Literatura Foiro































































Literatura Foiro

Kovrilpaĝo de la n-ro 281, Junio 2016
Kovrilpaĝo de la n-ro 281, Junio 2016

Speco
kultura revuo en Esperanto
Formato
A5
Periodeco
dumonata



Lando

Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Urbo

La Chaux-de-Fonds
Posedanto

LF-koop
Ĉefredaktisto

Perla Martinelli
Establodato

1970
Lingvo

Esperanto
Prezo
54 CHF jare
Stabo

Tomasz Chmielik
Marie-France Conde Rey
Carlo Minnaja
Julian Modest
István Nemere
Bertil Nilsson
Vinko Ošlak
Fernando Pita
Giorgio Silfer
Walter Żelazny

ISSN

ISSN 0393-2907



Retejo
www.esperantio.net







v  d  r


Information icon.svg



Literatura Foiro estas grava kultura revuo, la plej longe kaj senpaŭze aperanta en la historio de la Esperanto-literaturo. La revuo gastigas precipe beletron, sed ankaŭ muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.




Enhavo






  • 1 Enhavo


  • 2 Historio


  • 3 Referencoj kaj notoj


  • 4 Ekstera ligilo





Enhavo |


En la revuo troviĝas kelkaj kutimaj rubrikoj, i.a.:



  • “Memore pri„ – omaĝoj al verkistoj nelonge forpasintaj

  • “En vitrino„ – recenzoj de aparte legindaj libroj


Krom tiuj rubrikoj aperas ankaŭ informoj pri bildliteraturo, teatro, filozofio, kino, sciencfikcio, esperantologio, leksikografio, literaturo el partoj de la mondo ktp.



Historio |


Literarura Foiro estis fondita en 1970 de la literatura rondo La Patrolo en Milano[1]. De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ pli ofte), kaj atingis la 298-an numeron en Aprilo 2019 (50-a jarkolekto).


Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu literatura aŭ kultura revuo superis tridek jarkolektojn senpaŭze[mankas fonto].


La ĉefredaktoroj de LF estas:




  • 1970–1980: Giorgio Silfer


  • 1980–1995: Perla Martinelli


  • 1996–2013: Ljubomir Trifonĉovski


  • 2014: Carlo Minnaja


  • 2015–2018: Zlatoje Martinov


  • 2019–nuntempe: Perla Martinelli.


Ekde 1980 la revuo apartenas al la eldonejo LF-koop[1].


Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, ĝi arigas ĉirkaŭ si plurajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la opinimovado “Raŭmismo„ kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito.



Referencoj kaj notoj |




  1. 1,01,1Literatura Foiro. Alirita 2015-06-08.




Ekstera ligilo |



  • “Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: delonge ekzistantaj gazetoj„ ĉe YouTube



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg