Marek Blahuš























































Mgr. Marek Blahuš

Praha, Albertov, Předkonference WMCZ, Marek Blahuš (rotováno, ořezáno).jpg
Marek Blahuš en 2015
Personaj informoj

Naskiĝo

16-a de majo 1986
en Kyjov, Ĉeĥoslovakio

Loĝloko

Brno

Nacieco

ĉeĥo

Ŝtataneco

Ĉeĥio, Ĉeĥoslovakio

Alma mater

Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato • Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato

Profesio

komputikisto, esperantisto, rezida vikipediisto

Oficiala retejo

http://marek.blahus.cz/

Lingvoj

Esperanto, angla lingvo, germana lingvo, hispana lingvo, pola lingvo, nederlanda lingvo, Tokipono, ĉeĥa lingvo, franca lingvo
Esperanto

Aliaj aktivaĵoj

programisto, genealogo

Akademiano
jes

Esperantistiĝis en

2003







v  d  r


Information icon.svg



Marek BLAHUŠ [ˈmarɛk ˈblaɦuʃ] (naskiĝis la 16-an de majo 1986 en Kyjov) estas ĉeĥa esperantisto, informadikisto (specialisto pri komputila lingvistiko), dungito pri perkomputila lingvoedukado ĉe la Masaryk-Universitato en Brno, aktivulo de E@I (ĝenerala sekretario ekde 2006, staĝanto inter septembro 2010 kaj majo 2011). En 2013 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto.[1]. Ekde la refondiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo en 2005 li membris ĝian estraron (vicprezidanto en 2005-2006 kaj denove ekde 2009 ĝis 2012, prezidanto en 2006-2009, prezidanto de revizia komisiono en 2012–2014) kaj en 2015 fariĝis honora membro. En TEJO li estis komitatano A (por ĈEJ, 2005–2014) kaj oficis ankaŭ kiel komisiito pri reta agado (2009–2013) kaj ĝia reprezentanto en la komitato de UEA (2010–2013). Li prezidis la LKK-n de la 65-a IJK okazinta en 2009 en Liberec' (Ĉeĥio).




Enhavo






  • 1 Studo, laboro kaj akademiaj interesoj


    • 1.1 Premioj kaj honorigoj


    • 1.2 Lingvoj


    • 1.3 Hobioj




  • 2 Esperanto-agado


    • 2.1 Esperantistiĝo


    • 2.2 Ĉeĥa Esperanto-Junularo


    • 2.3 E@I


    • 2.4 Agado en Brno


    • 2.5 Agado en Belgio


    • 2.6 65-a IJK


    • 2.7 Agado en Francio


    • 2.8 Partopreno en esperanto-aranĝoj




  • 3 Verkoj


    • 3.1 Originalaj


    • 3.2 Tradukoj




  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Studo, laboro kaj akademiaj interesoj |


Marek Blahuš naskiĝis la 16-an de majo 1986 en Kyjov (tiam Ĉeĥoslovakio), kiel unua infano de la gepatroj Bohumil kaj Anna. Post kelkaj jaroj pasigitaj en Veselí nad Moravou, lia familio transloĝiĝis en 1991 al Uherské Hradiště, kie li en 1992 eniris bazlernejon kaj sekve finstudis okjaran gimnazion. Inter la jaroj 2005 kaj 2011 li studis ĉe la Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato en Brno, kie li specialiĝis pri perkomputila naturlingva prilaborado. En junio 2008 li tie fariĝis bakalaŭro pri aplikata informadiko, defendinte studlaboraĵon pri literumkontrolilo por esperanto. Daŭrigan magistran studon li konkludis en 2011. Kadre de ĝi li pasigis kvin monatojn (septembro 2008 – februaro 2009) en Loveno (Flandrio, Belgio) kiel interŝanĝa studento ĉe la Katolika universitato de Loveno (K.U.Leuven) kaj ok monatojn (septembro 2010 – majo 2011) kiel plentempa staĝanto de la organizo E@I en Nancio (Francio), ambaŭ pere de stipendioj de la programo Erasmus. En Francio li krome sekvis kursojn pri la ĉeĥaj lingvo, historio kaj kulturo ĉe la Universitato Nancio 2.


Ekde la 1-a de junio 2011 Marek Blahuš laboras kiel informteknologia teknikisto por la Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato en Brno; inter marto 2012 kaj oktobro 2013 li tie okupiĝis ankaŭ pri la projekto Deutsch.info de E@I. Intertempe li de la 1-a de oktobro 2011 ĝis la 29-a de februaro 2012 faris staĝon ĉe la Ĝenerala Direkcio por Interpretado de la Eŭropa Komisiono en Bruselo.



Premioj kaj honorigoj |


Liaj fakaj atingoj dum la gimnazia studo igis lin laŭreato de la Premio de la Dokta societo de Ĉeĥa respubliko (2002) kaj Premio de la Bonfara fondaĵo de Jaroslav Heyrovský (2004), kaj en 2005 li reprezentis Ĉeĥion en junulara scienca foiro Intel ISEF en Fenikso. Kiel universitata studento li en 2007 gajnis stipendiojn Goldman Sachs Global Leaders Program kaj GE Foundation Scholar-Leaders Program, parte pro siaj gvid-aktivadoj en la esperanto-movado. Ĉe konkludo de lia bakalaŭra studo en la jaro 2008 estis al li aljuĝita Premio de la dekano de la Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato por bonegaj studrezultoj.



Lingvoj |


Lia denaska lingvo estas la ĉeĥa. Kiel fremdlingvojn li apud esperanto parolas la anglan, la germanan, la hispanan, la polan kaj la nederlandan. Aldone li akademie akiris bazojn de la latina, la hungara kaj la eŭska. Dum sia staĝo en Francio li sen konscia lernado akiris bazajn komunikkapablojn en la franca. Li regas ankaŭ la planlingvon tokipono kaj estas administranto de Tokipona Wikia[2] kaj iama kunmoderatoro de la dissendolisto "tokipona" ĉe Yahoo! Groups. Li okupiĝas ankaŭ pri interlingvistiko kaj estas membro de GIL.



Hobioj |


Krom komputiko kaj lingvistiko, liaj aliaj hobioj estas genealogio (lia patra antaŭularo devenas de Ostrožská Lhota, patrina de Šaštín kaj antaŭe laŭlegende Bremeno), geokaŝado kaj enciklopedioj (li estas redaktanto de Vikipedio, aktive verkis por la Vikipedio en Esperanto precipe en 2005–2006, kunorganizis la Esperantan Vikimanion en 2011, partoprenis la tutmondajn Vikimaniojn en 2011, 2013 kaj 2016 kaj membras en la organizo Vikimedio Ĉeĥio). Estante katoliko, li ankaŭ engaĝiĝas en la kristana junulara movado, inkluzive de tiu esperantista (li estas membro de IKUE kaj fondinto de la dissendolisto "junaj-kristanoj" ĉe Yahoo! Groups).



Esperanto-agado |



Esperantistiĝo |


Marek Blahuš komencis lerni esperanton la 20-an de junio 2003 per interreto (komence per Esperanto HyperCourse, la 16 reguloj kaj La Eta Princo) kaj unue korespondis retpoŝte kaj aŭskultis elsendojn de Radio Vatikana. Unua esperanto-aranĝo en kiu li partoprenis estis la 24-an de aprilo 2004 Adonido en Ratíškovice, unua internacia la 20-an de junio 2004 la renkontiĝo sur Granda Ĉantorio organizata de Varsovia Vento, kaj unua granda internacia aranĝo la 48-a IS en Wetzlar inter la 27-a de decembro 2004 kaj la 3-a de januaro 2005. La 20-an de julio 2009 li sukcese trapasis lingvoekzamenon Origo atestantan pri scipovo de esperanto je la nivelo C1 de KERK. La 25-an de aprilo 2013 li estis elektita membro de la Akademio de Esperanto por naŭjara periodo.[3]



Ĉeĥa Esperanto-Junularo |


Konatiĝinte kun Dagmar Chvátalová kaj Tomáš Břicháček, Marek Blahuš kunfondis kun ili en 2005 manke de organizata junulara esperanto-movado en Ĉeĥio novan civitanan asocion Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) kaj fariĝis ĝia unua vicprezidanto, sekve prezidanto.


Ĉeestinte la neformalan kunsidon de la TEJO-komitato dum la 48-a IS, li dum la dua sesio de ties kunsido dum la 61-a IJK en Zakopane (la 1-an de aŭgusto 2005) fariĝis komitatano A de TEJO por ĈEJ, laŭ skriba nomumo fare de la prezidantino Dagmar Chvátalová, kaj tiu nomumo estis poste regule renovigata ĉiam de la aktuala ĈEJ-prezidanto ĝis la jaro 2014, kiam sekva komitatano A de TEJO por ĈEJ fariĝis Vít Mišurec.




Marek Blahuš kiel staĝanto de E@I en Nancio (2010–2011).



E@I |


Eksciinte pri ekzisto de la organizo komence de 2005 dum la 48-a IS, li kiel komputikisto kaj sub influo de Martin Minich kaj sekve Peter Baláž eniris la organizon E@I (tiam ankoraŭ Esperanto@Interreto) kaj en 2006 ankaŭ ties estraron kiel respondeculo pri seminarioj kaj sekve ĝenerala sekretario. Li estis konkrete aktiva en la projekto de la DVD Esperanto Elektronike, por kiu li efektivigis la unuan eksterretan "eldonon" de la Vikipedio en Esperanto, kaj poste aktivis ankaŭ en la projekto Lingvohelpilo kaj preparteamo de la projektoj Bretaro kaj Reta PIV. Ene de E@I li ankaŭ ĉefrespondecis pri ties oka trejnseminario pri Lingvoj en interreto, organizita de E@I kune kun ĈEJ de la 4-a ĝis la 10-a de novembro 2006 en Brno-Komín kun subvencio de la Fondaĵo Junularo de la Eŭropa Komisiono. Pro stipendio de la programo Erasmus li kadre de sia studo ekde septembro 2010 ĝis majo 2011 laboris plentempe kiel staĝanto de E@I en Nancio (Francio).




Partoprenintoj de la seminario E@I-8 Lingvoj en interreto en Brno en novembro 2006, kiun Marek Blahuš organizis nome de ĈEJ.



Agado en Brno |


Ekde sia ekstudo en Brno en aŭtuno de 2005, Marek Blahuš estas membro de la Esperantista klubo en Brno kaj de la Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno. Li estas ankaŭ gvidanto de la Brna klubo de ĈEJ. En decembro de 2005 li reprezentis la brnajn esperantistojn ĉe la centjariĝo de la esperanto-klubo en la ĝemela urbo Stuttgart. En novembro de 2006 li organizis en Brno-Komín la trejnseminarion de E@I kaj ĈEJ. La 19-an de februaro 2008 elsendis Ĉeĥa Televido en sia programo "Dobré ráno z Moravy a Slezska" raportaĵon pri esperanto el Brno, kies enhavon li aranĝis.


Ĉe la Pedagogia fakultato de la Masaryk-Universitato en Brno li dum la akademia jaro 2005/2006 sekvis dusemestran esperanto-kurson kaj unusemestran esperantlingvan studon pri klerigkibernetiko, instruatajn de Josef Vojáček. Ekde tiam li kelkfoje vizitis la kurson (unufoje ankaŭ ties kopion ĉe Universitato Palacký en Olomouc) kaj prezentis al la studentoj pri la praktikaj uzebloj de esperanto por junaj homoj.



Agado en Belgio |


Dum sia loĝado en Loveno (Belgio) en 2008–2009, Marek iĝis membro de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA) kaj de Esperanto 3000, la esperanto-klubo de Loveno kie li okazigis prelegon pri Ĉeĥio kaj Brno kaj kies Vesperojn 3000 li vizitadis. Krome li renkontadis belgajn esperantistojn kaj partoprenis en kelkaj renkontiĝoj (PSKK, Zamenhofaj tagoj en Kelmis, Bruselo kaj Antverpeno, kaj la Lingva Festivalo de Esperanto 3000 en Loveno kie li prezentis la ĉeĥan lingvon per la nederlanda lingvo, kiun li en Loveno ellernis). En Pangaea, la internacia studenta renkontejo de K.U.Leuven, li aranĝis ĉiusemajnan esperanto-kurson por 5 internaciaj studentoj. Fine de sia restado, en februaro de 2009, li okazigis prelegturneeton tra Belgio, dum kiu li gastis ĉe esperantistoj kaj prelegis en la esperanto-kluboj La Verda Stelo (Antverpeno; pri literumkontrolo), Kvinfolio (Louvain-la-Neuve, pri literumkontrolo kaj Ĉeĥ(oslovak)io) kaj Esperantista Brusela Grupo (Bruselo; pri Ĉeĥio, Brno, Mendel kaj Gödel).




Kongresanoj de la 65-a IJK en Liberec' kun kardinalo Miloslav Vlk post esperantlingva sankta meso.



65-a IJK |


Kiam la 9-an de aprilo 2008 la estraro de TEJO anoncis sian decidon akcepti la komunan kandidatiĝon de la Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj por organizi la 65-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Liberec', Marek Blahuš surbaze de la kandidatiĝo fariĝis prezidanto de ties Loka Kongresa Komitato. La kongreso okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 kun partopreno de 343 personoj el 41 landoj.



Agado en Francio |


Dum sia loĝado en Nancio (Francio) en 2010–2011, Marek reprezentis la organizon E@I en pluraj esperanto-renkontiĝoj en Francio kaj najbaraj landoj, prelegante, instruante kaj kontaktante kunlaborantojn. Por la projekto Bretaro li vizitis esperanto-bibliotekojn en Aalen, Kortrijk kaj Parizo; por la projekto Reta PIV li kunvenis kun Serge Sire. Li invitiĝis kiel programkontribuanto al la komuna seminario de BAVELO kaj Espéranto France-Est (Rastatt, Germanio) kaj al la Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (Sète); prelegis kadre de la Semajno de Esperanto en Strasburgo; instruis Esperanton dum semajnfina kurso de Esperanto 22 (Saint-Brieuc) kaj dum la Mediteranea Esperanto-Semajno (Agay); mem organizis trilandan (Francio, Germanio, Svisio) junularan renkontiĝon en Bazelo (de la 5-a ĝis la 7-a de novembro 2010 kun pli ol dudek partoprenintoj). Kelkfoje li ankaŭ vizitis kunvenojn de la esperanto-kluboj de Nancio kaj Metz, sed ankaŭ en Parizo, Kortrijk, Aalen (ĉeestinte transdonon de la FAME-premio) kaj Berlino.



Partopreno en esperanto-aranĝoj |


Marek Blahuš multe vojaĝas, vizitante diversajn precipe junularajn esperanto-aranĝojn. Jam ekde la unua, li verkigas memorlibron pri ĉiu esperanto-aranĝo en kiu li ĉeestis.


Dum julio kaj aŭgusto de 2006, li entreprenis sian plej longan esperanto-vojaĝon, kiu ampleksis 33 tagojn, 9 vizititajn landojn (Ĉeĥio, Germanio, Aŭstrio, Italio, Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Slovakio) kaj 5 aranĝojn (ISAE-centjariĝo, 91-a UK, 62-a IJK, 19-a IJS kaj restado en Budapeŝto kun vizito ĉe MELA). Komence de la somero 2007 li organizis por si kaj aliaj junaj ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj dusemajnan vojaĝon al Ukrainio (Krimeo kaj Kievo, inkluzive de vizito al Ĉernobilo). Dum siaj vojaĝoj li uzas la Pasportan Servon kaj ekde la eldono 2006 mem estis ties gastiganto (unue en Brno, en 2010–2011 en Nancio).


En la junularaj renkontiĝoj, kiujn li partoprenas, li regule kontribuas al la programo, precipe kiel filmejestro (organizas projekciadon de filmoj en esperanto kaj kun esperantlingvaj subtekstoj). Foje li ankaŭ aranĝas kurson de tokipono, prelegon pri E@I aŭ Vikipedio, ludon ŝaradoj aŭ geokaŝadon apud la kongresejo. Iam li kontribuis ankaŭ per kvizo pri naciaj himnoj aŭ prelego pri sia vojaĝo al Ĉernobilo.


Per propra iniciato li en aŭgusto de 2006 realigis la busan karavanon inter la 91-a UK en Florenco kaj la 62-a IJK en Sarajevo, kiun partoprenis 49 esperantistoj el 17 landoj, inkluzive de li mem. Simile li iniciatis kaj, kune kun sia koramikino, organizis la 17-an de aŭgusto 2010 dum la renkontiĝo FESTO en Donneville apud Tuluzo en Francio por 33 partoprenintoj unutagan esperantistan ekskurson al Andoro.



Verkoj |




Marek Blahuš prelegas pri sia literumilo por esperanto dum la konferenco KAEST 2010 en Modra (Slovakio).



Originalaj |



  • Blahuš, Marek. Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj: rezultoj In Novotníčková, Katarína (red.). Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon. Prelegkolekto el KAEST 2014. Partizánske : Espero por E@I, 2015. Paĝoj 9–20. Teksto en esperanto, resumoj en esperanto, la slovaka lingvo kaj la angla lingvo. Eldonkvanto 150 ekz. ISBN 978-80-89366-36-1.

  • Pořízková, Kateřina & Blahuš, Marek. Korpus autentických klinických diagnóz v prostředí softwaru Sketch Engine In Pořízková, Kateřina & Švanda, Libor & Artimová, Jozefa. LATINITAS MEDICA (sdílení zkušeností a inovace výuky lékařské terminologie, dějiny jazyka medicíny). Brno : Masarykova univerzita, 2014. Teksto en la ĉeĥa lingvo.

  • Blahuš, Marek. Cifereca prilaboro de la Zamenhofaj adresaroj In Blanke, Detlev (red.). Pioniroj de la Internacia Lingvo. Aktoj de la 34-a Esperantologia Konferenco en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto Kopenhago 2011. Rotterdam : Universala Esperanto-Asocio, 2012. Paĝoj 55-60. Teksto en esperanto. ISBN 978-92-9017-117-1.

  • Blahuš, Marek & Pala, Karel. Extending Czech WordNet Using a Bilingual Dictionary In Fellbaum, Christiane; Vossen, Piek (Eds.). 6th International Global Wordnet Conference Proceedings. Matsue : Toyohashi University of Technology, 2012. Paĝoj 50-55. Teksto en la angla lingvo. ISBN 978-80-263-0244-5. Atingebla en la TTT: [1]

  • Blahuš, Marek. Language Learning Through the Internet: Nine Years of Experience In Język, Komunikacja, Informacja. Tom 5 Pod redakcją Ilony Koutny i Piotra Nowaka. Poznań : Wydawnictwo SORUS, 2010-2011. Paĝoj 49-61. Teksto en la angla lingvo, resumo en la pola lingvo. ISBN 978-83-62653-03-4.

  • Blahuš, Marek. Literumkontrolilo por Esperanto In Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj teknologioj por Esperanto. Prelegkolekto el KAEST 2010. Partizánske : Espero por E@I, 2011. Paĝoj 42-48. Teksto en esperanto, resumoj en esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. Eldonkvanto 300 ekz. ISBN 978-80-89366-10-1.

  • Blahuš, Marek. Extending Czech WordNet Using a Bilingual Dictionary. Brno : Masaryk-Universitato, Fakultato de informadiko, 2011. 42 p. Magistra disertaĵo. Teksto en la angla lingvo. Patrono de magistra disertaĵo doc. PhDr. Karel Pala, CSc. Atingebla en la TTT: [2]

  • Blahuš, Marek. Toki Pona: eine minimalistische Plansprache In Spracherfindung und ihre Ziele : Beiträge der 20. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 26.-28. November 2010 in Berlin. Berlin : Gesellschaft für Interlinguistik e.V. [red. Sabine Fiedler], 2011. Paĝoj 51-55. Teksto en la germana lingvo. ISSN 1432-3567.

  • Blahuš, Marek. Morphology-Aware Spell-Checking Dictionary for Esperanto In Sojka, Petr; Horák, Aleš (Eds.). Proceedings of Recent Advances in Slavonic Natural Language Processing, RASLAN 2009. Brno : Masaryk University, 2009. Paĝoj 3-8. Teksto en la angla lingvo. ISBN 978-80-210-5048-8. Atingebla en la TTT: [3]

  • Blahuš, Marek. Zu einer Genealogie von Esperantisten nach dem Erlernen der Sprache In Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen : Beiträge der 19. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 27.-29. November 2009, in Berlin. Berlin : Gesellschaft für Interlinguistik e.V. [red. Sabine Fiedler], 2010. Paĝoj 189-193. Teksto en la germana lingvo. ISSN 1432-3567.

  • Blahuš, Marek. Rechtschreibprüfung für Esperanto und andere Sprachen In Esperanto und andere Sprachen im Vergleich : Beiträge der 18. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 21.-23. November 2008, in Berlin. Berlin : Gesellschaft für Interlinguistik e.V. [red. Sabine Fiedler], 2009. Paĝoj 131-136. Teksto en la germana lingvo. ISSN 1432-3567.

  • Blahuš, Marek. Propono pri starigo de interreta superkatalogo kaj cifereca arĥivo de Esperanto-literaturo In Blanke, Detlev (red.). Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj. Aktoj de la kolokvo en Vieno, 19-20 oktobro 2007. Rotterdam : Universala Esperanto-Asocio, 2009. Teksto en esperanto. ISBN 978-92-9017-109-6.

  • Blahuš, Marek [trad. Dieter Dungert]. Vorschlag zur Schaffung eines Superkatalogs und digitalen Archivs der Esperanto-Literatur im Internet In Plansprachliche Bibliotheken und Archive : Beiträge der 17. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 23.-25. November 2007, in Berlin. Berlin : Gesellschaft für Interlinguistik e.V. [red. Detlev Blanke], 2008. Paĝoj 91-95. Teksto en la germana lingvo. ISSN 1432-3567.

  • Blahuš, Marek. A Spell Checker for Esperanto. Brno : Masaryk-Universitato, Fakultato de informadiko, 2008. 40 p. Bakalaŭra disertaĵo. Teksto en la angla lingvo. Patrono de bakalaŭra disertaĵo RNDr. Petr Sojka, Ph.D. Atingebla en la TTT: [4]

  • Blahuš, Marek. Unikodo – Esperanto de Interreto In Lingvo kaj Interreto kaj aliaj studoj. Prelegkolekto el KAEST 2006. Dobřichovice : KAVA-PECH, 2006. Teksto en esperanto. ISBN 978-80-85853-93-3.

  • Blahuš, Marek. Identifikace jazyka textu statistickými charakteristikami. Uherské Hradiště : Gymnázium Uherské Hradiště, 2004. 23 p. Teksto en la ĉeĥa lingvo. Atingebla en la TTT: [5]

  • Blahuš, Marek. Magna Familia - revoluční nástroj genealoga. Uherské Hradiště : Gymnázium Uherské Hradiště, 2003. 37 p. Teksto en la ĉeĥa lingvo. Atingebla en la TTT: [6]

  • Blahuš, Marek. Vyhledávač Český WAP a WAPový emulátor Smith. Uherské Hradiště : Gymnázium Uherské Hradiště, 2002. 22 p. Teksto en la ĉeĥa lingvo. Atingebla en la TTT: [7] [8]



Tradukoj |




  • Parra Cárdenas, Eliazar [trad. Marek Blahuš]. toki pona en 76 ilustritaj lecionoj. Partizánske : Espero por E@I, 2013. 108 p. Teksto en esperanto, originalo en la hispana lingvo. ISBN 978-80-89366-20-0.


  • Kašparů, Max [trad. Marek Blahuš]. Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj. Dobřichovice : KAVA-PECH, 2010. 19 p. Teksto en esperanto, originalo en la ĉeĥa lingvo. ISBN 978-80-87169-19-3.



Referencoj |




  1. Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29.


  2. User rights log – Wikipesija – Blahma (ekde la 4-a de septembro 2006)


  3. Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto – Numero 20 – 2013 04 27



Eksteraj ligiloj |




  • Vivresumo de Marek Blahuš en la informsistemo de la Masaryk-Universitato (esperanto, ĉeĥe, angle)


  • Hejmpaĝo de Marek Blahuš (ĉeĥe)

  • Vikipediista konto de Marek Blahuš en la Vikipedio en Esperanto


  • ri-Marko-j – esperantlingva blogo de Marek Blahuš (ne plu aktiva)


  • Verkoj de Marek Blahuš en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

  • Prelego de Marek Blahuš - Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj: rezultoj




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg