Vladimir Putin







































Vladimir Putin

Vladimir Putin



2-a kaj 4-a Prezidento de Rusio



Oficanta

Funkcio akceptita:
7-a de majo 2012
Antaŭulo

Dmitrij Medvedev

Naskiĝo
la 7-an de oktobro 1952(nun 1952-10-07) (66‑jara)
en Leningrado
Politika partio

Unueca Rusio
Edz(in)o

Ludmila Putina
Okupo

Politikisto
Religio

ortodokseco
Subskribo

Vladimir Putin, subskribo







v  d  r


Information icon.svg



Vladimir Vladimiroviĉ PUTIN (ruse Владимир Владимирович Путин), (naskiĝis en Leningrado (Sankt-Peterburgo) la 7-an de oktobro 1952) estas nuna Prezidanto de Rusio, elektita la 4-an de marto 2012. La prezidantan postenon li okupis en 2000 — 2008 (reelektita en 2004) kaj okupas ekde 2012 ĝis nun. En 2008 — 2012 li estis ĉefministro de Rusio.




Enhavo






  • 1 Skiza biografio


  • 2 Demandoj


  • 3 Kronologio[2]


  • 4 Bibliografio


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj




Skiza biografio




Putin en KGB uniformo




Putin flugas al Grozno en Ĉeĉenio pere de jeto Su-27 kiel ĉefo de la militeskadro, la 20an de marto 2000





Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin interŝanĝas inter si la prezidentecon en Rusio jam de dudek jaroj.Ekz.: Majo 2008: Dmitrij Medvedev estis elektita prezidento post la fino de la dua prezidenteco de Vladimir Putin, kiu iĝis ĉefministro. Septembro de 2011: Dmitrij Medvedev proponis al Vladimir Putin kiel kandidato por la balotado de 2012, kio komencos periodon de ses jaroj kiel Prezidento de Rusio. Marto de 2012: Vladimir Putin estis reelektita Prezidento de Rusio la trian fojon kaj en la jaro 2018 Vladimir Putin estis reelektita Prezidento de Rusio la kvaran fojon





Vladimir Putin interparolas kun Dmitrij Medvedev pri la denova reciproka interŝanĝo inter si de la postenoj de la Prezidento de Rusio kaj de la Ĉefministro de Rusio (2008)





Vladimir Putin kaj Dmitrij Medvedev interparolas la denovan reciprokan interŝanĝon de la postenoj de la Prezidento de Rusio kaj de la Ĉefministro de Rusio





Vladimir Putin kun Jaser Arafat (2001)





Fidel Castro kaj Vladimir Putin en Kubo (2000)





Vladimir Putin kun Muamar Kadafi (2008)


En 1975 Putin finis la juran fakultaton de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (tiam Leningrada) kaj ekservis en KGB, t.e. estas rusa siglo de Комитет государственной безопасности (Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, Ŝtata Sekureca Komitato), la sekreta polico kaj spionagentejo en Sovetunio.


En la jaroj 1985 — 1990 li servis kiel kolonelo de KGB kaj li estis rezidento de tiuj rusiaj militaj sekur-servoj en Dresdeno en la Germana Demokratia Respubliko.


Ekde la jaro 1990 li laboris kiel helpanto de la universitatestro en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, zorgis pri internaciaj rilatoj de la universitato.


Ekde junio 1991 li iĝis ĉefo de la Komitato pri eksteraj rilatoj en urbestraro de Peterburgo. Al tiu posteno en 1994 aldoniĝis la posteno de la unua vic-ĉefo de la peterburga urbestraro.


Ekde aŭgusto 1996 Putin laboris en administracio de rusia prezidento (tiam prezidento estis Boris Jelcin).


Ekde marto 1997 li estis vic-ĉefo de la administracio, la estro de la Ĉefa Kontrola Komitato ĉe Prezidento de Rusia Federacio.


En junio 1998 li revenas al reformita KGB (kiu nomiĝis jam FSB) kaj, ekde marto 1999, li iĝas ankaŭ sekretario de la Sekurec-Komitato de Rusio.


Ekde aŭgusto 1999 Putin estis ĉefministro (ĉefo de la estraro) en Rusio.


La 31-a de decembro 1999 iĝis la unua tago, kiam Putin ekplenumis prezidentajn devojn. La 26-an de marto 2000 li estis per rekta voĉdono de civitanoj elektita por la posteno de la landa prezidento. La 14-an de marto 2004 li estis reelektita por la dua kvarjara periodo.


Vladimir Putin estas doktoro de sciencoj (en ekonomiko kaj juro). Li bone parolas la germanan kaj la anglan lingvojn.


Putin estis edziĝinta dum 30 jaroj (1983 - 2013). Lia edzino, Ludmila Putina, estas filologo. La familio havas du filinojn: Marija (naskita en 1985) kaj Jekaterina (1986).


Demandoj


Ĉiujare en la dua duonjaro Putin respondas al demandoj de rusianoj (kaj ne nur) en speciala programero de tutlanda ŝtata televido kaj radio.


