Břeclav (prononcu ˈbr̝ɛtslaf; germane Lundenburg) estas urbo en Ĉeĥio (Sudmoravia regiono), situanta 52 km sudoriente de Brno, sur maldekstra bordo de la rivero Dyje, proksime al ŝtatlimoj kun Aŭstrio kaj Slovakio. Ĝi havas areon 77.11 km² kaj en 2011 tie vivis ĉirkaŭ 25 000 loĝantoj. Grava fervoja nodo, "Pordego al la "Areo Lednice-Valtice" kaj centro de la folklora regiono Podluží.
Enhavo
1Historio
2Memorindaĵoj de la urbo kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo
3Fotogalerio
4Trafiko
5Listo de trajnlinioj
6Internacia persona trajntransporto
7Esperanto-vivo
8Ĝemelurboj
9Eksteraj ligiloj
Historio |
La vilaĝon kaj akvan burgon fondis Břetislav la 1-a post la jaro 1041 en nove destinita limo al Aŭstrio, sur rando de marĉeja arbaro kaj en strategie grava transiro trans rivero Dyje. La burgo havis ankaŭ administran funkcion. Post oftaj ŝanĝoj de posedantoj Břeclav venis en la manojn de Lichtenštejn-anoj. En la jaro 1534 akiris sinjorejon Žerotín-anoj, kiuj komencis en la jaro 1570 alikonstrui la burgon en renesancan kastelon kun arkada toskana kolonado. Post la tridekjara milito Lichtenštejn-anoj revenis (ĝis la jaro 1945), sed tiuj dediĉis pli grandan zorgon al sidejoj en Valtice kaj en Lednice. Pli signifa reguligo de la břeclava kastelo okazis nur komence de la 19-a jarcento.
Impulso de ekonomia prospero kaj preskaŭ troa evoluo estis en la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento ekkonstruo de fervojo Vieno – Krakovo kaj Břeclav – Brno – Prago, plenigita pli malfrue per fervojo ĝis Bratislava. Pro tio Břeclav fariĝis unuavica trafiknodo, kiu kontribuis al industriigo de la urbo. En la 2-a duono de la 19-a jarcento Břeclav fariĝis urbo.
Sude de la urbo situas grava arkeologia loko Pohansko. Břeclav estas elirloko al areo en Valtice kaj Lednice, ĝi estas centro de etnografia regiono nomata Podluží (folkloraj tradicioj, popolkutimoj, muziko).
Memorindaĵoj de la urbo kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo |
renesanca kastelo konstruita ĉirkaŭ mezo de la 16-a jarcento surloke de la origina premislida burgo. Grava konstruelemento de la kastelo estas arkado sur toskanaj kolonoj en la 1-a etaĝo. En la unua duono de la 19-a jarcento romantisma rekonstruo je artefarita ruino. En la ĉirkaŭaĵo estas kastela parko libere ligiĝanta al arbara komplekso nomata "Kančí obora" (Apra ĉasarbaro)
Kančí obora -(Apra ĉasarbaro) - malnova starý ĉerivera arbaro kunr estaĵoj de la malnovaj branĉoj de la rivero Dyje, konservitaj herbejaj enklavoj kaj eta lageto Bruksa
paroĥa preĝejo de Sankta Venceslao sur la ĉefplaco de Tomáš Garrigue Masaryk el duono de la 18-a jarcento estis detruita dum bombardado en novembro 1944; en 1995 ĝialoke estis finkostruita moderna konstruaĵo laŭ projekto de Ludvík Kolek
domo de Liechtenstein - nuntempe sidejo de la urba turisma informcentro kaj muzeo pri historio de la nobela familio Liechtenstein, posedinta la urbon kaj la ĉirkaŭaĵon, kaj pri miniaturaj modeloj de konstruaĵoj en la areo Lednice-Valtice
sinagogo - hala libere staranta konstruaĵo el 1868, je dudek jaroj pli poste adaptita supozeble de Max Fleischer (1841-1905) en novromanika stilo kun maŭraj elementoj en la interno; konstruita surloke de pli malnova konstruaĵo el la 17-a jarcento; publike alirebla, ĝi prezentas daŭran ekspozicion pri judoj en Břeclav kaj portempajn figurartajn ekspoziciojn
kapelo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo en parko antaŭ la trajnstacidomo, novgotikaj konstruaĵoj el la jaroj 1853-1856; antaŭ finkonstruo de la nova preĝejo de sankta Venceslao servis kie provizoraĵo por la loka katolika paroĥo
kapelo de Reviviĝo de la Sinjoro el 1875 en areo de la eksa tombejo en la strato Sovadinova
konstruaĵo de Komerce mezlernejo el 1926, projektito de Jaroslav Rösslere en stilo de funkciismo
malfruromantisma konstruaĵo de la konstruoficejo de Liechtenstein en Poštorná el brikoj ne kovritaj per gipso kaj glazurita ceramiko
aro de konstruaĵoj en centro de Poštorná - biblioteko, sancentro, paroĥejo kun secesiaj motivoj, lernejo, konstruaĵo de trajnstacidomo kaj precipe
paroĥa preĝejode Vizito de Virgulino Maria - dominanta konstruaĵo kun centra dispozicio kaj ringo da flankaj kapeloj kaj poligona presbiterejo; kopula volbo kulminas per lanternno kaj ĉirkaŭirejo; verko de Karel Weinbrenner el la jaroj 1895-1898
ceremonia salono de la juda tombejo kun dometo de entombigisto el 1892; la tombejo mem estas malpli novas, la plej aĝaj tomboŝotonoj debebas el la 18-a jarcento; dominanta konstruaĵo estas novrenesanca kripto de la familioKuffner el 1899; detruadon de la tombejo precipe el la 1980-aj jaroj transvivis proksimume kvinono de la originaj tomboŝotonoj
malgranda kapelo de Sankta Roch (antaŭ gimnazio) el 1892 kun kvadrata dispozicio, konstruita memore al epidemio de ĥolero
Fotogalerio |
Kastelo
Moderna preĝejo de Sankta Venceslao
Kapelo de Sanktaj Kirilo kaj Metodo
Ceremonia kapelo ĉe la juda tombejo
Juda tombejo
Eksa sinagogo
Interno de la eksa sinagogo
Preĝejo en Poštorná
Poŝtoficejo
Eksa bierfarejo
Trafiko |
Listo de trajnlinioj |
Stacidomo en Břeclav
Kiel fervojnodo kun granda stacidomo en ŝtatlima transirejo al Aŭstrio kaj proksime de ŝtatlimo al Slovakio ĝi havas eksterordinaran signifon.
Břeclav estas grava urbo, ĉar ĉi tie estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:
Linio numero 246 al Znojmo (tra Hrušovany nad Jevišovkou)
Linio numero 247 al Lednice
Elektrizia linio numero 250 de Havlíčkův Brod tra Brno al Kúty
Elektrizita linio numero 330 al Přerov
Internacia persona trajntransporto |
De Břeclav eblas veturi per EuroCity trajnoj interalie al Berlino, Bratislavo, Budapeŝto, Varsovio kaj Vieno. Ekzistas ankaŭ personaj trajnoj de ÖBB al Vieno kaj personaj trajnoj al Kúty.
Urbo Břeclav
Břeclav |
Charvátská Nová Ves |
Poštorná
Esperanto-vivo |
La urbo estis inter 27.-30.9.2012 okazloko de Trilanda konferenco, historie la unua komuna konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Slovakia Esperanta Federacio kaj Aŭstria Esperanto-Federacio, sub oficiala aŭspicio de la urbestro.
Ĝemelurboj |
Andrychów en Pollando
Brezová pod Bradlom en Slovakio
Nový Bor en Ĉeĥio
Šentjernej en Slovenio
Trnava en Slovakio
Zwentendorf an der Donau en Aŭstrio
Eksteraj ligiloj |
Turisma retejo de la urbo
Urba muzeo kaj galerio Břeclav
Fotogalerio pri Břeclav kaj Trilanda konferenco en Ipernity
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Hausflagge des RAD mit Symbol Staatssekretär Konstantin Hierl schreitet auf dem Tempelhofer Feld die Front des RAD ab. Maifeier Berlin, 1. Mai 1934 RAD beim Straßenbau, 1936 RAD-Parade: „Der große Aufmarsch der 38.000 Arbeitsdienstmänner vor dem Führer auf dem Zeppelinfeld“, „Reichsparteitag der Arbeit“. Männer des RAD mit geschultertem Spaten vor Hitler im Auto, 6.–13. Sep. 1937 Reichsparteitag Nürnberg, Arbeitsdienst-Zeltlager mit Arbeitsmaiden, August 1939 Paramilitärischer Aufmarsch des Arbeitsdienstes, ca. 1940 Vormaliges RAD-Lager (4/224), Obermillstatt, um 1940 erbaut als Quartier für junge, zum Arbeitsdienst eingezogene Frauen, auch Bund Deutscher Mädel (BDM), die bei den Obermillstätter Bauern eingesetzt waren, 1950 Der Reichsarbeitsdienst ( RAD ) war eine Organisation im nationalsozialistischen Deutschen Reich. Das Gesetz für den Reichsarbeitsdienst wurde am 26. Juni 1935 erlassen. § 1 (2) lautete: „Alle jungen Deutschen beider...
Aleksandro la 1-a imperiestro de la Rusia Imperio Regado 1801 – 1825 Antaŭulo Paŭlo la 1-a Sekvanto Nikolao la 1-a Persona informo Devena nomo ruse Александр I Павлович (Благословенный) , Aleksandr Pavloviĉ Naskiĝo 12-an de decembro 1777 ( 1777-12-12 ) en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio Morto 19-an de novembro 1825 ( 1825-11-19 ) (47-jara) en Taganrog Mortokialo tifoida febro [#] Tombo Katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo [#] Religio Ortodoksismo [#] Ŝtataneco Rusia Imperio [#] Lingvoj rusa lingvo [#] Subskribo Familio Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp [#] Patro Paŭlo la 1-a [#] Patrino Maria Feodorovna [#] Gefratoj Nikolao la 1-a • Konstantin Pavloviĉ • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia • Anna Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elen...