaso estas nuntempe hungara restoracia vagono[2], sed ankoraŭ en jaro 2008 estis simple germana restoracia vagono[3]; en kazo de EC 172/173 Vindobona estas ranĝataj aŭstraj kaj germanaj vagonoj[4]). Alia ekzemplo estas, ke kelkaj EuroCity trajnoj de Prago al Vieno havas ĉeĥajn vagonojn, sed aŭstran lokomotivon kaj ne estas bezono ŝanĝi lokomotivon apud landlimo.



Kondiĉoj |




Foto de interioro de EC "Jan Jesenius" - germana grandspaca vagono de dua klaso - tipo Bmpdz



  • Devas temi nepre pri internacia trajno, kvankam Aŭstraj fervojoj havas enlandajn trajnojn EuroCity.

  • Trajno devas havi vagonojn de dua kaj unua klaso.

  • En trajno devas esti restoracia vagono. Tiu ĉi kondiĉo estas iam solvita per bistrovagono.

  • En trajno estas vagonoj kun kupeoj, sed ankaŭ grandspacaj vagonoj (ofte okazas, ke vagono de unua klaso estas nur grandspaca kaj mankas vagono de unua klaso kun kupeoj).

  • Ĉiuj vagonoj devas havi klimatizon (tiu ĉi kondiĉo ne estas ankaŭ ĉiam tenita).

  • Personaro devas kapabli paroli en pli da lingvoj, unu el ili devas esti angla, germana, franca aŭ itala lingvo.

  • En trajno eblas trovi gvidlibretojn pri trajno - direkto, koneksoj en unuopaj haltejoj.

  • Pozitiva estas ankaŭ, se estas en vagonoj kontaktingoj por porteblaj komputiloj aŭ por ŝarĝiloj de poŝtelefonoj.

  • Komenco de vojaĝo post la sesa horo matene kaj fino antaŭ noktomezo (tiu ĉi kondiĉo ne estas ĉiam tenita, kelkaj trajnoj ekas antaŭ la sesa).



Tarifaj kondiĉoj |


En kelkaj landoj estas necesa pagi krompagon al normala enlanda bileto, en kelkaj landoj oni tute ne bezonas pagi iun ajn krompagon.



Nomoj de EuroCity trajnoj |


En tabelo sube estas kompleta listo de EuroCity trajnoj, kelkaj ankaŭ kun iliaj nomoj. Nomoj de trajnoj signifis kaj ankaŭ hodiaŭ signifas iun konekton kun direkto aŭ eco de trajno. Ekzemple "Slovenská strela" (Slovaka pafo) estis nomo por trajno, kiu ofertis antaŭ Dua mondmilito en jaro 1938 rapidan konekton inter Prago kaj Bratislava - tiam vojaĝo daŭris nur 4 horoj kaj 18 minutoj! Legenda trajno estas ankaŭ trajno "Vindobona" (latina traduko de Vieno), temis pri trajno, kiu en jaro 1957 komencis konekti Berlinon, Pragon kaj Vienon kaj en sia tempo ofertis egan komforton. Tiu ĉi trajno estis unika ankaŭ pro tio, ke temis pri unu el malmultaj trajnoj, kiu trairis Feran kurtenon.



Listo de trajnoj en kategorio Eurocity en jaro 2011[1][5][6] |



































































































































































































































































































Numero de trajno
Nomo de trajno
De kie kien
Noto pri trajno
EC 6/7

Hamburg ↔ Chur

EC 30/31

Hamburg ↔ Kopenhago

EC 40/41/42/43/44/45/46/47

Berlin-Warszawa-Express
Berlino ↔ Varsovio

EC 70/71
Gustav Mahler
Vieno ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 72/73
Smetana
Vieno ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 74/75
Franz Schubert
Vieno ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 76/77
Antonín Dvořák
Vieno ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 78/79
Gustav Klimt
Graz - Vieno ↔ Prago
Aŭstraj vagonoj kaj aŭstra lokomotivo. De Prago nur en direkto al Vieno. En Aŭstrio trajno estas en kategorio ÖBB-EC
EC 80/81

Munkeno ↔ Verona

EC 82/83

Munkeno ↔ Bolzano ↔ Verona
En direkto al Munkeno nur de Bolzano
EC 84/85

Munkeno ↔ Bologna

EC 86/87

Munkeno ↔ Venecio

EC 88/89

Munkeno ↔ Milano

EC 100/101

Hamburg ↔ Chur

EC 102

Chur - Kiel

EC 102/103

Polonia
Villach ↔ Varsovio
Polaj vagonoj dum tuta vojaĝo, aŭstraj nur de Břeclav al Villach (unu ĝis Bohumín).
EC 104/105

Sobieski
Vieno ↔ Varsovio
Polaj vagonoj
EC 110/111

Klagenfurt ↔ Munkeno

EC 110/111

Praha
Varsovio ↔ Bohumín ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj. Inter Bohumín kaj Varsovio estas aldonitaj du slovakaj vagonoj.
EC 112/113

Klagenfurt ↔ Siegen

EC 114
Wörthersee
Klagenfurt - Dortmund

EC 115
Wörthersee
Münster - Klagenfurt

EC 117

Klagenfurt - Frankfurt am Main

EC 120/121
Košičan
Košice ↔ Prago
Slovakaj vagonoj, unu ĉeĥa restoracia vagono, unu vagono por transportado de aŭtomobiloj
EC 136/137
Moravia
Bohumín ↔ Prago
Slovakaj vagonoj (du el ili en direkto al/de Varsovio)
EC 150/151
Emona
Vieno ↔ Ljubljano

EC 158/159
Croatia
Vieno ↔ Zagrebo

EC 170/171
Hungaria
Budapest ↔ Berlin
Hungaraj vagonoj
EC 172/173
Vindobona
Villach ↔ Hamburg
Germanaj kaj aŭstraj vagonoj. Unu el plej longdistancaj EuroCity en Eŭropo, distanco inter Villach kaj Hamburg mezuras pli ol 1 500 km
EC 174/175
Jan Jesenius
Hamburg ↔ Budapest
Germanaj vagonoj, kun hungara restoracia vagono
EC 176
Johannes Brahms
Brno - Prago - Hamburg

EC 177
Johannes Brahms
Berlino - Vieno

EC 178/179
Alois Negrelli
Ŝĉecino ↔ Berlino ↔ Prago

EC 188/189

Munkeno ↔ Bolzano ↔ Verona
En direkto de Munkeno nur al Bolzano
EC 190/191/192/193/194/195/196/197

Munkeno ↔ Zürich

EC 210/211
Sava
Villach ↔ Beogrado

EC 212/213
Mimara
Villach ↔ Zagreb

EC 216/217

Graz ↔ Saarbrücken

EC 248/349
Wawel
Hamburg ↔ Krakow

EC 272/273
Jaroslav Hašek
Budapest ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj
EC 274/275
Slovan
Bratislava ↔ Prago

EC 277/278
Slovenská strela
Prago ↔ Bratislava
Temas pri trajno Pendolino, en Ĉeĥio kiel trajno en kategorio SuperCity
EC 318/319

Graz - Frankfurt am Main

EC 344/345
Avala
Beogrado ↔ Prago
Dum somera sezono kun vagonoj al Thessaloniki kaj al Bar.
EC 360/361

Munkeno - Strasbourg

EC 378/379
Carl Maria von Weber
Ostseebad Binz ↔ Prago - Brno - Břeclav - Vieno
En direkto el Ostseebad Binz nur al Brno.
EC 390/391

Linz ↔ Frankfurt am Main



Listo de trajnoj en kategorio Eurocity en jaro 2010[7],[8],[1] |













































































































































































































































































































































Numero de trajno
Nomo de trajno
De kie kien
Noto pri trajno
EC 6/7

Hamburg ↔ Chur

EC 30/31

Hamburg ↔ Kopenhago

EC 40/41/44/45/46/47
Berlin-Warszawa-Express
Berlino ↔ Varsovio

EC 70/71
Gustav Mahler
Vieno ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 72/73
Smetana
Vieno ↔ Prago
Temas pri trajno Pendolino, en Ĉeĥio kiel trajno en kategorio SuperCity
EC 74/75
Franz Schubert
Vieno ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 76/77
Antonín Dvořák
Vieno ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 78/79
Gustav Klimt
Graz - Vieno ↔ Prago
Aŭstraj vagonoj kaj aŭstra lokomotivo. De Graz nur en direkto al Prago. En Aŭstrio trajno estas en kategorio ÖBB-EC
EC 80/81

Munkeno ↔ Bolzano

EC 84/85

Munkeno ↔ Bologna

EC 82/83/86/87

Munkeno ↔ Verono

EC 88/89

Munkeno ↔ Milano

EC 100/101

Hamburg ↔ Chur

EC 102

Chur - Kiel

EC 102/103

Polonia
Villach ↔ Varsovio
Polaj vagonoj dum tuta vojaĝo, aŭstraj nur de Břeclav al Villach.
EC 104/105

Sobieski
Vieno ↔ Varsovio
Polaj vagonoj
EC 110/111

Klagenfurt ↔ Munkeno

EC 110/111

Praha
Varsovio ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj.
EC 112/113

Klagenfurt ↔ Siegen

EC 114

Klagenfurt - Dortmund

EC 115

Münster - Klagenfurt

EC 117

Klagenfurt - Frankfurt am Main

EC 120/121
Košičan
Košice ↔ Prago
slovakaj vagonoj, unu ĉeĥa restoracia vagono, unu vagono por transportado de aŭtomobiloj
EC 126/127
Fatra
Žilina ↔ Prago
En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 128/129
Hradčany
Žilina ↔ Prago
En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 136/137
Moravia
Bratislava ↔ Bohumín
En direkto al Bratislava trajno vojaĝas ĝis Nové Zámky
EC 142/145
Odra
Žilina ↔ Prago
En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 143/230
Kysuca
Žilina ↔ Prago
En direkto al Prago vagonoj konektos kun vagonoj de EuroCity 110 Praha
EC 144/231
Detvan
Zvolen - Ostrava - Prago
En direkto al Zvolen vagonoj estas konektitaj kun trajno EuroCity 111 Praha
EC 147
Olše
Prago → Zvolen
Unudirekta EuroCity. En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 148/149
Jan Perner
Žilina ↔ Prago
En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 150/151
Emona
Vieno ↔ Ljubljana

EC 158/159
Croatia
Vieno - Zagrebo

EC 170/171
Hungaria
Budapest ↔ Berlin
Hungaraj vagonoj
EC 172/173
Vindobona
Villach ↔ Hamburg
Germanaj kaj aŭstraj vagonoj. Unu el plej longdistancaj EuroCity en Eŭropo, distanco inter Villach kaj Hamburg mezuras pli ol 1 500 km
EC 174/175
Jan Jesenius
Hamburg ↔ Budapest
Germanaj vagonoj, kun hungara restoracia vagono
EC 176/179
Alois Negrelli
Brno - Prago ↔ Hamburg
En direkto de Hamburg nur al Prago
EC 177/178
Johannes Brahms
Berlino ↔ Prago - Břeclav - Vieno
En direkto al Berlino nur el Prago. En direkto al Vieno en stacio Břeclav estas dekonektitaj vagonoj por EC 277 al Bratislava.
EC 188/189

Innsbruck ↔ Munkeno

EC 190/191/192/193/194/195/196/197

Munkeno ↔ Zürich

EC 210/211
Sava
Villach ↔ Beogrado

EC 212/213
Mimara
Villach - Zagreb

EC 255/256

Vieno - Maribor

EC 272/273
Jaroslav Hašek
Budapest ↔ Prago
Ĉeĥaj vagonoj
EC 274/275
Slovan
Bratislava ↔ Prago

EC 277/278
Slovenská strela
Břeclav ↔ Bratislava
En direkto el Bratislava estas vagonoj en Břeclav konektitaj al EC 378 en direkto Prago - Ostseebad Binz. En direkto al Bratislava vagonoj estas en Břeclav de EC 177 dekonektitaj.
EC 316/317

Graz - Saarbrücken

EC 318/319

Graz - Frankfurt am Main

EC 340/341
Wawel
Lüneburg - Berlin - Krakow

EC 344/345
Avala
Beogrado ↔ Prago
Dum somera sezono kun vagonoj al Thessaloniki kaj al Bar.
EC 360/361

Munkeno - Strasbourg

EC 378/379
Carl Maria von Weber
Ostseebad Binz ↔ Prago - Brno - Břeclav - Vieno
En direkto el Ostseebad Binz nur al Brno. En Břeclav konekto kun EC 278.
EC 390/391

Linz - Frankfurt am Main

EC 760/761
Casino Bregenz
Bregenz - Innsbruck



Akcidentoj |


  • Je la 8-a de aŭgusto 2008 okazis fervoja akcidento apud Studénka. EuroCity trajno 108 Comenius, kiu veturis de Krakovo al Prago. Ŝosea ponto, kiu tiam estis rekonstruita, falis sur fervoja trako kaj trajno hurtis en falitan ponton. Multe estis damaĝita lokomotivo. 8 homoj mortis. La trajno estis multe plena, ĉar en ĝi vojaĝis multaj homoj al praga koncerto de Iron Maiden.[9][10]


Notoj kaj referencoj |




  1. 1,01,11,2http://www.fernbahn.de/


  2. http://www.zelpage.cz/razeni/11/vlaky/cd-174


  3. http://www.zelpage.cz/razeni/08/vlaky/cd-174


  4. http://www.zelpage.cz/razeni/11/vlaky/cd-172


  5. http://www.vagonweb.cz/razeni/


  6. http://www.zelpage.cz/razeni/11/cr/EC/


  7. http://www.zelpage.cz/razeni/10/cr/EC/


  8. http://www.vagonweb.cz/razeni/?rok=2010


  9. http://www.ct24.cz/doprava/24747-na-rychlik-eurocity-se-zritil-most-sedm-mrtvych-70-zranenych/


  10. http://www.zelpage.cz/clanky/studenka-rok-po-nehode




Vidu ankaŭ |



Vidu ankaŭ |



  • InterCity

  • Express InterCity



Aliaj projektoj |


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso EuroCity






  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Liste der Baudenkmäler in Enneberg