La 27-an de septembro 2005 Vladimir Putin respondadis al demandoj dum speciala programero de ŝtata televido. Tiu interparolo iĝis la plej longa el ĉiuj ĉiujaraj: ĝi daŭris 2 horojn kaj 55 minutojn, dum kiuj s-ro Putin respondis al ĉirkaŭ 60 demandoj de rusiaj civitanoj kaj eksterlandanoj. Interalie, li klare diris, ke ne intencas elektiĝi por la tria periodo kaj ne planas iniciati pri ŝanĝoj en rusia Konstitucio. Inter aliaj problemoj, tuŝitaj dum la interparolo: akirebleco de loĝejoj, salajroj de instruistoj kaj aliaj "buĝetaj laborantoj", impostoj kaj aŭtomobila asekuro, rilatoj kun najbaraj ŝtatoj (i. a. plifaciligo de transiro de la limo kun Ukrainio kaj ruslingva instruado en Latvio), stato de armeo, junularaj naziismaj grupoj, reaktivigo de agrikulturo kaj tiel plu. Ĉiuj demandoj kaj respondoj estas publikigitaj en teksta formo, ankaŭ en Interreto ĉe speciala paĝaro.


Simila publika respondo al demandoj de ĉiuj interesiĝantoj okazis en 2006. Arkivo de tiu intervjuo estas atingebla ĉe speciala subpaĝaro de Yandex.ru.


La 3-an de decembro 2009 dum la gazetara konferenco responde al la demando pri la ebleco partopreni rusian prezidantan balotadon en 2012, li diris: "Mi pripensos".[1]



Kronologio[2]




  • 31a de decembro 1999: Boris Jelcin rezignis pri prezidanteco kaj Vladimir Putin estis nomumita provizora prezidento. Lia unua dekreto garantiis senpunecon por Jelcin kaj ties familio.

  • la 26-a de marto 2000: Putin venkis en balotado per 53% de voĉdonoj.

  • Majo 2000: Putin reorganizis la federan administron kaj centriigas ĝin.

  • Aŭgusto 2000: la atomsubmarŝipo Kursk vrakis ĉe la Barenca Maro kaj ties 118 ŝipanoj mortis.

  • la 23-a de oktobro 2002: grupo de 50 ĉeĉenoj prenis centojn de ostaĝoj en teatro Dubrovka en Moskvo, el kiuj ĉirkaŭ 150 mortis dum la liberiga operaco. Ĉiuj teroristoj estis mortigitaj kaj plialtiĝis la populareco de Putin.

  • Oktobro 2003: Miĥail Ĥodorkovskij, riĉulego kaj posedanto de la naftentrepreno Jukos, estis enprizonita kaj kondamnita. Ĝi ricevos novajn kondamnojn ĝis 2017.

  • Marto 2004: Putin estis reelektita prezidento per 71 % de voĉdonadoj.

  • Septembro 2004: Dum ostaĝado ĉe lernejo en Beslano (Nord-Osetio) fare de teroristoj, Putin ordonis liberigan operacon. Entute pereis 334 homoj (el kiuj 186 infanoj).

  • 2006: Kontraŭantaj manifestacioj; partoprenis ekzemple la eksĉampiono pri ŝako: Garri Kasparov.

  • la 7-a de oktobro 2006: Estis murdita Anna Politkovskaja, kiu estis studante la agadon de la rusaj trupoj en Ĉeĉenio.

  • la 23-a de novembro 2006: Iama alta oficiro de KGB nome Aleksander Litvinenko mortis venenita el polonio en malsanulejo de Londono. Oni akuzis la ĉirkaŭon de Putin pri tio.

  • Decembro de 2007: La partio de Putin venkis en ĝenerala balotado per 64 % de voĉdonoj. Estis akuzoj pri balot-fraŭdo.

  • Majo 2008: Dmitrij Medvedev estis elektita prezidento post la fino de la dua prezidenteco de Putin, kiu iĝis ĉefministro.

  • Septembro de 2011: Dmitrij Medvedev proponis al Putin kiel kandidato por la balotado de 2012, kio komencos periodon de ses jaroj.

  • Marto de 2012: Putin estis reelektita prezidento de Rusio la trian fojon, nun per 60 % de voĉdonadoj. Sekvantoj celebras la venkon kaj kontraŭantoj manifestacias proteste pro balot-fraŭdo. Okazis centoj da arestoj.


Bibliografio


Kalle Kniivilä, Homoj de Putin, 2014, originale eldonita en Esperanto kaj tradukita en la lingvoj sveda ('Putins folk') kaj la finna ('Putinin väkeä').


Referencoj




    <li id="cite_note-1">[[#cite_ref-1|u2191]] <span class="reference-text">[http://www.rian.ru/politics/20091203/196826193.html Путин подумает об участии в выборах-2012] {{ru}}</span>
    </li>
    <li id="cite_note-2">[[#cite_ref-2|u2191]] <span class="reference-text">''Putin vence en las urnas y toma la calle'', [[El País]], Madrido, la {{dato|5|3|2012}}, paĝoj 4 kaj 5.</span>
    </li>


Eksteraj ligiloj




  • Vladimir Putin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Vladimir Putin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficiala paĝo de Rusia Prezidento

  • Demandoj al Prezidento PUTIN en jaroj 2001-2004


  • Artikoloj pri Vladimir Putin esperante














Antaŭe: 2-a Prezidanto de Rusio
Poste: Flago-de-Rusio.svg
Boris Jelcin 2000–2008 Dmitrij Medvedev













Antaŭe: Ĉefministro de Rusio Poste: Flago-de-Rusio.svg
Viktor Zubkov 2008–2012
Viktor Zubkov (provizora)
Dmitrij Medvedev













Antaŭe: 4-a Prezidanto de Rusio
Poste: Flago-de-Rusio.svg
Dmitrij Medvedev 2012–nun titulo














Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg