Perlito






Ŝveligita perlito


Perlito estas relative granda akvoentena, specifa riolita vulkana rokaĵo, trovebla en la naturo. Ĝi apartenas al la magmaj rokaĵoj, al acida subgrupo. Ĝia specifaĵo estas, ke ĝi enorme ŝveliĝas je varmegigo.



Minado, traktado |


Post la surfaca minado, oni muelas la perliton kaj varmegigas je 850–900 C°. La perlita surfaco moliĝas je la varmigo, en la rokaĵo transformiĝas la kemie ligita akvo al vaporo kaj eliĝas tra la kapilaroj. Dum la procezo, ĝi ŝveliĝas je 7-16-obla volumeno. La procezo similas al pretigo de la krevita maizo.





































Prilaboraj procezoj
Nomo de la procezo
Agado
Finprodukto
Uztereno

Antaŭprepara procezo
Minado, muelado
Kruda perlito
Ŝveligo, cement-produktado

Prilabora procezo
Ŝveligo
Ŝveligita perlito
Konstrua industrio, ĝardenkulturo, agrikulturo

Fajniga procezo
Traktado de perlito per absorba aŭ disŝuta metodo
Hidrofibigita perlito, kamena izolaĵo, paŝrezistaĵo stb.
Depende de la fajniga procezo (ekz. medioprotektado, konstrua industrio)

Muelado
Denova muelado de ŝveligita perlito
Filtra perlito
produktado de vino, refreŝigaj trinkaĵoj, presindustrio, medikamentoj, produktado de plantoleoj


Proprecoj |


La ŝveligita perlito estas blanka, tre poroza, grajna, medioamika, natura rokaĵo, kies varmoizola kapablo estas granda (λ = 0.045 – 0.070 W/mK)


Tipa konsisto de perlito:



  • 70-75% silicia oksido: SiO2

  • 12-15% aluminia oksido: Al2O3

  • 3-4% natria oksido: Na2O

  • 3-5% kalia oksido: K2O

  • 0.5-2% fera oksido: Fe2O3

  • 0.2-0.7% magneza oksido: MgO

  • 0.5-1.5% kalcia oksido: CaO

  • 3-5% kemie ligita akvo


Komparo de la denseco antaŭ kaj post la varmotraktado:



  • Denso de la kruda perlito: ĉ. 1100 kg/m³ (1,1 g/cm³)

  • Denso de ŝveligita perlito 30-150 kg/m³




  • Perlito en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Perlito en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg